Fraser-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Fraser-insulo
insulo • natura kultura havaĵo de Aŭstralio • protektata areo [+]

Supermara alteco244 m [+]
Koordinatoj25° 14′ S, 153° 9′ O (mapo)-25.24153.15Koordinatoj: 25° 14′ S, 153° 9′ O (mapo)
Areo1 840 km² (184 000 ha) [+]
Loĝantaro152 [+] (2021)
HorzonoUTC+10:00 [+]

Fraser-insulo (Kvinslando)
Fraser-insulo (Kvinslando)
DEC
Fraser-insulo
Fraser-insulo
Lokigo de Kvinslando en Aŭstralio
Map
Fraser-insulo

Vikimedia Komunejo:  Fraser Island [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Fraser-insulo (angle Fraser Island) estas insulo en Aŭstralio, ĉe suda Kvinslando, ĉirkaŭ 300 km norde de urbo Brisbane. La insulo Fraser havas areon de 1840 km², ĝi estas la plej granda sablinsulo de la mondo. Ĝi estis listigita en 1992 sur la liston de Monda heredaĵo de Unesko. La Fraser-insulo estas parto de la Nacia Parko Great Sandy.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Fraser-insulo situas inter la sudaj latitudoj 24°42' kaj 25° 24' kaj la orientaj longitudoj de 152°56' kaj 153°22'. Sur ĝia plej norda punkto, ĉe Kabo Sandy (angle Sandy Cape) helpas la ŝipnavigadon lumturo.

La insulo longas 124 km, larĝas averaĝe 10-15 km, la plej larĝa parto estas 25 km. La longo de la insula marbordo estas 290 km.

La plej alta punkto de la insulo estas la 244 metrojn alta sablomonto Mount Bowarrady. Sur la Fraser-insulo troviĝas nur kelkaj vulkanaj rokaĵoj (Indian Head, Waddy Point kaj Middle Rock).

La insulo elformigis dum la lasta 2 milionoj da jaroj, sed la nuna aspekto elformiĝis dum la lasta glaciepoko, antaŭ 10.000 kaj 20 000 jaroj, kiam la marnivelo altiĝis kaj la insulo disiĝis de la kontinento. La sablo devenas el kunportitaj sabloj de la kontinentaj riveroj.

Plantoj kaj bestoj[redakti | redakti fonton]

Dingoj sur la insulo

La plantaro estas abunda, malantaŭ la dunoj etendiĝas pluvarbaroj kaj eŭkaliptaj arbaroj.

Oni observis ĉirkaŭ 200 birdospeciojn sur la insuloj.

El inter la mamuloj la dingoj (Canis lupus dingo) malpliiĝas, laŭ kalkulo en januaro de 2008, ili nombras inter 120 kaj 150.

Tie vivas el inter la marsupiuloj la marĉa kanguruo (Wallabia bicolor), pluraj specioj de ringovostaj marsupiuloj (Pseudocheiridae).

La insulon ĉirkaŭas la Koral-maro, kie estas observebla el cetacoj (Cetacea) la ĝiba baleno (Megaptera novaeangliae) kaj eĉ delfenoj. En la ĉeborda maro vivas la dugongo (Dugong dugon), manĝanta marajn herbojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Buchanan, Ross and Heather (1996): Fraser Island and Cooloola : Visitors guide, Hema Maps Pty Ltd, ISBN 1-875992-22-7