Hajderabado (Pakistano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas ankaŭ urbo Hajderabado en Barato.


Hajderabado
urdue حیدرآباد
urbo • urbego
Administrado
Statuso urbo
Lando Pakistano
Provinco Sindo (Sindh)
Fondita 1768
Retpaĝaro http://www.hyderabad.gov.pk
Politiko
Urbestro Kanwar Naveed Jamil
Demografio
Loĝantaro 1 536 398  (2009)
Loĝdenso 5 432 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 23′ N, 68° 23′ O (mapo)25.38568.379166666667Koordinatoj: 25° 23′ N, 68° 23′ O (mapo)
Alto 13 m
Areo 3 198 km² (319 800 ha)
Horzono UTC+05:00 [+]
Hajderabado (Sindo)
Hajderabado (Sindo)
DEC
Hajderabado
Hajderabado
Situo de Hajderabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hyderabad, Sindh [+]
vdr

Hajderabado (aŭ Hyderabad, sinda lingvo: حيدرآباد سنڌ, urdua lingvo: حیدرآباد Haidarābād) estas urbo en provinco Sindo en Pakistano kun 1.536.398 loĝantoj (2009), kiu situas ĉe rivero Induso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hajderabado estis fondita en 1768 de Mian Ghulam Ŝaho Kalhoro en regiono kun pluraj montetoj apud rivero Induso. Ĝia fondonomo estis Nehrun Kot. Sur unu monteto la fondinto konstruigis la fortikaĵon Pacca Qilla.

Post lia morto Hajderabado fariĝis ĉefurbo de la regejo de Mir Fateh Ali Ĥan Talpur, kiu rezidis en Pacca Qilla ekde 1789. La 24-an de marto 1843 la britoj konkeris la urbon (batalo de Miani) kaj regis tie ĝis la sendependiĝo de Pakistano (1947), kiam Hajderabado fariĝis ĉefurbo de la provinco Sindo (ĝis 1955, kiam Karaĉio fariĝis ĉefurbo de Sindo).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hajderabado estas komerca centro por milio, tritiko, rizo kaj kotono. Oni produktas teksaĵojn, ornamaĵojn, ledaĵojn, metalaĵojn, vitraĵojn kaj cementon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pakistana trafikreto

Hajderabado situas 150 km for de Karaĉio. Ĝi situas apud rivero Induso en alteco de 13 m. La kvanto de precipitaĵo estas ĉ. 180 mm, ĉefe musona pluvo.

Ĉefaj trafikvojoj estas la naciaj ŝoseoj N-5 kaj N-55 kaj la ekspresvojo al Karaĉio M-9.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Sindh Agriculture University Hyderabad.jpg
La Universitato de Sindh, la dua plej aĝa en Pakistano

Hajderabado havas plurajn universitatojn: