La aventuroj de Alisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La aventuroj de Alisa
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Kir Buliĉov
Lingvoj
Eldonado
vdr

”La aventuroj de Alisa” estas ciklo de sciencfikciaj verkoj de Kir Buliĉov por infanoj, adoleskoj kaj adoltuloj. La ciklo verkiĝis dum iomaj jardekoj, komencite de novelo “La knabino, al kiu nenio okazos” en 1965 jaro kaj finite de “Alisa kaj Alisia” en 2003. Ne estas ĝusta ordo de verkoj en la ciklo, kvankam ia esploristoj penis ordigi ilin laŭ konjektata aĝo de Alisa. La ciklo ofte kruciĝis kun serio pri Kora Orvat kaj foje kun ciklo Velikij Guslar (en la novelo “Alisa en Guslar”).

Agado de la ciklo okazas en sciencfikcia estonteco en fino de 21a jarcento. La ĉefa rolulino estas Alisa Seleznjova, “knabino el Tero”, filino de profesoro de biologio kaj direktoro de zoologia ĝardeno “KosmoZoo”, nome Igor Seleznjov. Ĉiu verko priskribas ian apartan ŝian aventuron en kosmo, en Tero, en estinteco aŭ eĉ en fabela mondo.

La mondo de Alisa[redakti | redakti fonton]

La aventuroj de Alisa okazas en futurista mondo, parte aganta laŭ leĝoj de kosma opero: superlumaj kosmaj ŝipoj, robotoj, aliplaneduloj kaj vojaĝoj tra tempo estas ordinara afero. La Tero de estonteco priskribiĝas kiel teknike evoluiĝinta, kun tuta aŭtomatigo de produktado. Robotoj faras domajn aferojn kaj danĝeran laborojn anstataŭ homoj.

Socian strukturon de la Tero de estonteco oni ne specifas. En fruaj verkoj estis aludoj pri tio, ke ĝi estas utopia-komunisma. En “La vojaĝo de Alisa” roluloj parolas al aliplaneduloj: “En la Tero de longe oni aboliciis manon, ni prenas ĝin nur al planedoj, kie oni ĝin ankoraŭ usas”. En pli malfruaj verkoj, verkitaj poste ruiniĝo de USSR, eĉ en la Tero iufoje figuras manoj, materiaj valoraĵoj kaj komercaj organizacioj. En nivelo de socia moralo teranoj en “La aventuroj de Alisa” tre antaŭas homojn de 20a jarcento: ili zorgas pri naturo kaj pureco de medio, ne militi, hontas pro malvero kaj estas tre simplaj komunikantoj.

La kosmo de “La aventuroj de Alisa” estas dense loĝata de raciaj civilizoj en diversaj niveloj de evoluo. Ne estas ĝusta listo de ili, restiginte al verkinto kaj leganto tuta libero de fantazio. Pleje figuras brastakoj, fiksanoj, plekotoj (uŝanoj) kaj ĉumarozanoj. Marso estas ankaŭ loĝata, kiel de teranaj kolonianoj, tiel de propra loĝantaro. Oni realigas projekton grandiozan de transkonduko de Venuso al alia orbito, pli malproksima de la Suno, por loĝigado posta.

Kvankam Sunsistemo estas tute koloniita kaj senriska, malproksima kosmo de verkoj estas plena de enigmoj kaj danĝeroj, tia kiel artefaktoj kaj bazejoj de malaperinta raso de Migruloj. En unuaj verkoj pri kosmaj aventuroj de Alisa la Galaksio estis relative sekura spaco: oni opiniis kosmajn piratojn likviditaj, ne estis mencioj pri iaj militemaj aŭ emfaze kontraŭhumanaj planedoj aŭ regnoj.

En pli malfrua verkoj en la kosmo aktive adas agi kosmaj piratoj kaj sklavistoj, menciiĝas plenaj planedoj, estataj sub potenco de kruelaj tiranoj. Kontraŭ tio estas la InterGPolo (Intergalaksia Polico), gvidata de komisaro Milodar.

Unu de gravaj faktoroj en verkoj estas inventita de teranoj Maŝino de Tempo, permesanta transiri al estinteco kaj eĉ sensignife efiki ĝin. Tiel laborantoj de Instituto de Tempo povis kopii tekstojn de libraro Aleksandria kaj dua volumon de “Malvivaj animoj ” de Nikolaj Gogol. Krom tio, per vojaĝo tra tempo troviĝis la Epoko de Legendoj inter glaciaj periodoj. En tia epoko reale ekzistis roluloj de fabeloj infanaj, kiel drakoj, sorĉistoj kaj grandeguloj. Parto de aventuroj de Alisa okazas ĝuste dum vojaĝoj al Epoko de Legendoj, donante al la ciklo nuancon de fantasto.

Planedoj[redakti | redakti fonton]

Plimulto de planedoj figuras en la verkoj unuoble, iaj eĉ ne havas nomojn.

Roluloj de la ciklo de verkoj pri Alisa[redakti | redakti fonton]

Sola ĉiama rolulo de la ciklo estas mem Alisa. Krom ŝi, ne eĉ unu heroo aŭ maliculo figuras en ĉiuj verkoj sen escepto. Tamen Alisa havas kamaradojn, kiaj aperas regule en la verkoj kaj transiras en sekvajn. Tio, unue, ŝia plej bona amiko Paŝka Geraskin kaj aliaj samklasanoj. Preskaŭ ankaŭ ofte figuras patro de Alisa, profesoro Igor Seleznjov. Grandan rolon en serio de noveloj ludas aliplanedulo Gromozeka, arĥeologo el planedo Chumaroza.

Negativaj roluloj ripetiĝas malofte, escepte de duopo de kosmaj piratoj – Kris kaj Veselĉak U. Venkite, ili mirakle ree aperas en libero kaj adas iliaj malhelaj aferoj.

Meze de roluloj de tria plano estas multo de robotoj, aliplaneduloj, raciaj kaj ne tre raciaj animaloj kaj loĝantoj de Epoko de Legendoj.

Moskva Instituto de Tempo[redakti | redakti fonton]

Moskva Instituto de Tempo – en la ciklo de verkoj de Kir Buliĉov pri Alisa Seleznjova – unu de bazaj lokoj, kie okazas aŭ komencis aventuroj de roluloj. Laŭ verkoj ĝi estas ĉe strateto Sivcev Vraĵek.

En Moskva Instituto de Tempo oni laboras je kreaĵo de diversaj tipoj de maŝinoj de tempo kaj proksimaj al ili aparatoj, ankaŭ esploras historio. Meze de eltrovaĵoj de la Instituto estas Epoko de Legendoj, malgranda tempa periodo inter tria kaj kvara periodoj de Glaciepoko, kiam reale ekzistis uloj, kiaj oni opiniis fikciaj: drakoj, grandeguloj, gnomoj, k.t.p. Uloj, alportitaj el Epoko de Legendoj, estis lokitaj en Rezervejo de Fabeloj, kie ili povas loĝi, ne antaŭtimante venon de Glaciepoko, ankaŭ amuzante knabojn.

Unue Moskva Instituto de Tempo menciiĝis en verko “Sia homo en estinteco” (ruse:Свой человек в прошлом) de verkaro “La knabino, al kiu nenio okazos” (ruse: Девочка, с которой ничего не случится), sed senpere aperis en novelo “Lila globo” (ruse:Лиловый шар). Oni eligas subciklon “La aventuroj de Alisa en labirintoj de historio” (ruse:Приключения Алисы в лабиринтах истории), en verkoj de kiel Alisa aŭ ŝia amikoj aperas en alia tempo danke al la Instituto.

Ankaŭ Moskva Instituto de Tempo menciiĝis en kelke da epizodoj de serio pri aventuroj de agento de Intergalaksia polico Kora Orvat.

Laboruloj de Moskva Instituto de Tempo:

  • Akademiano Petrov – ĉefo de la Instituto, unu de inventistoj de maŝino de tempo;
  • Riĉard Tempest;
  • Pirat Silver.

En filmo “Gastino el estonteco” (ruse: Гостья из будущего) ankaŭ figuras:

Kontraŭdiroj[redakti | redakti fonton]

Diskreta karaktero de verkoj, priskribantaj apartaj, ne kunligitaj unu la alian kaj ne havantaj ĝusta sekvenco aventuroj, alkondukis internajn kontraŭdirojn.

