CEPT

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CEPT
internacia organizaĵo
Komenco 1959
Retejo Oficiala retejo
vdr
germana poŝtmarko.

CEPT estas mallongigo de la franclingva nomo Conférence Européenne des Administrations des Postes et des Télécommunications, tio estas Konferenco eŭropa de administroj de poŝto kaj telekomunikado. Ĝi estas tegmenta organizaĵo por kunlaboro de reguligad-instancoj el 48 eŭropaj ŝtatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La CEPT estis fondita en 1959 de 19 ŝtataj kompanioj de Poŝto- kaj Telekomunikado. La membroj CEPT decidis en 1988 fondi la eŭropan instituton por la normoj de telekomunikado, ETSI.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Naciaj reguloj en tiu kampo estu kunordigitaj je eŭropa kaj internacia niveloj.

Ekzemploj:

  • uzo de radiofrekvencoj
  • normoj por aparatoj

Ambaŭ povas eviti konfliktojn dum la uzado kaj bezonon de diversaj aparatoj en diversaj landoj.

Jam praktikata estas la CEPT-regulado por amatora radio. Unu regularo validas por ĉiuj aliĝintaj ŝtatoj. Krom eŭropaj ŝtatoj ankaŭ kelkaj ekstereŭropaj aliĝis. La regularo ebligas uzon de amatoraj stacioj en aliaj landoj sen burokratio. Pro juraj kaŭzoj antaŭe ĉiu ŝtato devis atingi kontrakton kun ĉiu alia ŝtato, kio estis tre komplika, kostis tempon de oficistoj. La unuopa amatoro devis ofte apliki licencon antaŭ vojaĝo, por ĉiu vojaĝo denove.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]