Racionalo (liturgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Racionalo de la Hedviga de Pollando

Racionalo estas liturgia ornato origine mezepoka, nomata ankaŭ superhumera ornato aŭ logion, kaj estis surmetita de episkopoj sur la kazublo dum la eŭkaristia celebrado. Ĝi similas paliumon, sed ne havas la saman signifon.

Pasinte, ĝi estis uzita en la diocezoj de la Sankta Romia Imperio kaj ĝenerale ankaŭ en tiuj de orienta Eŭropo; hodiaŭ, male, estas surmetita nur de la episkopoj de iuj diocezoj: tiu de Paderborn kaj Eichstätt en Germanio; de Krakovo en Pollando (ĝi estis surmetita ankaŭ de Johano Paŭlo la 2-a, (kiam episkopis en Krakovo); de Nancy kaj Toul en Francio.

Signifo de la racionalo[redakti | redakti fonton]

Per ĝi la surmetanto intencis proklami ke la Eklezio de li regata estis la unua fondita en la eklezia provinco kaj, do, havas ion “primasecan”. Papoj tamen, neniam uzis tiun ornaton kaj ankaŭ neniam ĝin kontraŭis. Per la sama nomo, tamen, en Romo estis indikata granda agrafo per kiu papoj kaj kardinaloj unuigis la du bordojn de la liturgia pluvialo, kiu estas kutime multe ornamita kun foje sanktaj bildoj.

Oni, foje, pravigis ĝian uzon per la la similaĵo (EFOD) uzita de la hebrea ĉefsacerdoto laŭ la Malnova Testamento.

Formo de la racionalo[redakti | redakti fonton]

Racionalo
Racionalo de Eichstättian tipo
Racionalo de Krakova tipo

Ĝi havis, kaj preskaŭ sammaniere hodiaŭ, formon de "Y" similan al la paliumo (liturgio); ĝi foje ĉirkaŭis la kolon kun du ŝtofaj apendicoj fluantaj laŭlonge de la brusto kaj de la dorso; foje, fine, ĝi havis la ortangulan formon okupantan la tutan ŝultron dum la apendicoj malsupreniris, antaŭe kaj malantaŭe, ĝis la bordo de aliaj surmetitaj ornatoj.

Kutime la racionalo estis ankaŭ arta ĉefverko ornamita per juvelŝtono kaj ankaŭ prezentadis sanktan bildon cirkle enskribitan centre.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikolo pri Racionalo ĉe Catholic Encyclopedia