Kantono Remich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Kantono Remich

ne havas blazonon

canton of Luxembourg
Administrado
Lando Luksemburgio
Estas parto de Luksemburgio
Administra centro Remich
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de januaro 2021[1]) 23 529
Loĝdenso 150 loĝ./km²
Geografio
Areo 128 km² (12 800 ha)
situo de la kantono en Luksemburgio
Kantono Remich sur la mapo de Luksemburgio
Geografia situo 49° 30′ 0″ N, 6° 18′ 0″ O (mapo)49.56.3Koordinatoj: 49° 30′ 0″ N, 6° 18′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 LU
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Kantono Remich [+]
Pliaj informoj
LAU1-kodo[2] 00008
Rango laŭ areo 11 el 12
Rango laŭ loĝantaro 7 el 12
vdr

La kantono Remich laŭ areo estas la dua plej malgranda el la dek du kantonoj de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi situas en la pleja sudoriento de la lando kaj limas norde je la kantono Grevenmacher, oriente je la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando de Germanio, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la kantonoj Esch-sur-Alzette kaj Luksemburgo.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La kantono Remich ampleksas ok komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato de januaro 2021).

  1. Bous-Wadbredimus (Bous-Waldbriedemes) (3054 loĝantoj)
  2. Dalheim (Duelem) (1711)
  3. Lenningen (Lenneng) (2358)
  4. Mondorf-les-Bains (Monneref) (2071)
  5. Remich (Réimech) (5404)
  6. Schengen (3787), la 1-an de Januaro 2012 kreita el
    • Schengen,
    • Burmerange kaj
    • Wellenstein
  7. Stadtbredimus (Stadbriedemes) (4956)

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La loĝloko Schengen internacie konatiĝis pro la eŭropa interŝtata traktato de Schengen, kiu forigis ŝtatliman kontrolon de personoj veturantaj trans ŝtatlimoj inter la traktataj ŝtatoj. En la loĝloko Dalheim loĝas la esperantistoj Brian Moon kaj ĝis sia morto en 2022 loĝis Claude Nourmont, ekde sia juneco aktivaj en la gvidaj organoj de unue TEJO kaj poste UEA, kaj kompreneble ankaŭ en la nacia Esperanto-movado.

Notoj[redakti | redakti fonton]