Centro de Scienco Koperniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro de Scienco Koperniko
scienca muzeo • sciencocentro
Lando Pollando vd
Situo Varsovio
Estiĝo 2005
Koordinatoj 52° 14′ 31″ N, 21° 1′ 42″ O (mapo)52.2419444421.02833333Koordinatoj: 52° 14′ 31″ N, 21° 1′ 42″ O (mapo)
Centro de Scienco Koperniko (Varsovio)
Centro de Scienco Koperniko (Varsovio)
DEC
Centro de Scienco Koperniko
Centro de Scienco Koperniko
Situo de Centro de Scienco Koperniko
Map
Centro de Scienco Koperniko
Retpaĝo http://kopernik.org.pl/
vdr
Centro de Scienco Koperniko
Planetario
Robotan Teatron
Pendolo de Foucault

Centro de Scienco Koperniko (pole Centrum Nauki Kopernik) estas centro de scienco fondita en 2005 en Varsovio, kies celo estas promocio de moderna scienca komunikado. Vizitantoj povas ekkoni ĉi tie leĝojn de la scienco pere de memstara eksperimentado ĉe interaktivaj ekspozicioj. La centro estas institucio, vivigita kaj financata de la Ĉefurbo Varsovio, Ministerio de Scienco kaj Supera Instruado kaj Ministerio pri Nacia Edukado.

La unua konstruaĵo de la centro estis malfermita la 5-an de novembro 2010 kune kun kvin galerioj: La mondo dum movo, Homo kaj medio, Radikoj de civilizacio, Zono de la lumo, Galerio por junularo.

La dua konstruparto, malfermita en 2011, entenas Planetarion La Ĉielo de Koperniko, Parkon de Inventistoj, Kemian Laboratorion, Biologian Laboratorion, Robotan Laborejon kaj Fizikan Laboratorion.

En la jaroj 2007-2008 la Scienc-Centro Koperniko dufoje estis premiita per la premio "Popularyzator Nauki" (Populariganto de Scienco), atribuatan de Ministerio de Scienco kaj Supera Instruado kaj revuo "Nauka w Polsce" (Scienco en Pollando) de Polska Agencja Prasowa (Pola Presagentejo).

La Scienc-Centro Koperniko de 2008 estas, kune kun Pola Radio kunorganizanto de Scienca Pikniko.

En 2011 la Centro estis organizanto de la konferenco de ECSITE (European Network of Science Centres and Museums) – unu el la plej grandaj eventoj en la medio de centroj de sciencoj kaj muzeoj en la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ideo pri la centro devenas de Łukasz Turski, profesoro de teoria fiziko, populariganto de scienco, okupiĝanta ankaŭ pri popularigo de fiziko.

  • 2004 – nomumo fare de la prezidanto de Varsovio Lech Kaczyński de la Skipo pri Centro de Scienco; laborkomencoj pri la projekto
  • 2005 – subskribo de "Interkonsento pri kreo de komuna kultura institucio kun la nomo Centro de Scienco Koperniko" de la prezidanto de la ĉefurbo Varsovio, ministro pri scienco kaj informadiko kaj ministro pri nacia edukado kaj sporto; solvo de internacia konkurso pri arkitektura projekto de la Centro gajnita de firmao RAr-2 Laboratorium Architektury de Ruda Śląska
  • 2006 – akcepto flanke de la Konsilio de Ministroj de la Plurjara Programo titolita Ekspozicio de Centro de Scienco Koperniko; premiero de la turnea ekspozicio Eksperimentu!; registro de la kultura institucio sub la nomo Centro de Scienco Koperniko; solvo de konkursa oferto por du daŭraj ekspozicioj: La mondo dum movo kaj Homo kaj medio (venkis nederlanda konsorcio)
  • 2007 – anonco de konkursa oferto por konstruaĵo de la Centro; solvo de konkursa oferto por daŭra ekspozicio Radikoj de civilizacio (gajnis germana firmao)
  • 2008 – solvo de konkursa oferto por konstruado de la Centro (gajnis pola firmao); solvoj de konkursa oferto por daŭra ekzpozicio Zonoj de la lumo kaj Galerio por junularo (gajnis germana firmao)
  • 2010 – malfermoj de la unua parto de la konstruaĵo kun plimulto de la daŭraj ekspozicioj kaj de Robota Teatro
  • 2011 – planetario akiris sian nomon Ĉielo de Koperniko kune kun markemblemo; malfermoj de la galerio por junuloj – RE: generacio; de la planetario; funkciigo de Parko de Malkovrintoj, de kemia laboratorio, de biologia laborejo, robota laborejo kaj fizika laborejo

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Daŭra ekspozicio, kiu troviĝas en la Centro de Scienco Koperniko konsistas el kelkcento da interaktivaj ekspozicieroj distribuitaj sur la surfaco 5,5 mil m². Ses fakoj ampleksas diversajn kampojn de la scio (krom menciitaj ĉe la galerioj ankaŭ Robotan Teatron).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La Centro de Scienco Koperniko lokiĝis apud Vistulo, najbare al Biblioteko de Varsovia Universitato, ponto de Świętokrzyski kaj metrostacio Centrum Nauki Kopernik. Ĝi staras super la tunelo ĉe kruciĝo de la stratoj Wybrzeże Kościuszkowskie kaj Zajęcza.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]