Tolino (kunpolimero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
formado de tolinoj en la atmosfero de Titano

la Tolino (el la malnova greka θολός / tolós, « kota ») estas ĝenerala nomo de diversaj tipoj de kunpolimeroj rezultantaj de la ago de la ultraviolaj radiadoj sur organikaj kemiaĵoj. Ili abunde formiĝus sur la glaciaj kosmaj korpoj ĉe la ekstera rando de la sunsistemo.

Ili estis tiel nomata de la usona astrobiologiisto Carl Sagan, kaj malkovritaj per analizoj fare de LISA ("Laboratoire Inter-Universitaire des Systèmes Atmosphériques" aŭ "Laboratorio inter-universitata pri la Atmosferaj Sistemoj") de la Universitato Parizo 7.

La molekula strukturo de tiaj substancoj estas malfacile analizebla, ĉar ili estas ofte nesolveblaj. Ili ekzistus ankaŭ sur Titano, kaj konsistigus la nubojn kiuj kaŝas la surfacon de tiu luno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]