Acora pirolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Acora pirolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: 'P. murina'
Pyrrhula murina
(Godman, 1866)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de Acora pirolo (Plato de Joseph Wolf)

La Acora pirolo (Pyrrhula murina), konata ankaŭ kiel la Sanmigela pirolo,[1] aŭ loke en portugala kiel Priolo, estas endanĝerita specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj ciam kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj, sed ne ĉiam.

Ĝi troviĝas kiel endemio de la Insulo Sanmigelo, en la insularo de Acoroj de la Makaronezio de Portugalio en la Nordatlantika Oceano.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Acora pirolo estis unuafoje priskribita en 1866 de la brita ornitologo Frederick Godman. Ĝi estis iam konsiderata kiel subspecio de la Eŭrazia pirolo (Pyrrhula pyrrhula), sed ĝi disiĝis en 1993.[2][3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Acora pirolo havas longon de 15–17 cm kaj pezon de ĉirkaŭ 30 g, kun maskloj iom pli grandaj ol inoj.[4][5][6] Parenca al plej parto de aliaj fringedoj ĝi estas diketa, kun mallongaj flugiloj kaj pli longa vosto. La plumarbildo estas simila al tiu de la Eŭrazia pirolo, sed kolore pli malhela, kaj sen brilrozaj subaj partoj. Ĝi havas nigrajn kronon, vizaĝon, flugilojn (kun flugilstrio) kaj voston; la resto estas grizeca al palgrizbruna, pli griza en dorso, pli bruneca en vango kaj pli hela en subaj partoj.[5] Ĉiukaze la pugo estas rimarkinda blanka. Maskloj kaj inoj estas preskaŭ identaj laŭ aspekto, kvankam maskloj povas montri iom da rozkoloreca nuanco en ventro kaj flankoj.[7] Sed ne estas tiom da seksa duformismo kiel ĉe la Eŭrazia pirolo. Ambaŭ seksoj havas, kiel ĉe ĉiuj piroloj, tre fortikan, dikan kaj mallongan bekon, kies supra makzelo estas iom hokoforma pinte, kiel ĉe la Eŭrazia pirolo.

La kontaktalvoko estas distinga mallonga, fluteca, melankolia fajfo “fiuuu”.[5]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas nuntempe limigita al malgranda areo (ĉ. 580 hektaroj[8]) de indiĝena laŭrisilvaj arbaroj en la orienta pinto de la Insulo Sanmigelo, 300–-800 m super mn, ĉefe centre en Pico da Vara en la teritorio de la Serra da Tronqueira, sed ankaŭ laŭsezone (septembre al decembre) ĉe Salto do Cavalo, pli okcidente en la sama teritorio, probable junuloj sekve la postelnestiĝa disigo. Ĝi neniam estis vidata en la okcidenta pinto de la insulo.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado okazas el meza junio al fina aŭgusto. La nestoj estas konstruitaj en densa vegetaĵaro en laŭrarbaro, kun du konstatitaj nestoj je 3 m supergrunde, kaj estas similaj al tiuj de la Eŭrazia pirolo. La nestoj estas duoble-tavolitaj kun ekstera tavolo de branĉetoj kaj interna tavolo de herbo, radiketoj kaj musko.[10] La ovonombroj estas nekonata. Elnestiĝo okazas el meza julio, kaj plumoŝanĝado de plenkreskuloj el septembro antaŭen.[7]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La dieto de tiu pirolo estas ĉefe herbivora, kun birdoj konsumante ampleksan gamon de semoj, fruktoj, floroburĝonoj, sporoj de filikoj kaj folioj (malkutime ĉe birdoj), kaj muskopintoj, same kiel kelkaj senvertebruloj kiaj hemipteroj. Ĉiukaze ili preferas indiĝenan vegetaĵaron; kiam la teritorio estis pli etenda en la 19a jarcento, tiu specio estis konsiderata plago de la oranĝaj fruktoĝardenoj ĉe Furnas.[11] Tiuj piroloj moviĝas supren kaj suben tra sia teritorio laŭ la manĝodisponeblo dum la jaro.[10] Tiuj movoj povas esti de ĝis 3 km el altaĵoj de 700 m suben al 300 m sekve de maturiĝintaj semoj.

