Ornigra iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ornigra iktero
Ornigra iktero
Ornigra iktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. chrysater'
Icterus chrysater
(Lesson, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ornigra iktero (Icterus chrysater) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Ornigraj ikteroj estas flavkorpaj kaj preskaŭ kazo de seksa unimorfismo. Howell kaj Webb (1995) informis ke tiu specio tendencas averaĝe esti 21.5 cm longa el beko al vosto; kio faras de Icterus chrysater relative mezgranda specio. Nudaj haŭtaĵoj kaj ungoj estas bluecnigraj; ĉe plenkreskuloj, la beko estas nigra, kun la bazo de la suba makzelo pli klara bluecgriza.

Plenkreskaj maskloj montras tre forte kontrastajn flavan kaj nigran plumarojn. Flugiloj, vosto, ŝultroj, gorĝo kaj vizaĝo estas nigraj; kontraste, dorso kaj subaj partoj estas tre brilflavaj kun iom da oranĝeca nuanco ĉefe en subaj partoj. Plenkreskaj inoj ege similas al maskloj, sed flavaj partoj ŝajnas iom verdecaj. Spite diferencoj en plumarkoloro inter seksoj, tiu specio estas tre malfacile distingebla laŭ sekso en naturo.

Nematuruloj de Ornigra iktero similas al plenkreskaj inoj ĝenerale, sed ili estas pli verdecaj; krome la flugilplumoj, kiuj estas nigraj ĉe inoj, estas malhelbrunaj. Nematuruloj de Ornigra iktero estas facile distingebla el plenkreskaj inoj pro sia oliveca okulstrio.

Simila specio estas ekzemple la Nigragorĝa iktero.

Geografia distribuado[redakti | redakti fonton]

La Ornigra iktero troviĝas tra Centrameriko kaj norda Sudameriko. Precize la specio estas dividita en tri alopatriaj populacioj. Unu populacio, nome subspecio I. c. giraudii, estas endemia de suda Centrameriko, nome en Nikaragvo, Panamo kaj Kolombio. La plej nordaj populacioj estas la nomiga subspecio I. c. chrysater kaj la I. c. mayanensis; tiuj subspecioj troviĝas en norda Centrameriko kaj en suda Meksikio. Estas indiĝenaj populacioj de tiu specioj en Belizo, Kolombio, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo Panamo kaj Venezuelo.

Habitatoj[redakti | redakti fonton]

La Ornigra iktero povas toleri ampleksan gamon de habitatoj, sed preferas malfermajn arbarojn miksitajn de pino kaj kverko kaj sekajn arbustarojn. Tiu specio estis vidata ankaŭ ĉe bananoplantejoj. Ĝi foje koloniigis deciduajn arbarojn de malaltaj teroj.

Tiu specio troviĝas kutime en regionoj sub 900 m de altitudo, kvankam en Centra kaj Suda Ameriko oni vidas populaciojn ofte pli alte de 1000 m. La limo por supra altitudo por populacioj observitaj en naturo ŝajne estas ĉirkaŭ 3 km.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Ornigraj ikteroj estas monogamaj; kiel ĉe multaj specioj de la genro Icterus, ankaŭ la Ornigraj ikteroj reproduktiĝas unufoje jare kun unusola partnero.

La nestoj de tiu specio estas neprofundaj, pendantaj kestetoj kiuj kutime pendas el bordo de arbobranĉo. Membroj de tiu specio ŝajne preferas ligi nestojn al pintoj de palmoj (Jaramillo kaj Burke 1999). Nestoj estas kutime teksataj el fajnaj herboj kiuj havigas flekseblan teksturon (Wetmore et al 1984). Nestoj de tiu specio pendas kutime en la kanopeo de maturaj arboj kiuj estas almenaŭ sep metrojn altaj.

