Hispaniola parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hispaniola parulio
Hispaniola parulio
Hispaniola parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Xenoligea
Specio: 'X. montana'
Xenoligea montana
(Chapman, 1917)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hispaniola parulioBlankaflugila parulio (Xenoligea montana), konata ankaŭ kiel Hispaniola tanagro, estas specio de birdo iam klasita en la familio de Paruliedoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Xenoligea, kaj troviĝas nur en la montoj de Baoruko kaj Neiba kaj Centra Montaro de okcidenta Dominga Respubliko kaj Montoj de la Hotte kaj de la Selle en suda Haitio, landoj kiuj komponas la teritorion de la insulo de Hispaniolo de kio venas la nomo de la specio.

Tiu birdo estas 13–14,5 cm longa, kun longa vosto kaj fortika nigreca beko. Supra dorso kaj pugo estas tre olivecverdecaj, dum kontraste la kapo estas malhelgriza, estas nigrecaj vosto (kun blankaj angulmakuloj) kaj flugiloj kie videblas blanka strio. La malhela okulo havas partan duondividitan blankan okulringon, kaj antaŭ ĝi videblas blanka “larmostrio” kaj ankaŭ blanka strio mustaĉa subeniranta el la bekobazo. La subaj partoj estas blankecaj al helgrizaj, kaj grizecaj flanke. Beko kaj kruroj estas tre malhelgrizaj. Oni ne priskribis ankoraŭ junulojn.

Plej simila specio estas la Verdavosta parulio, Microligea palustris, sed tiu estas pli senkolora, malpli kontrasta kaj ne havas la blankan “larmopunkton” nek blankon en unuarangaj flugilplumoj.

La kanto de la Hispaniola parulio estas mallonga akcela serio de altatonaj notoj. La alvoko estas fajna “ciip” kaj mallaŭta babilado. Ĝi estas plej facile detektebla laŭ tiu alvoko en densa subkreskaĵaro.

Oni ĵus montris ke ĝi estas tro malproksima genetike el la Paruliedoj kaj ne indas inkludi ĝin tien akurate. Anstataŭe, analizoj de DNA sugestas inkludon en la familio de Traŭpedoj en klado kun la frata genro Microligea, kaj la palmotanagroj de Phaenicophilus - kaj fakte ĝi aspektas pli kiel malgranda versio de Phaenicophilus.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj densa humidaj montararbaroj kun larĝafoliaj arboj kaj foje pinoj kaj arbustaroj de alta altitudo, kutime je altitudoj el 1,300 metroj al 1,800 m, sed ankaŭ el 875 m kaj ĝis 2,000 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kun populacio ĉirkaŭkalkulata je 3,300 plenkreskuloj. Ĝi estas pli ekstreme minacata en Haitio, kie eble ĝi jam malaperis el granda parto de la lando, inklude la Selle, sed estas ĵusaj informoj el Nacia Parko Pic Macaya kie ĝi estas komuna. En la Dominga Respubliko, ĝi estas ankoraŭ loke komuna, sed eble malpliiĝas.

Ili manĝas kaj semojn, fruktojn kaj insektojn, nutrante sin en subkreskaĵaro kaj je ĉiuj niveloj ĝis la arbara kanopeo, ofte asocia kun la Florida tremao, Trema micrantha, kiu produktas unu el ties favorata frukto. Ĝi estas kutime vidata en paroj, sed ofte kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj de aliaj parulioj. Ĝi probable nestumas sur aŭ ĉe grundo en aprilo-majo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • S. Latta, et al. Aves de la República Dominicana y Haití. Princeton University Press, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]