SEJM-konferenco 1995

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SEJM-konferenco 1995 okazis 04-07 novembro 1995 en Ĉeboksari. Laŭ statuto de SEJM SEJM-konferenco estis plej alta organo de la organizaĵo.

La konferencon ĉeestis: Aleksandr Blinov (AB), Andrej Ananjin (AA), Andrej Liskov (AL), Jelena Lebedeva (JL), Elena Saldirkina (ES), Maria Koĉetkova (MK), Sergej Beznosko (SB), Grigorij Arosjev (GA), Natalja Grigorjevskaja (NG), Oleg Indeev (OI), Albina Ŝamsutdinova (AŜ), Ĵanna Amirova. (ĴA).

partoprenantoj de SEJM-konferenco de 1995 jaro

Protokolo[redakti | redakti fonton]

Protokolis NG

Tagordo[redakti | redakti fonton]

AB proponis fari la ĝeneralan tagordon. Sekvis la proponoj:

  • 1. Malfermo
  • 2. Rezultoj de la IJK-51
  • 3. Eventuala likvido de SEJM
  • 4. Kvorumeco de SEJM-konferenco
  • 5. Raportoj de la estraranoj

Malfermo[redakti | redakti fonton]

A.Blinov malfermas la konferencon kaj laŭtlegas la tagordon.

Rezultoj de IJK[redakti | redakti fonton]

A.Ananjin diras, ke IJK estis preparata dum kelkaj jaroj.

A.Liskov informas, ke la kongresonĉeestis 303 oficiale registriĝintaj partoprenantoj el 35 (37) landoj (estas diversaj kalkuloj rilate kvanton de landoj). La IJK finance estis sukcesa kaj proksimuma profito konsistigis ĉirkaŭ 400 USD.

A.Ananjin mencias, ke la impresoj pri la IJK estis plejparte bonaj, sed ofte oni plendis pri malpuraj necesejoj.

A.Blinov demandis ĉu eble SEJM sendu la artikolon pri IJK al "Ruslanda Esperantisto".

M.Koĉetkova plendis pri malbona aparataro.

G.Arosjev anoncas la rezultojn de arta konkurso:

kaj diras, ke dum IJK renkontiĝis 2 E-kulturoj: ekssovetia kaj okcidenta.

Je. Lebedeva miras pri bona funkciado de grupdinamiko kaj diras, ke reale A-landanoj pripagis la partoprenon de B-landanoj (pro diferenco de alteco de kotizoj).

A.Ananjin petas ne okazigi IJK-on en Rusio dum 30 jaroj kaj substrekas, ke IJK estas merito de SEJM.

Eventuala likvido de SEJM[redakti | redakti fonton]

A.Ananjin proponas pridiskuti eblecon de SEJM-likvido, diras, ek la lasta konsisto de SEJM-komitato ne funkciis, IJK-on organizis LKK; ankaŭ li menciis la frakcian militon kun Dmitrij Oŝĉepkov.

Je.Lebedeva rimarkas krizon en la SEJM-agado, nome: ne videblas kunlaboro de aktivuloj.

A.Blinov kelfoje atentigas, ke necesas trovi novajn iniciatemajn homojn kaj diras, ke organizo ne povas ekzisti sen celoj.

Je.Saldirkina demandas kiel ekzistu E-movado en Rusio sen SEJM.

G.Arosjev diras, ke SEJM estu centro por lokaj organizoj.

A.Ananjin konstatas, ke la organizo estas malforta kaj proponas doni ankoraŭ unu ŝancon al SEJM.

Je.Lebedeva opinias pri tio, ke la nivelo de la aranĝoj estas sufiĉe malkulture gaja kaj malalta.

A.Ananjin diras, ke la situacio ne dependas de eksteraj kondiĉoj.

Je.Lebedeva proponas fari demandojn laŭronde:

  • 1. Kion mi ŝatas en nuna SEJM;
  • 2. kion mi ne ŝatas en nuna SEJM;

Jen la plej gravaj respondoj (kion mi ŝatas):

  • Potencialo, ebleco de kunfaro, kion unu persono ne povas fari ;
  • konatiĝo kun novaj geamikoj;
  • komuna farado helpas al homoj;

Kion mi ne ŝatas:

  • konsumemo
  • realiĝo de psikologiaj problemoj

Je. Lebedeva resumas kaj konkludas, ke oni pensas ke oni havas potencialon, sed ne faras, ĉar ne scias, kion fari.