La arbo de Vallilio (Clethra arborea) kontribuas al la pirola dieto. Tiu ĉiamverda arbedo aŭ arbeto estis iam konsiderata endemia de Madejro sed nun oni konas ke ĝi ekzistis en la pasinteco en Kanarioj (kie ĝi estis konsiderata formortinta), estigas demandon pri kiel traktu ĝin ĉe Acoroj. Dum ĝi estas konsiderata ekzota, eblas ke ĝi estus ankaŭ indiĝena de Acoroj, malaperis el tie antaŭ kiam iu ajn botanikisto havu eblon konstati ĝin, kaj estis reenmetita pli ĵuse. Spite esti ne indiĝena specio, ĝi estas grava elemento de la birda dieto kaj tiele ludas gravan rolon en ties survivado.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La populacio de la Acora pirolo estas malgranda; oni ĉirkaŭkalkulis 30-40 paroj en la fino de la 1970-aj jaroj, 100 paroj en 1989, kaj inter 60 kaj 200 paroj komence de la 1990-aj jaroj, kvankam en 2008 oni ĉirkaŭkalkulis 775 individuojn.[12] Ĝi estas la plej mincata paserina birdo [5] kaj la dua plej rara birdo post la Norda senhara ibiso en Eŭropo. La populacio estis iam pli granda, kaj disvastiĝis ĉe pli ampleksa teritorio, sed kaj nombroj kaj teritorio malpliiĝis el 1920-aj jaroj sekve la detruo de areoj de ilia arbarhabitato per senarbarigo por paŝtado kaj agrikulturo, same kiel pro ĉasado kaj invado de enmetitaj plantoj, ĉefe la Sugio.[13] La tuta teritorio de la specio estas protektita laŭ ŝtataj regularoj kaj de la Eŭropa Unio. La ĉefa klopodo konservi tiun specion estas la protekto kaj restorado de la minacata indiĝena laŭrarbara vegetaĵaro.[5]

Post protektado de la habitato oni diris, ke estas jam inter 500 kaj 800 paroj.[14]

Pro ties densarbara habitato, ĉiam estis kaŝema brido, kio pravigas la elekton de la latina scienca nomo kie murina signifas “museca” ĉu pro la kaŝema kutimaro ĉu pro la griza koloro, pli griza ol tiu de la Eŭrazia pirolo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bibby & Charlton (1991) pp. 297–304
  2. BLI (2009).
  3. British Birds
  4. BLI factsheet
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 SPEA: Priolo
  6. Ramos (1998)
  7. 7,0 7,1 Ramos (1995), p. 5.
  8. Ramos (1995), p. 6.
  9. Ramos (1995), pp.3-4.
  10. 10,0 10,1 Ramos (2000)
  11. Ramos (1995), pp. 4–5.
  12. Ceia (2008)
  13. Ramos (1995), p. 4.
  14. http://www.almargem.org/index.php?article=104&visual=2&id_area=21[rompita ligilo] Konsultita la 12a de septembro de 2010

Cititaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • Bibby, Colin J.; Charlton, Trevor D. & Ramos, Jaime (1992): Studies of West Palearctic birds, 191.
  • Bibby, Colin J.; Charlton, Trevor D.: Observations on the São Miguel bullfinch, Açoreana 7 (1991), pp. 297–304
  • BirdLife International (BLI) Species Factsheet
  • British Birds 85(12): 677-680.
  • Ceia, R. (2008). Monitorização da população de Priolo. Relatório da acção F6 do Projecto LIFE Priolo. SPEA: Lisbon.
  • Ramos, Jaime A. (Compiler). (1995). Action Plan for the Azores Bullfinch. [1]
  • Ramos, J.A. (1998). Biometrics, weights, breeding and moulting seasons of passerines in an Azores cloud forest. Ringing and Migration 19: 17-23.
  • Ramos, Jaime A. (March 2000). Azores Bullfinch Pyrrhula murina. Bulletin of the African Bird Club 7(1). [2] Arkivigite je 2012-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sociedade Portuguesa para o Estudo das Aves (SPEA): Priolo
  • Vester, F., Diamond, A. W., Peterson, R. T. (1989): Save the Birds - Houghton Mifflin

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]