Eleni Menegaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eleni Menegaki (greklingve: Ελένη Μενεγάκη) estas unu el la plej konataj TV-personoj de Grekio. Ŝi estas prezentantino kaj aktorino. Ŝiaj plej sukcesaj projektoj estas matenaj elsendoj Proinos Kafes (greklingve: Πρωινός Καφές, esperantlingve: Matena Kafo) kaj ĝia sekvo Kafes Me Tin Eleni (greklingve: Καφές Με Την Ελένη, esperantlingve: Kafo kun Eleni).

Persona Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis je la 29-an de oktobro 1969 en Ateno. Post ŝiaj studoj, ŝi komencis labori. Ŝi koniĝis kun Jannis Lacios, ĉefdirektoro de Antenna, ĉirkaŭ en 1999 aŭ 2000. Ili geedziĝis en 2001, dum unu el la plej famaj geedziĝaĵoj de la greka showbiz. Je la 30-an de novembro 2002, ŝi naskis ilian unuan filon, postnomiĝita Aggelos-Ioannis; la 9-an de februaro 2005 ŝi naskis Laŭran kaj la 28-an de januato 2008 la trian kaj lastan filon, Valeria.

Ili estis la plej konata familio en Grekio, ekzemplo por ĉiuj. Sed la 28-an de januaro 2010, neatendite, ili anoncis ilian divorcon:

Post 9 jaroj de kuna vivo kaj havo de tri, ĝisnune negrandaj infanoj, ni kundecidis foriri separate kiel personoj, sed ĉie kune kiel gepatroj, kiuj kunigas l' amon por iliaj infanoj kaj la agonio por ilia estonteco. Ni certas ke ĉi tiu decidaĵo suportiĝos kaj respektiĝos de ĉiuj.

Labora vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis sian karieron je 1991, en Mega Channel, kunprezentinte la elsendon Proino Kokteil (greklingve: Πρωινό Κοκτέιλ, esperantlingve: Matena Koktelo), ĉe Iason Triantafyllidis kaj Nikos Diamantaridis. Poste, ankaŭ kiel kunprezentintino, ŝi laboris ĉe Giorgos Polyhroniu, je la projekto Mega Banca (ankaŭ de Mega Channel), ĝis 1994. Estis en 1995, kiam ŝi eniris en ANT1 kaj ekprezentis Proinos Kafes, post Popi Hadzidimitriu, ĝis 2005, kiam ŝi kuniris ŝian edzon al Alpha kaj komencis prezenti ĝisnune la elsendon Kafes Me Tin Eleni.

Specife[redakti | redakti fonton]

Elsendoj[redakti | redakti fonton]

  • Proino Kokteil (Πρωινό Κοκτέιλ, Matena Koktelo, 1991-1992)
  • Mega Banca (1992 - 1994)
  • Proinos Kafes (Πρωινός Καφές, Matena Kafo, 1995 - 2005)
  • Kafes Me Tin Eleni (Καφές Με Την Ελένη, Kafo kun Eleni, 2005 - ?)

Serialoj[redakti | redakti fonton]

  • Ah, Eleni! (Αχ, Ελένη!, O Eleni!, 1992)
  • Pater Imon (Πάτερ Ημών, Patro Nia, 1994 - 1996)
  • Dada Gia Oles Tis Doulies (Νταντά Για Όλες Τις Δουλειές, Por Ĉiuj Laboraĉoj,

1998)