S.Beznosko rimarkas, ke SEJM havas personecon nome SEJM estas ligita kun certaj personoj.

Je.Lebedeva diras, ke ŝi ne estas kontraŭ SEJM entute, sed kontraŭ la daŭrigo de nuna SEJM ankaŭ ŝi aldonas, ke bonega informa agado estas bona komenco de laboro.

A.Ananjin demadas kiel fari nialandajn aranĝojn internaciaj por ke tien alvenu pli multe da homoj.

N.Grigorjevskaja opinias, ke necesas unu kunordiganto de la laboro.

M.Koxetkova diras, ke niaj aranĝoj ne koincidu kun la datoj de okazigo de eksterrusiaj renkontiĝoj.

Je.Saldirkina atentigas pri instru-metodika laboro.

A.Blinov opinias, ke oni pli atentu al ekstera kaj interna informado, instru-metodika laboro, varbado.

G.Arosjev certas, ke necesas ne malfondi SEJM-on, sed ŝanĝi la agadsistemon.

Je.Lebedeva konkludas, ke SEJM ekzistu plu.

A.Ananjin diras, ke necesas redifini la celojn de SEJM; li proponas, ke instruado estu iasenca bazo por venu novaj homoj.

G.Arosjev demandas, ke se temas pri nuna krizo de SEJM do, kiam estis la plej alta nivelo de evoluo de SEJM.

Je.Lebedeva respondas, ke la OkSEJT en 1990 en Ivanovo estis la plej sukcesa.

Kvorumeco[redakti | redakti fonton]

A.Liskov laŭtlegas la oficialan statistikon de la konferenco: 68 personoj pagis por 95-a jaro, el ili 19 A-membroj. El ĉiuj A-membroj ĉeestis 8: Arosjev, Blinov, Beznosko, Koĉetkova, Lebedeva, Liskov, Saldirkina, Voskresenskaja. A-membro Ĥromov transdonis sian voĉdonrajton al Lebedeva, do resume estas 9 voĉoj. Juĝante laŭ la Statuto la konferenco estas kvoruma, se tie ĉeestas ne malpli ol 2/3 de ĉiuj A-membroj. Sekve la SEJM-konferenco ĉi-jare ne estas kvoruma.

Raportoj[redakti | redakti fonton]

Je.Lebedeva laŭtlegas la raporton de Oleg Dadajev, SEJM-komitatano pri agado en Ukrainio. La konferenco akceptis lian raporton kondiĉe de publikigo de ĝi.

A.Blinov proponas, ke al sekvaj SEJM-konferenco oni alportu protokolojn de okazintaj konferencoj.

S.Beznosko raportas kaj agnoskas, ke li preskaŭ ne laboris, nur sendis unufoje kelkajn informojn. Li aldonas, ke respondeca persono pri informado loĝu en centro.

A.Blinov mencias la fakton, ke Aleksandr Korĵenkov dufoje sendis al Beznosko leterojn kun alvoko pri helpo en organizado de kultura programo de REK en Tjumenj kaj ke Beznosko neglektis ambaŭ leterojn.

La konferenco akceptis la raporton de Beznosko, tamen malaprobis lian laboron.

M.Koĉetkova diras, ke malgraŭ ŝiaj petoj al Alla Fridman (komitatano pri agado en Bjelorusio) neniu raporto de ŝi venis.

M.K. raportas kaj diras ke EoLA en Kazanj ne estis sukcesa laŭ artaj rezultoj, IJK-rezultoj - venis kaj prezentiĝis Ekvinokso. Ŝi mencias ke el kasedoj SEJM nur partoprenis en eldono de tiu de Ĵomart, kaj eĉ ne multobligis. Ŝi sendis leteron al Minsk kun peto pri informoj koncerne EoLA-n. M.Koĉetkova ankaŭ mencias G.Arosjev, kiu eldonis libron "SEJM-kreado".

La konferenco akceptas la raporton kaj la laboron.

Je.L. raportas kaj diras ke ŝi havis du taskojn:

  • 1. eksteraj rilatoj;
  • 2. rilatoj kun krokodilaj organizoj.

