Batalo de Grunwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko
Batalo de Grunwald, pentrita de Wojciech Kossak
Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Diebold Schilling, miniaturo (la 15a jc)
Morto de Ulrich von Jungingen dum la Batalo de Grunwald, fragmento de pentraĵo de Jan Matejko
Vytautas / Vitaŭto "la granda" - fragmento el olea pentraĵo de Jan Matejko pri la Batalo de Grunwald kiu okazis la 15an de julio 1410
„Antaŭ la Batalo de Grunwald", la pentraĵo de Feliks Sypniewski (1852).
Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo kaj la litova grandduko Vytautas dum la preĝo antaŭ la batalo (pentraĵo de Jan Matejko)
Mapo de la kampanjo ligita kun la Batalo de Grunwald en la jaro 1410
La Ŝtato de Teŭtona ordeno en la jaro 1410

Batalo de Grunwald (por litovoj: "Žalgiris", por germanoj: "la 1-a batalo de Tannenberg"; por poloj: "Bitwa pod Grunwaldem") – unu el la plej grandaj bataloj (laŭ la nombro de partoprenantoj) en la historio de mezepoka Eŭropo sur la kampoj apud Grunwald okazigita la 15-an de julio 1410 dum la granda milito inter la fortoj de Ordeno de germanaj kavaliroj helpata de okcidenteŭropaj kavaliroj sub la gvido de alta majstro Ulrich von Jungingen kaj la kunigitaj fortoj polaj, litovaj-rusaj kaj smolenskaj kune kun helpaj trupoj ĉeĥaj, moldavaj kaj tataraj sub la komando de la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo (Ladislao la 2-a).

La batalo finiĝinta per la venko de la pola-litova armeo kaj masakro de la kruckavaliraj fortoj ne estis tamen utiligita por la tuta neniigo de la ordeno.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Printempe 1409, danke al klopodo de la litova grandduko Vytautas (Vitaŭto), eksplodis kontraŭkruckavalira ribelo en Ĵemajtio. Alta majstro de la ordeno, Ulrich von Jungingen, atendis de la pola reĝo Ladislao la 2-a (Ladislao la 2-a Jogajlo) neŭtralecon de Pollando pri la konflikto de la ordeno kun Litovio apoganta Ĵemajtion. La reĝo rifuzis. Rezulte de tio la alta majstro ŝanĝis direkton de sia atako kaj en la unuaj tagoj de aŭgusto 1409 ordenaj taĉmentoj transpaŝis la limon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, okupis Regionon de Dobrzyń kaj invadis Kujavion kaj Grandpolujon. Ladislao la 2-a rapide regajnis Kujavion kaj rekonkeris Bydgoszcz, sed la milita kampanjo de 1409 ne finiĝis. La 8-an de oktobro 1409 ĉe la kastelo de Bydgoszcz oni subskribis armisticon, kiu devus daŭri "ĝis la tago de la sankta Johano" – la 24-a de julio 1410. En la pacaranĝo peris sileziaj princoj senditaj de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a: de Wrocław, Świdnica kaj Oleśnica. Surbaze de la armistico la Regiono de Dobrzyń apud Vistulo restis ĉe la kruckavaliroj, kaj la konflikton estis solviĝonta la ĉeĥa reĝo. La kontrakto, ŝajne tre avantaĝa por kruckavaliroj, donis al Ladislao la 2-a la tempon por organizi militiron venontjare. En Krakovo kaj Malbork ekis antaŭpreparoj al decida kunpuŝo. Ambaŭ flankoj akcentis diplomatian agadon. Kruckavaliroj jam decembre 1409 aliancis kun la hungara reĝo Sigismondo la 1-a, kiu penis rompi la polan-litovan union. La ordenan flankon fortigis princoj de la Okcidenta Pomerio. Alvenadis ankaŭ kavaliroj de la okcidenta Eŭropo. Ŝtatoj de la unio packontraktis kun la Granda Duklando de Moskvo kaj alianciĝis kun Moldavujo. Pretecon helpi oferis pretendulo al la tatara trono, vasalo de la grandduko Vytautas, ĥano de la Ora Hordo Ĝalal ad-Din, la filo de Toktamiŝo. Ĉiu flanko rekrutigis kavalirojn. Poloj varbis en Ĉeĥio, de kie alvenis preskaŭ 3000 dungitaj soldatoj sub la komando de Jan Sokol el Lamberk.