La ovoj de tiu specio estas blankecaj, kun purpuraj striaĉoj kiuj koncentriĝas ĉe la larĝa pinto de la ovo. La ovoj estas komune markataj per multaj brunaj strioj (Jaramillo kaj Burke 1999; Wetmore et al 1984).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Interagado[redakti | redakti fonton]

La Ornigraj ikteroj ariĝas en malgrandaj aroj de ĝis 8 individuoj (Wetmore et al. 1984); tiuj aroj estas probable familioj, ĉar estas komponitaj el individuoj de variaj atingoj de matureco. Tiu specio foje ariĝas ĉe miksitaj kunmanĝantaroj kie povas esti Zondorsaj kampilorinkoj, garoloj kaj aliaj mezgrandaj ikteroj (Jaramillo kaj Burke 1999; Wetmore et al. 1984)

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas klaran, fajfecan voĉon, kun kanto iom simila al tiu de la Punktobrusta iktero (Icterus pectoralis). La kanto ĝenerale konsistas el serio de klaraj notoj, sed ĝi akiras kotecan, trilecan kvaliton inter la populacioj indiĝenaj de suda Centrameriko (Jaramillo kaj Burke 1999; Skutch 1996).

Oni scias ke ambaŭ seksoj kantas, kio ŝajne estas komuna ĉe ikteroj kuj reproduktiĝas en tropikaj klimatoj (Price et al 2007). Voĉo estas ĝenerale elsendita el ripozejoj alte en arboj (Ridgely kaj Tudor, 1989).

Jaramillo kaj Burke (1999) priskribas ankaŭ aliajn voĉojn ĉe tiu specio. La plej komune uzataj alvokoj estis priskribataj de Jaramillo kaj Burke (1999) kiel “nazeca ‘ĉert’”, sed aliaj alvokoj inkludas “fajfecan babiladon” kaj “nazecan alarmon”.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ornigraj ikteroj estas insektovoraj. Ties dieto konsistas ĉefe el raŭpoj, vespoj, formikoj, weevils kaj aliaj artropodoj. La dieto de tiu specio estas ofte komplementata per bananoj kaj povas inkludi ankaŭ nektaron el Ochroma pyramidale kaj Heliconia (Leck, 1974).

Manĝokutimo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis ofte observata dum manĝo en familiaj grupoj aŭ en paroj (Jaramillo kaj Burke 1999). Insektoj estas ĉasataj post serĉado sub arboŝelo aŭ ĉe la folioj de epifitoj. Por suĉi nektaron, tiu specio foje praktikas "nektarorabadon", pinĉinte la bazon de nemalferma floro por atingi la nektaron (Morton 1979)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • American Ornithologists’ Union. 1998. Check-list of North American Birds. 7th edition. American Ornithologists’ Union, Washington D. C.
  • BirdLife International 2004. Icterus chrysater[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
  • Howell, S. N. G. kaj Webb, S. 1995. A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. New York: Oxford University Press, Inc.
  • Jaramillo, A. kaj Burke, P. 1999. New World Blackbirds: the Icterids. Princeton, New Jersey: Princeton University Press
  • Omland, K. E., Lanyon, S. M. kaj Fritz, S. J. 1999. A molecular phylogeny of the New World orioles (Icterus): the importance of dense taxon sampling. Molecular Phylogenetics and Evolution 12: 224-239.
  • Price, J. J., Friedman, N. R. kaj Omland, K. E. 2007. Song and plumage evolution in the New World orioles (Icterus) show similar lability and convergence in patterns. Evolution 61: 850-863.
  • Ridgely, B. kaj Tudor, G. 1989. The Birds of South America. Volume 1: The Oscine Passerines. Austin: University of Texas Press.
  • Skutch, A. 1996. Orioles, Blackbirds, & Their Kin: A Natural History. 1996. Tucson: The University of Arizona Press.
  • Wetmore, A., Pasquier, R. F., kaj Olson, S. L. 1984. The Birds of the Republic of Panamá. Part 4: Passeriformes: Hirundinidae (Swallows) to Fringillidae (Finches). Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]