Koncerne la unuan taskon do ŝi kontribuis al aŭtuna'1994 TEJO/KER- seminarioj en Ĉeĥio kie SEJManoj vaste partoprenis nome Oŝĉepkov, Ĥromov, Kejda, Ramanoŭski, Fridman; kaj en Budapeŝt maje 1995, kie partoprenis Arosjev. Do la celo estas atingita, ĉiuj ili plaŝis al la ekstera publiko. Krome kelkaj presonoj iĝis individuaj membroj de UEA tra Canuto. Rilate la duan taskon do Peterburga komitato de juneco kaj infanoj donis subvencion por IJK. Je.Lebedeva informas ke Rusio ricevis unu partoprenlokon por la sekva TEJO/KER seminario marte'1996 en Irlando. La temo estas ekologio kaj naturprotektado. Ŝi informas ke venis propono el Italio de Francesco Amerio pri Volontula Servo - interŝanĝo de homoj. A.A. aldonas pri internaciaj kursoj en Peterburgo.

La konferenco akceptas la raporton kaj la laboron.

Je.S. raportas kaj diras ke faris nenion laŭ sia posteno. Je sia defendo ŝi diras ke ne ĉeestis dum la elektoj kaj ne sciis antaŭe ke oni kandidatigis ŝin.

La konferenco akceptas la raporton. La konferenco decidas neniel reagi rilate eventualan raporton de D.Oŝĉepkov kaj konsideras lin eksiĝinta. La konferenco kondamnas la konduton de la komitatanoj Fridman kaj Perepelica, kiuj ne venis al la konferenco nek sendis skribajn raportojn.

La konferenco voĉdonas por akcepti la laboron de la SEJM-komitato en 1994-1995 nekontentiga kun apartaj dankoj al Jelena Lebedeva kaj Marija Koĉetkova. Por: voĉdonis 8 (Beznosko, Blinov, Koĉetkova, Lebedeva, Lebedeva (anst. Ĥromov), Liskov, Saldirkina, Voskresenskaja), kontraŭ: voxdonis 0, sindetenis 1 (Arosjev). Sekve la laboro de la rekomendo estas akceptita

INSTRUADO[redakti | redakti fonton]

Laborgrupo pri instruado proponis la sekvajn eventualajn aktivecojn de SEJM:

  • aperigo de bulteno (informilo), kiu aperos unufoje dum 3 monatoj. Intencas kunlabori: Beznosko, Blinov, Grigorjevskaja, Saldirkina, Voskresenskaja;
  • intenca kurso de Esperanto;
  • - seminario de instruistoj (Ĉeboksari, Kazanj), ĝi estu almenaŭ regiona kunveno, inviti tien iun spertan instruiston (I.Gonĉarova). Respondeculo: Beznosko;
  • - Projekto de Francesco Amerio: interŝanĝo de komencantoj por ke ili povu lerni Esperanton ne en sia lando. La lernontoj ne estu pli ol 26-jaraĝaj;
  • - Instruistoj ricevu simbolan repagon (vd. Buĝeto).

KULTURO[redakti | redakti fonton]

Laborgrupo pri kulturo proponas la sekvajn eventualajn aktivecojn de SEJM:

  • Laŭeble subteni ĉiujn artistojn (ne nur finance);
  • - Sendi al KEF "Ekvinokso"-n (unuhora koncerto) kaj M.Koĉetkova (30-40minuta koncerto);
  • - La formo de EoLA estu festivala;
  • - Partopreno de la kultura fako de SEJM en eldono de "Cerbe kaj Kore" (fare de V.V.Samodaj).

REELEKTOJ[redakti | redakti fonton]

La kandidata komisiono rekomendas al la poŝta voĉdonado la jenan konsiston de SEJM-komitato kun apudkomitataj komisionoj:

la komitato:

  • M.Koĉetkova - sekretario, kunordigado;
  • A.Ĥromov - KER;
  • G.Arosjev - arto;

la komisionoj:

  • A.Liskov - financoj;
  • A.Guljajev - OkSEJT-36 (1996 j.);
  • A.Blinov - instruado; SEJM-agado en Bjelarusio - nomumota de bjelarusiaj SEJManoj;
  • SEJM-agado en Ukrainio - nomumota de ukrainaj SEJManoj.

La neĉeestantaj kandidatoj (Ĥromov, Guljajev) letere kaj telefone komfirmis siajn dezirojn kandidati.

FINANCOJ[redakti | redakti fonton]

A.L. raportas ke lastjare kotizoj konsistigis ĉ. 600 000 rubloj; profito de la aranĝoj: EoLA, OkSEJT, OrSEJT, Blankaj Noktoj.

