Ruĝbrusta sturnelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbrusta sturnelo
Ruĝbrusta sturnelo, masklo
Ruĝbrusta sturnelo, masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Sturnella
Specio: 'S. militaris'
Sturnella militaris
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbrusta sturnelo, Sturnella militaris, estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn aŭ flavajn subajn partojn.

La Ruĝbrusta sturnelo reproduktiĝas el sudokcidenta Kostariko, kiu estis ĵus koloniigita, kaj Trinidado, suden al nordorienta Peruo kaj centra Brazilo.

Kiel ĉe aliaj sturneloj, ankaŭ tiu estas birdo asocia al malferma kamparo, inklude humidajn herbejojn, paŝtejojn kaj terkultivejojn, prefere kun arbustaro aŭ fostoj por kantejoj de maskloj. Dum ceremonia memmontrado la masklo flugas ĝis 10 m en aero kaj poste paraŝutiĝas suben kun falditaj flugiloj dum kantas spirecan kanton, ti-ti-pii-pi-KŬAAAAAA. La alvoko estas mallonga cip.

La Ruĝbrusta sturnelo kontruas profundan herbokrovitan malferman tasforman neston surgrunde inter altaj herboj, kun kelkaj nestoj ofte ege proksimaj. La normala ovaro estas de 2 al 4 ruĝecbrune makuletecaj kremokoloraj ovoj.

La Ruĝbrusta sturnelo estas malgranda ikteredo, 19 cm longa kaj peza 48 g (masklo) aŭ 40 g (ino). La masklo havas ĉefe nigran plumaron, krom brilruĝajn gorĝon, ventron kaj ŝultromakuloj. Tiu rimarkinda plumaro estas tialo por la specifa nomo militaris (armea) kaj por la trinidada nomo “Soldier Bird” (soldatbirdo). La beko kaj okuloj estas nigraj kaj la kuroj el nigrecaj al malhelbrunaj.

La ino havas helbordajn malhelbrunajn plumojn en supraj partoj, sablokolorajn subajn partojn kun ruĝeca nuanco, kaj palan striecon tra krono kaj okulo. Junulo similas al ino, sed estas pli pala kaj ne havas ruĝecan nuancon en subaj partoj.

Tiu specio estas tre proksime rilata al la Blankabrova sturnelo, S. superciliaris kiu reproduktiĝas pli sude, kaj estis iam konsiderata subspecio de la Ruĝbrusta sturnelo. La masklo de Blankabrova sturnelo estas facile distingebla pro sia brilblanka superokula strio, sed inoj de la du specioj estas preskaŭ identaj. Ino de Ruĝbrusta sturnelo estas pli longbeka, pli malgranda kaj kun pli mallongaj flugiloj ol la parenco, kun pli da ruĝo kaj malpli strieco en subaj partoj.

Tiu gregema birdo manĝas ĉefe insektojn kaj kelkajn semojn, inklude rizon, kaj manĝas surgrunde kiel la Rizovora dolikonikso.

La Ruĝbrusta sturnelo profitis el pli malferma habitato kreata de arbarklarigado kaj farmado, kaj estas etendante sian teritorion. Ĝi estas necerta ĉu vidaĵoj en Tobago reprezentas malgrandan reproduktantan populacion aŭ vagantojn el Trinidado aŭ el Sudameriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • New World Blackbirds de Jaramillo kaj Burke, ISBN 0-7136-4333-1
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.