Kverko de Allouville

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 49° 35′ 47″ N 0° 40′ 35″ O / 49.59639 °N, 0.67639 °O / 49.59639; 0.67639 (mapo)

La kverko de Allouville en aprilo 2006

La kverko de Allouville estas tigfrukta kverko kiu situas centre de la vilaĝo Allouville-Bellefosse, en la departemento Seine-Maritime de Normandio, Francio. Ties aĝon oni taksas inter 800 kaj 1200 jarojn. Ĝi onidire estas la plej aĝa kverko en Francio kaj estas klasita monumento historia ek de 1932.

Ĝi altas 18 metrojn kaj cirkonferencas ĝis 15 metrojn.

La koro de la kverko ŝirmas du kapeletojn. Ĝi allogas ĉiun jaron proksimume 60 000 vizitantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo la kverkon oni plantis en 911 okaze de la naskiĝo de la Normandio, sed la nuntempaj scienculoj pensas, ke la kverko datumus de la 9-a jarcento. Verŝajne samepoka kun Karolo la Granda, la kverko de Allouville vidintus la defiladon de la armeo de Vilhelmo la Konkerinto, moviĝanta al Anglio. Tiu ĉi iĝis duko de Normandio en 1035 kaj, laŭ la legendo, li paŭzintus piede de la kverko.

Maljuniĝante, la arbo kaviĝis. En 1696, la paroĥestro sukcese enigis 40 infanojn en la kaviĝintan trunkon. Li poste aranĝis 2 kapeletojn supermetitajn en la kavoj de la trunko. La malsupra kapeleto dediĉitas al Dipatrino de la Paco. En la supra kapeleto, iu amiko de la pastro aranĝis sian ermitan ĉelon. Post lia foriro, la kverko restadas sen luprenanto.

Iam ĉirkaŭata de aliaj arboj, nur ĝi evitis la detruon. Dum Teroro la revoluciuloj volis brulatenci la kverkon. Ĝin savis la vilaĝa instruisto, kiu alinomis ĝin «Templo de la Saĝo».

Ek de la 19a jarcento, la kapelokverko de Allouville-Bellefosse iĝis oficiale kuriozaĵo kaj la vilaĝanoj atente prizorgas ĝin. Ili kovris la internajn murojn per lignaj paneloj, tegis la trunkon per mantelo el ŝindoj kaj konstruis ŝtuparon kun balustrado por faciligi la aliron. En 1912, fulmobato amputis ĝin duone. De tiam oni daŭre ekzamenas, flegas kaj plisolidigas ĝin. En 1932 tiun lokon oni klasis kiel monumento historia.

Ĝi daŭre aktivas kaj produktas foliaron kaj glanojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Ragot, Monique Ragot, Guide de la nature en pays de Caux, éditions des falaises, Fécamp, 2005, (ISBN 284811035X)
  • BARY-LENGER Anne, Le chêne. Les chênes pédonculé et sessile en France et en Belgique., Bruxelles, 1993, (ISBN 2-87114-095-2)
  • Marquis, Notice sur le Chêne-Chapelle d'Allouville dans le pays de Caux, in-12 de 7 p., Rouen, 1822.
  • Id., Précis analyt. des Trav. de l'Acad. de Rouen, 1822, p. 40-46.
  • Id., Archives de la Normandie, 1.1", p. 83-84 et pi.
  • Dubreuil, Quelques Notes sur l'accroissement des arbres exogènes, in-4°, Caen, 1847.
  • Id., Mém. de l'Institut des Provinces, 1.i", in-4", Caen, 1847.
  • De Glanville, Promenade archéol. de Rouen à Fécamp , p. 80-83.
  • Les Églises de l'arrond. d'Yvetot, I1" 6dit., t. 11 , p. 384-88 ; 2' édit., t. n , p. 379-83.
  • L'abbé Cholet, Le Chêne-Chapelle , etc., dans les cimetières d'Allouville-Bellefosse, in-12 de 24 pages, Paris, Bailly, 1810. Plusieurs fois réimprimé.
  • Gustave Gouellain, Jean Benoît Désiré Cochet, Revue de la Normandie, Impr. E. Cagniard, 1867.