La elzpezoj konsistigis 3 000 000 rubloj:

  • IJK (LKK repagis sian ŝuldon al SEJM);
  • - eldonagado (vortaro de Kolker, "Gerda malaperas");
  • - amasaj aranĝoj, dissendado de informoj; SEJMinfo (ĉ. 250 000);
  • - telefonvokoj por SEJM-celoj. La kaso rembursas la fakturojn kaj repagas la telefonvokojn.
  • Resume en la kaso restis 512 USD sen profito de IJK (ĉar ĝis nun ne venis kelkaj fakturoj de CO, sen kiuj ne eblas fermi la konton).

La kotizoj por la sekva jaro iom reduktiĝis:

  • aliĝkotizo - 1,5 USD
  • por A membroj: ekssovetiaj - 1,5 USD
  • aliaj - 5 USD
  • por B membroj : ekssovetiaj - 1,5 USD
  • aliaj - 10 USD
  • por C membroj:
  • infanoj - 0,5 USD
  • aĝuloj - 10 USD

La konferenco decidas ke B membroj, nepagintaj siajn kotizojn aŭtomate elfalas el SEJM kaj por realiĝi devos denove plenigi enketilon, kaj pagi aliĝ- kaj jarkotizon.

G.A. proponas ĉi jare ne aljuĝi SEJM-premion. Tio estas akceptita.

La konferenco akceptas la raporton kaj la laboron.

SEJM-INFO[redakti | redakti fonton]

A.B. informas ke Garik Kokolija petis por ke la sekvan numeron de SEJMinfo, kie estos publikigitaj la rezultoj de la konferenco, preparu Je. Lebedeva.

A.A. konsentas okupiĝi pri multobligado de SEJMinfo.

La konferenco starigas demandon pri redaktado. Estas proponitaj la kandidatoj de V.Ĉerepanov, T.Morgun, A.Malacion. La konferenco tamen decidas unuavice demandi G.Kokolija.

Je.L. konsentas kunlabori kun Kokolija.

SEJM- REPREZENTANTOJ EN LA REGIONOJ[redakti | redakti fonton]

G.A. opinias ke ne estas senco havi apartan reprezentanton en Siberio, kie preskaŭ mankas SEJManoj kaj proponas forigi tiun postenon. Krome li proponas ke bjelorusoj kaj ukrainoj mem elektu sian reprezentanton apud SEJMkomitato.

La konferenco konsentas kun tiuj xi proponoj.

AMASAJ ARANĜOJ[redakti | redakti fonton]

OkSEJT-36 (1996)[redakti | redakti fonton]

Je.L. informas ke A.Guljajev komunikis la proksimumajn prezojn por OkSEJT-36: inter 10 kaj 25 mil rubloj por unu tagnokto, inkluzive de manĝoj. La loko estas turisma bazejo.

A.A. informas ke sekvontsomere okazos: UK en Praga inter la 20 kaj 27 de julio, IJK inter la 29 de julio kaj 5 de aŭgusto, KEF inter la 6 kaj 11 de aŭgusto. A.A. opinias ke OkSEJT devas iĝi unu el internaciaj aranĝoj, kiel IS aŭ MEJS. Li opinias ke la sola eliro estas ke OkSEJT devas esti altnivela aranĝo.

Je.L. opinias ke por tiuj celoj pli oportunas ne Taganrog, sed Kaliningrad.

A.A. diras ke por bone prepari necesas bone elspezi la monon.

M.K. demandas ĉu en tiu kazo estos profito?

G.A. opinias ke necesas provi fari altnivelan OkSEJT-on en Taganrog, kaj se ni sukcesos do sekvafoje ni povos organizi vere internacian aranĝon kun vasta reklamo.

Je.L. parolas pri ke oni postulu de A.Guljajev pli precizajn informojn pri ĉio (kotizoj, prezoj).

A.A. demandas ĉu preparteamo por OkSEJT estu la komitato?

A.B. diras ke necesas aktivigi taganroganojn kaj proponas engaĝi al la laboro A.Melnikov kiel instruisto.

La konferenco fiksas la daton de apero de la unua informletero: januaro 1996

Je.L. proponas kiel rezerva loko pro OkSEJT Kaliningrad.

Estas du proponoj pri datoj de okazigo de OkSEJT: meze de aŭgusto aŭ en la dua duono de julio. Al la poŝta voĉdonado estas proponitaj la sekvaj demandoj: 1. formado de preparteamo 2. okazigi OkSEJT-n en la dua duono de julio 1996 samtempe kun UK. Ĉiuj estas por tiu ĉi propono.

EoLA-8 (1996)[redakti | redakti fonton]

M.K. diras ke se EoLA en Minsk ne organiziĝos, do oni provos organizi muzikan laboratorion en Ivanovo.

A.A. proponas kiel rezerva loko por EoLA apudmoskvan urbon Vladimir.

G.A. klarigas pri neutileco de okazigo de EoLA en majo kaj motivas tion per tio, ke inter EoLA kaj OkSEJT tiukaze restos malmulte da tempo kaj ambaŭ aranĝoj ne estos vaste vizitotaj. Krome, li diras ke maje studentaro jam komencas prepariĝi al somera sesio. G.A. proponas ke se EoLA en Minsk ne organiziĝos do la festivalo ripozu dum unu jaro. Li dubas ke en Minsk-n alvenos multaj artistoj.

A.A. ne konsentas kaj diras ke estas granda ŝanco por aperigo de novaj talentoj en Bjelarusio kaj Ukrainio.

G.A. proponas ke pri EoLA okupiĝu la komitato.

A.L. proponas ke se ne aperos la unua informletero ĝis Novjaro do tio signifos ke la festivalo ne okazos.

La konferenco akceptas tiun proponon kaj en kazo de okazigo de EoLA komisias preparadon de la programo al G.Arosjev.

BUĜETO[redakti | redakti fonton]

Instruado[redakti | redakti fonton]

A.B. klarigas la bezonon de buĝeto kaj diras ke estus bone se oni fiksos planon de elspezoj. Li proponas ke en buĝeto estu punkto pri salajro al E-instruisto. Li diras ke persono, kiu okupiĝos pri tio devas havi anticipan certan monsumon.

A.L. proponas fiksi certajn sumojn por ĉefrespondeculojn.

Post diskutado la konferenco akceptas jenan varianton. Subteni E- instruistojn sub la sekvaj kondiĉoj: 1. kurso konsistu minimume el 15 lecionoj kun ne malpli ol 10 lernantoj sub aĝo de 26 jaroj je sumo egala al 159 mil rubloj.

Aparataro[redakti | redakti fonton]

Je.L. proponas fari kontrakton kun "Ekvinokso" okaze de aĉeto por ili aparataron.

Estas propono stipendii O.Dadajev por li iru al Taganrog kaj esploru pri OkSEJT-aj problemoj. La konferenco rajtigis la komitaton decidi pri tio ĉi.

A.A. informas pri komputilo ATARI, donacita de GEJ al SEJM kaj proponas investi monon por aĉeti por ĝi ekranon kaj printilon. G.A. diras pri neutileco de tio ĉi ĉar SEJM jam havas komputilon APRICOT kaj proponas vendi ATARI kaj kontraŭ ricevita mono aĉeti printilon por APRICOT.

La konferenco akceptas tiun proponon kaj komisias al A.Ananjin vendi ATARI.

AMENDOJ AL STATUTO[redakti | redakti fonton]

La konferenco rekomendas al poŝta voĉdonado la sekvajn amendojn al la Statuto:

  • 1. Redukti aĝlimon en A kaj B kategorioj de 35 ĝis 30 jaroj;
  • 2. Ĉiu A membro devas prezenti al konferenco raporton pri sia laboro dumjare;
  • 3. Se la komitato decidas ke la jarlaboro de A-membro estas nekontentiga do la komitato rajtas aŭtomate B-membrigi personon anstataŭ A-membriĝo.
  • 4. La komitato decidas pri redukto de kategorieco de personoj ANTAŬ la konferenco por ke esti klara situacio kun kvorumo.

Krome la konferenco rekomendas al la poŝta voĉdonado A-membrigi N.Grigorjevskaja-n.

KER (Eksteraj Rilatoj)[redakti | redakti fonton]

G.A. demandas kion devas fari KER.

Je.L. opinias ke la baza celo de KER estas informi kaj esti informita.

A.B. proponas plivastigi Esperanton ekstere kaj enlande; rekomendi al eksteraj homoj kaj krokodilaj organizoj veni kaj rigardi.

