Lajos Vincze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VINCZE Lajos (vince) estis hungara etnografo naskita en Erdőgyarak la 26-an de januaro 1920 kaj mortinta en Toledo la 21-an de majo 1990.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vincze komencis sian sciencan karieron en Koloĵvaro. Li publikis sian unuan studon en la revuo Hitel en Koloĵvaro pri la kantkulturo de Siter. Li partoprenis la vilaĝesploran tendaron de la junaj studentoj en Bálványosváralja kaj verkis studon pri la kanaba prilaborado (Erdélyi Néprajzi Tanulmányok, 1945, itale aperis en la Rivista di Etnografia, 1948). Post la dua mondmilito unue li vivis en Italio, de kie li vojaĝis en Argentinon. En Bonaero li laboris ĉe novaĵagentejo, respektive ĉe la radio kaj dume li kolektis hispanlingvan folkloron. De 1964 li vivis en Usono kaj instruis en la ŝtato Kentucky la hispanan, francan kaj italan lingvojn en la Universitato de Morehead, kaj poste en la Universitato de Bowling Green etnografion kaj sociologion. Li esploris la paŝtistorganizon de rumanoj kaj hungaroj, iliajn ekonomiagadon, laborkutimojn. Li publikis artikolojn pri Béla Bartók, pri popolbalado, pri ciganmuziko, pri amerikaj popolmuzikaj stiloj. Li mortis pro publikvoja akcidento.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Theoretic trends in the Argentine folklore (Műveltség és hagyomány, Bp., 1971);
  • Continuity and change of kinship and address terms in Hungarian peasant village (Acta Ethnographica, 1986-1988);
  • Women, sex and hard in peasant pastoralism. Ideen, objecte und Lebensformen. Gedenkschrift für Zsigmond Bátky (Székesfehérvár, 1989).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]