Planado[redakti | redakti fonton]

Detala pola plano de la milita kampanjo de 1410 estiĝis verŝajne en Brest-Litovsk decembre 1409 dum la interkonsiliĝo de la pola reĝo Ladislao la 2-a kun litova duko Vytautas (Vitaŭto) kaj partopreno de krona subkanceliero Mikołaj Trąba. Ĉefan sturmon oni planis direkti al Malbork kun intenco devigi la ordenon entrepreni decidan batalon. Kiel loko de la fina koncentrado de soldataroj oni elektis Czerwińsk apud Vistulo (proksime al Płońsk).

Trapaso de la batalo[redakti | redakti fonton]

Oni povas apartigi kvin fazojn:

  • Batalkomence malpeza litova kaj tatara rajdantaro kuratakis artilerion kaj infanterion de la ordeno, kiu sukcesis nur dufoje salvi kaj ne plu partoprenis la batalon
  • La dua fazo komenciĝis per atako de kruckavalira rajdo kontraŭ la dekstra kaj maldekstra aloj de la pola-litova armeo kaj kunpuŝo de malpezaj rajdistoj de ambaŭ flankoj. Tio daŭris ĉ. horo.
  • La tria fazo sekvis, kiam kruckavaliraj rajdistoj forpuŝis litovajn soldatarojn gvidatajn de Vytautas (Vitaŭto), al arbaro. Tiel nomata fuĝo de litovoj (laŭ kelkaj fontoj komence ŝajna) ligis en postkuro seriozajn fortojn de la ordeno. Tio daŭris 2-3 horojn.
  • La kvaran fazon komencis atako de 16 rotoj de la alta majstro, batalo en la centro kaj maldekstra pola alo. Sekva atako de polaj rezervaj rajdistoj rompis la ĉefan korpuson de kruckavaliraj fortoj ebligante decidan atakon de malpeza rezervo kaŝita en arbustoj. Ĉirkaŭiro permesis venki krucistajn kavalirojn. La fazo daŭris de 1 ĝis 2 horoj.
  • La kvina fazo koncernis akiron de armeaj veturiloj, de la tendaro kaj batalan postkuron de la kruckavaliraj taĉmentoj.

La tuta batalo daŭris pli ol 6 horojn kaj finiĝis antaŭ sunsubiro. Krom la 3-a fazo la polaj-litovaj fortoj, komadantaj de la pola reĝo, superis dum la tuta tempo.

Famaj mortfalintoj[redakti | redakti fonton]

Signifo de la batalo[redakti | redakti fonton]

La gotika relikvujo (diptiko, la aloj de la averso) de Dagister von Lorich, farita en Elblongo por tiu teŭtona komandoro, la milita predo de pola reĝo de la Batalo de Grunwald, donacita al katedralo en Gniezno
La gotika relikvujo (diptiko, la aloj de la reverso) de Dagister von Lorich, farita en Elblongo por tiu teŭtona komandoro, la milita predo de pola reĝo de la Batalo de Grunwald, donacita al katedralo en Gniezno

Rezulto de la batalo decide influis al tiutempaj politikaj rilatoj, ĉar ĝi altigis dinastion de Jagelonoj ĝis rango de la plej gravaj en Eŭropo. Laŭ kelkaj esploristoj (ekzemple Paweł Jasienica), la venko farita ĉefe de polaj fortoj kaŭzis certan krizon en polaj-litovaj rilatoj kaj sintenon de la reĝo, kiu timante pluan kreskon de Pollando en Pola-Litova unio estis malfruiganta postkuron de la restoj de germanaj kavaliroj kaj ne konkeris Malborkon. Novaĵo estis utiligo flanke de reĝaj armeoj de la mezepoka ekvivalento de flosponto dum trairo de Vistulo. Multaj invititaj militistoj de la ordeno de germanaj kavaliroj estis rifuzintaj partopreni la batalon vidante malproporcion de la fortoj kaj sentante ĝian malvenkon.