A.A. aldonas ke ili interŝanĝu la spertojn kaj rakontu pri sukcesoj kaj malsukcesoj.

A.L. proponas organizi enkadre de OkSEJT trejnadon.

LABORPLANO[redakti | redakti fonton]

Jen estas kelkaj el proponitaj eventualaj aranĝoj de SEJM venontjare:

  • - marto EoLA (Minsk/Vladimir/ĉu ne okazos)
  • - ATS fine de marto
  • - seminario pri instru-metodika laboro en Ĉeboksari
  • - kursoj kun italoj en Peterburgo
  • - julie OkSEJT en Taganrog
  • - propono de SAT-kongreso (Peterburgo)

La konferenco konstatas ke nun ne eblas kompili la pli precizan laborplanon pro manko de konkretaj datoj de okazigo de preskaŭ ĉiuj aranĝoj. La konferenco komisias finkompili ĝin al la komitato.

RILATOJ KUN REU[redakti | redakti fonton]

G.A. proponas ke SEJM kaj REU kuniĝu kaj estu unu organizo.

La konferenco malakceptas tiun proponon.

RILATOJ KUN JEC[redakti | redakti fonton]

Je.L. proponas interŝanĝi per la informoj kun JEC.

A.A. diras ke Jec prenis sur sin la organizadon de Fratoj-Slavoj kaj ili ne kulpas ke ĝi ne okazis.

G.A. memorigas pri ilia memsufiĉeco.

A.A. aldonas ke estas pozitive ke ili faras ion utilan kaj ke ilia etoso ne estas akuzinda. Li diras ke la celoj de SEJM kaj JEC estas la kunaj, sed praktikoj estas diversaj.

A.B. komunikas ke I.Gonxarova proponis al liaj kursantoj veni en Moskvon dum la vintraj ferioj al speciale por tio organizota aranĝo, kie ankaŭ partoprenis ŝiaj kursantoj.

G.A. informas ke estis propono por ke EoLA-1997 estu organizota en Moskvo enkadre de REK kun helpo de MASI.

A.B. proponas agnoski JEC kiel bona E-organizo.

Tio estas akceptita.

SEJM-REPREZENTANTO EN TEJO[redakti | redakti fonton]

La konferenco unuanime opinias ke komitatano A por Rusio en TEJO devas esti estro de KER en SEJM.

Sekve la konferenco rekomendas al la poŝta voĉdonado nomumi A.Ĥromov kiel komitatano A por Rusio.

REGISTRIĜO[redakti | redakti fonton]

G.A. proponas registri SEJM-on kiel interregionan organizon.

A.A. opinias ke necesas esplori eblecojn registri SEJM-on en Ĉeboksari aŭ en Kazanj kun titolo "Совет Молодежных клубов России".

La konferenco komisias al A.Ŝamsutdinova esplori eblecon registri SEJM-n en Kazanj kiel interregiona organizo kaj informi pri la rezultoj dum 3 semajnoj A.Liskov-n.

SEJM-EMBLEMO[redakti | redakti fonton]

A.A. proponas ke la emblemo estu turbo, kiel tiu en la dua informletero pri IJK-51 kaj promesas kontakti profesian pentristinon kaj peti desegni.

Tio estas alceptita.

RENOMO DE SEJM[redakti | redakti fonton]

La konferenco unuanime opinias ke SEJM restu nomita "SEJM".

REZOLUCIO[redakti | redakti fonton]

La konferenco komisias kompili la finan rezolucion al G.Arosjev, A.Blinov kaj N.Grigorjevskaja. La rezolicio estas prezentita al la konferenco kaj estas akceptita (vd. suplementon)

CETERAJ DEMANDOJ[redakti | redakti fonton]

1. Pro nepago de siaj kotizoj la konferenco decidas eksigi el SEJM A-membrojn O.Ciganov, M.Ĉertilov, G.Tujakin. Por ke ili realiĝu al SEJM do ili denove sendi aliĝilon, pagu aliĝ- kaj jarkotizon.

2. La konferenco decidas ke la sekva SEJMkonferenco okazos sekvontaŭtune.

FERMO[redakti | redakti fonton]

G.Arosjev fermas la konferencon. Aplaŭdo, komuna kisado, ĉies orgasmo kaj hura - kriado. Aklamo, ĉiuj ekstaras.[1]

  1. Tiel estas en la protokolo.