In Plenty and In Time of Need

El Vikipedio, la libera enciklopedio
In Plenty and In Time of Need
Dum Multhava kaj Malhava Tempoj
“In Plenty and In Time of Need”
nacia himno
lando  Barbado
kantoteksto Irving Burgie
muziko C. Van Roland Edwards
ekde 1966
muzika ekzemplo

"[[:Dosiero:|In Plenty and In Time of Need (instrumente)]]" [[Dosiero:|180px|noicon|center]]

Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

In Plenty and In Time of Need (esperante: Dum Multhava kaj Malhava Tempoj) estas la nacia himno de Barbado.

Oni selektis ĝin kiel la nacia himno kiam Barbado gajnis sendependeco en 1966.

Kompono[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

C. Van Roland Edwards (19121985) komponis la muzikon por la himno. Kvankam li havis ne formalan trejnadon, Edwards estis membro de la Britia Kanta Societo ekde 1933. Li komponis kelkajn konatajn komponaĵojn, inkluzive kanton por bonvenigi Elizabeton la 2-a en Barbado je februaro 1966 [1]

Kiam li komponis la muzikon, li estis preskaŭ blinda, do liaj filinoj Nannette kaj Eullia devis helpi lin.[1]

En 1967 Inspektoro Prince Cave de la Reĝa Barbada Polica Bando rearanĝis la muzikon. Li konservis la melodion, sed kreis plian daŭran harmonion. Tiu versio nune estas la oficiala versio.[1]

Paroloj[redakti | redakti fonton]

Irving Burgie, pli bone konata kiel Lord Burgess, skribis la kantotekston. Burgie naskiĝis en Broklino, Novjorko, sed lia patrino estis de Barbado.

Paroloj[redakti | redakti fonton]

In plenty and in time of need,
When this fair land was young,
Our brave forefathers sowed the seed
From which our pride was sprung.
A pride that makes no wanton boast
Of what it has withstood,
That binds our hearts from coast to coast;
The pride of nationhood.

Dum multhava kaj malhava tempoj,
Kiam tiu ĉi bela lando estis juna,
Niaj kuraĝaj prapatroj semis la semon
Ekde kiu nia fiero fariĝis.
Fiero kiu ne sensence fanfaronus
Pri kio ĝi kontraŭstaris,
Kiu kunligas niajn korojn de marbordo el marbordo;
La fiero de nacieco.

Refreno:

We, loyal sons and daughters all,
Do hereby make it known:
These fields and hills beyond recall
Are now our very own.
We write our names on history's page
With expectations great,
Strict guardians of our heritage,
Firm craftsmen of our fate.

Refreno:

Ni, lojalaj filoj kaj filinoj ĉiuj,
Ja ĉi-pere igis konata:
Tiuj ĉi kampoj kaj montetoj ekde antaŭ memoro
Nun estas niaj propraj.
Ni skribas niajn nomojn en historiaj paĝoj
Kun grandaj anticipoj,
Striktaj kuratoroj de nia heredaĵo,
Firmaj metiistoj de nia fatalo.

The Lord has been the people's guide
For past three hundred years.
With Him still on the people's side,
We have no doubts or fears.
Upward and onward we shall go,
Inspired, exulting, free,
And greater will our nation grow
In strength and unity.

La Mastro estas la gvidanto de la gento
Dum tricent jaroj.
Kun li ankoraŭ partiĝas kun la gento,
Ni ne havas dubojn aŭ timojn.
Supren kaj antaŭen ni ja iros,
Inspirataj, ĝojegantaj, liberaj,
Kaj pli granda nia nacio kreskos
Potencen kaj unuecen.

Ripeti refreno Ripeti refreno

Muziko[redakti | redakti fonton]

La himno norme ludas en la tonalo G maĵora, je 88 kvaronnotoj per minuto.[2] La kantaĵo similas:

Dosiero:In Plenty and In Time of Need sheet music.svg

Reguloj pri la himno[redakti | redakti fonton]

La registaro de Barbado establis regulojn pri la uzado de la himno.[2]

  1. Kiam ajn la himnon ludis, ĉiuj civiluloj ĉeestantaj devus stari rekte, viroj kun senvestaj kapoj. Personoj uniformaj devus agi laŭ instruo.
  2. Normale nur unu verso kaj la refreno ludos. Kiam mallongigata versio de la Nacia Himno ludas, ĝi devus konsisti el la unua dek du mezuroj de la verso kaj la finaj kvar mezuroj de la refreno. La Nacia Himno devus ludi -
    1. Por esti saluto ĉe ceremoniaj aŭ oficialaj okazoj, ĉe la alveno kaj foriro de
      1. La Guberniestro Ĝenerala.
      2. La Suverenulo aŭ membro de la Reĝa familio,
      3. alilanda Sovereno, Ŝtatestro aŭ membro de reĝada alilanda imperia aŭ Reĝa Familio,
      4. Guberniestroj Ĝeneralaj de Sendependaj Komunumaj landoj.
      5. Guberniestroj de la Asociaj Ŝtatoj, kaj
      6. Guberniestroj, Altaj Kommisiaroj de Funkciistoj kiuj administras la Registaron de dependa teritorio interne de la Komunumo
    2. ĉe komenco de ĉiuj publikaj prezentoj ĉe kinejo.
  3. La Nacia Himno rajtas ludi
    1. ĉe finaĵo de iu publika funkcio, aŭ
    2. kiam toston proponas en oficialaj funkcioj.
  4. La Nacia Himno ne devus parodii verse aŭ kanto aŭ ludi en ajna alia tempo krom la oficiale aprobata (okdek ok kvaronnotoj en minuto). Specife, la melodio ne devus uzi kiel danca melodio aŭ por reklami.
  5. Kiam pli ol unu himnon ludus, la Barbadan himnon devus fine ludi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The National Anthem of Barbados. BGIS. Alirita 2010-12-29.[rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 Code of Etiquette. Arkivita el la originalo je 2009-11-13. Alirita 2010-12-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]