Oni scias, ke Władysław Jagiełło rekomendis trovi kadavron de la grandmajstro Ulrich von Jungingen kaj de pli gravaj monaĥoj por sendi ilin kun honoroj al Malbork. Militaj trofeoj estis antaŭ ĉio 51 standardoj. Ilian detalan priskribon kun ilustraĵoj donis Jan Długosz en sia verko Banderia Prutenorum, skribita en la 15-a jarcento. En germana bibliografio la batalo estas nomata kiel batalo de Tannenberg (Schlacht bei Tannenberg). La nuna nomo de tiu ĉi loko estas Stębark. Kampo de la batalo ankoraŭ ĝis nun ne estis arkeologie esplorita. Oni trovis apud ruinoj de kapelo starigita de germanoj kelke da komunaj tomboj. Skeletoj havis spurojn post batoj per glavo, hakiloarbalesto.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald, 2007
La historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald, la 17-an de julio 2010
La historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald, la 17-an de julio 2010

Enscenigo de la batalo[redakti | redakti fonton]

Historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald: Ladislao la 2-a gvidis la batalon (reĝo de Pollando dum la jaroj 1385–1569), 2003.
La spektantoj de la historia rekonstruado de la Batalo de Grunwald, 2006
La monumento de Grunwald en Krakovo, dum la inaŭguro la 15an de julio 1910

Ĉiujare, datrevene de la batalo, membroj de kavaliraj grupiĝoj de la tuta Eŭropo ludas apud Grunwald eventojn de la 15-a de julio 1410. La spektaklo ĉiam alvenigas kelkdekmil da rigardantoj. La enscenigo ne ĉiam estas fidela kun historia rekonstruado (vidu la apudan foton).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jan Herburt, Chronica sive historiae Polonicae compendiosa, Basileae 1571, p. 338, kun priskribo de la batalo
  • Max Oehler, Der Krieg zwischen dem Deutschen Orden und Polen-Littauen 1409–1411, Elbing 1910
  • Jan Stanisław Kopczewski, Mateusz Siuchniński, Grunwald. 550 lat chwały (Grunwald. 550 jaroj de gloro), PZWS, Warszawa 1960
  • Stefan Maria Kuczyński, Wielka Wojna z Zakonem Krzyżackim w latach 1409-1411 (Granda milito kun la ordeno de germanaj kavaliroj en la jaroj 1409-1411), Wydawnictwo MON, Warszawa 1960, Warszawa 1987 (5-a eldono), ISBN 8311073554
  • Marian Biskup, Grunwaldzka bitwa (Batalo de Grunwald), Warszawa 1990, ISBN 8322325339.
  • Andrzej Nadolski: Grunwald 1410, Warszawa 2003, ISBN 83-11-09658-9
  • Dariusz Gałązka, Leszek Marks: Bitwa pod Grunwaldem w 1410 r. – oczami geologa (Batalo de Grunwald tra okuloj de geologo), en: "Przegląd Geologiczny" (Geologia Revuo) (2007-01) volumo 55, eld. Minister Środowiska (Ministro pri Medio), red. Państwowy Instytut Geologiczny (Ŝtata Geologia Instituto), p. 26-28, 2007, ISSN 0033-2151 – priskribo de la batalo kun terena skizo (en tio mapoj kaj ilustraĵoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]