  • Aĝo de Alisa preskaŭ ĉiam estas apud dudek jaroj. Ŝi restas “eterna knabino“, senŝanĝa en plimulto de la verkoj. Tio kaŭzas problemojn kun datado, ĉar okaze plimulto de aventuroj devis okazi dum du-tri jaroj.
  • Kvanto de tentakloj de Gromozeka en diversaj verkoj estas diversaj, ok aŭ dek.
  • Kapableco de Kris el planedo Krokris transformi en diversaj verkoj eksplikiĝas diverse. Unue Kris havas diversajn ŝelojn (“Knabino el la Tero”), due li efikas ĉiujn per hipnozo (“Cent jarojn poste”), trie li estas reala metamorfozo (“Miliono da aventuroj“), alie li uzas specialajn tablojdojn por transformado (“Gefiloj de dinosaŭroj”).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Noveloj kaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Алиса в Гусляре (Алиса в стране фантазий)
  • Алиса и Алисия
  • Алиса и дракон
  • Алиса и заколдованный король
  • Алиса и крестоносцы
  • Алиса и притворщики
  • Алиса и сапфировый венец
  • Алиса и чудовище
  • Алиса на живой планете (Насморк и лопата)
  • Алиса на планете загадок
  • Вампир Полумракс
  • Война с лилипутами
  • Gaj-Do (ruse: Гай-до)
  • Urbo sen memoro(ruse: Город без памяти)
  • Гость в кувшине
  • La knabino, al kiu nenio okazos (ruse: Девочка, с которой ничего не случится)
  • Naskiĝtago de Alisa(ruse: День рождения Алисы)
  • Gefiloj de dinosaŭroj (ruse: Дети динозавров)
  • Драконозавр
  • Древние тайны
  • Rezervajo de Fabeloj (ruse: Заповедник сказок)
  • Звёздный пёс
  • Золотой медвежонок
  • Излучатель доброты
  • Karpeto Ivan Ivanoviĉ (ruse: Козлик Иван Иванович)
  • Колдун и Снегурочка
  • Fino de Atlantido (ruse: Конец Атлантиды)
  • Королева пиратов на планете сказок
  • Lila globo (ruse: Лиловый шар)
  • Miliono da aventuroj (ruse: Миллион приключений)
  • Опасные сказки
  • Пашка-троглодит
  • Планета для тиранов
  • Kaptitoj de asteroido (ruse: Пленники астероида)
  • Subterino (ruse: Подземная лодка)
  • Привидений не бывает
  • Принцы в башне
  • La vojaĝo de Alisa (ruse: Путешествие Алисы (Три капитана))
  • Ржавый фельдмаршал
  • Секрет чёрного камня
  • Cent jarojn poste (ruse: Сто лет тому вперёд)
  • Сыщик Алиса
  • Malliberuloj de „Jamagiri-Maru“ (ruse: Узники "Ямагири-Мару")
  • Чулан Синей Бороды

Malgrandaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Алиса в Гусляре
  • Вокруг света за три часа
  • Второгодники
  • Клад Наполеона
  • Настоящее кино
  • Разум для кота
  • Уроды и красавцы
  • Чудовище у родника
  • Это вам не яблочный компот!
  • Это ты, Алиса?

Sekvenco[redakti | redakti fonton]

Ne estas oficiala sekvenco de verkoj. Esploristo de biografio de Alisa Andrej Busigin, analizinte ĉiuj verkoj pri ŝi, povis difini proksimuman kronologion kaj ligi eventojn, okazintaj en ili, al datoj de estonteco:

  1. La knabino, al kiu nenio okazos (ruse: Девочка, с которой ничего не случится): 2083—2086
  2. Rezervejo de Fabeloj (ruse: Заповедник сказок): printempo 2087
  3. Козлик Иван Иванович: printempo 2087
  4. Путешествие Алисы: somero 2088
  5. Второгодники: aŭtuno 2088 -printempo 2089
  6. Остров ржавого лейтенанта: junio 2089
  7. День рождения Алисы: aŭtuno 2089
  8. Lila globo: vintro 2089/90
  9. Пленники астероида: julio 2090
  10. Сто лет тому вперёд: aprilo 2091
  11. Миллион приключений: printempo- somero 2091
  12. Malliberuloj de „Jamagiri-Maru“: printempo 2092
  13. Конец Атлантиды: printempo 2092
  14. Гай-До: julio 2092
  15. Город без памяти: aŭgusto 2092
  16. Алиса и крестоносцы: septembro 2092

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • «Mistero de la tria planedo» (ruse: Тайна третьей планеты') (1981) — animacia filmo.
  • «Gastino el estonteco» (ruse: Гостья из будущего) (1984) (la rolulon de Alisa ludis Natalja Guseva).
  • «Lila globo» (ruse: Лиловый шар) (1987) (la rolulon de Alisa ludis Natalja Guseva).
  • «Остров ржавого генерала» (1988) ( la rolulon de Alisa ludis Katja Priĵbiljak).
  • Malliberuloj de „Jamagiri-Maru“ (ruse: Узники "Ямагири-Maru") (1988) — animacia filmo.
  • «Záhada trí kapitány» (Misterio de tri ŝipestroj) (1990) — ĉeĥa televidserio (la rolulon de Alisa ludis Klára Jandová)
  • «День рождения Алисы» (2009) — animacia filmo.
  • «Приключения Алисы. Пленники трёх планет» (2011) — (estas filmado) (la rolulon de Alisa ludis Darja Melnikova).