Tibeta perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibeta perdriko
Tibeta perdriko
Tibeta perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Perdix
Specio: P. hodgsoniae
Perdix hodgsoniae
(Hodgson, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tibeta perdriko (Perdix hodgsoniae) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ili troviĝas amplekse en la Tibeta Altebenaĵo kaj havas iome da variaĵoj laŭ plumaro depende de la populacioj. Ili manĝas surgrunde en la disvegetaĵaj altaltitudaj regionoj, moviĝante laŭ paroj dum somero kaj en pli grandaj grupoj for de la reprodukta sezono. Nek maskloj nek inoj havas spronojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Iome diferenca laŭ aspekto de la aliaj specioj Perdix kiaj estas la Griza kaj la Daŭria perdrikoj tiu 28–31 cm longa membro de la grupo de la perdrikoj havas brunan dorson, nigrecan ventromakulon kaj brunajn flankojn de siaj parencoj, sed havas rimarkindan nigrablankan vizaĝobildon, kiu kontrastas kun la ruĝeca kolumo.

La frunto, larĝa superokulo, vizaĝo kaj gorĝo estas blankaj. Larĝa nigra strio estas en la vizaĝo, sub la okuloj kaj estas ankaŭ larĝa bruna malantaŭa kolumo. La supraj partoj estas sablokoloraj, striecaj kun ruĝeca kaj nigra koloroj. La eksteraj vostoplumoj estas brunaj kun blankaj pintoj. La suba plumaro estas pale sablokolora ege strieca je nigro, kun larĝaj brunaj strioj en la flankoj. La masklo havas nigran ventromakulon kiu estas strieca ĉe ino, kiu aliflanke estas simila al masklo sed pli senkolora, kaj la juna birdo estas sablobruna, kaj ne havas la distingajn markojn vizaĝajn kaj de subaj partoj de plenkreskuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ grando.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de Sacfa hodgsoniae devenas de Brian Houghton Hodgson kiu tiele omaĝis sian unuan edzinon, Anne Scott.[3] La origina genro proponita de Hodgson estis bazata sur la tibeta nomo de la birdo, nome Sakfa. Estas 16 vostoplumoj dum plej parto de aliaj specioj de la genro Perdix havas 18. Nek maskloj nek inoj havas spronojn.[4] Studoj de Filogenetiko situas la specion kiel baza ene de sia genro.[5] Estas tri subspecioj diference ĉefe ĉar la plumaro iĝas pli malhela orienten:[6][7]

  • hodgsoniae, priskribita de Hodgson, troviĝas el orienta Tibeto, tra okcidenta Nepalo, al nordorienta Barato (Assam). La nuka kolumo estas larĝa kaj malhelbruna. La nigro de vango etendas sub la gorĝo kiel kolumo.
  • sifanica, priskribita de Przhevalsky, troviĝas en okcidenta centra Ĉinio al orienta Tibeto kaj centra kaj suda Siĉuano. Kiel la nomiga formo sed kun nigro de vango pli limigita.
  • caraganae, priskribita de Meinertzhagen, troviĝas en nordokcidenta Barato ĝis orienta Tibeto. La nuka kolumo estas mallarĝa kaj flavece helbruna.

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu perdriko reproduktiĝas en la Tibeta Altebenaĵo en Tibeto mem, norda Pakistano tra Kaŝmiro en nordokcidenta Barato, nordaj partoj de Nepalo, Sikimo kaj Butano, kaj okcidenta Ĉinio. La Tibeta perdriko ŝajnas sekura en sia etenda kaj ofte neatingebla teritorio de la Tibeta Altebenaĵo.[8]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝs en montodeklivoj kaj altaj herbejoj kun iome da arbustoj de Rhododendron, nanaj juniperoj aŭ aliaj arbustoj por ŝirmo, tipe inter 3,600 - 4,250 m. Spite ties rimarkinda aspekto, la kapo- kaj brustobildo havigas bonan kamufladon en ties roka habitato. Ĝi estas nemigranta surterema specio, sed moviĝas al pli malaltaj dezertaj altebenaĵoj vintre, kaj povas ascendi al la neĝolimo somere. Ĝi estas semomanĝanta specio, sed junuloj ĉefe manĝas insektojn kiel esencan fonton de proteinoj.

La Tibeta perdriko formas arojn de 10-15 birdoj for de la reprodukta sezono, kiu tendencas kuri pli ol flugi. Kaze de sufiĉa ĝenado, kiel plejparto de la ĉasbirdoj, ili ekflugas mallongdistance per siaj rondoformaj flugiloj, dum la tuta aro disiĝas brueme en ĉiuj direktoj antaŭ gliti suben por regrupiĝi, mala al aliaj perdrikoj, kiuj fuĝas en saman direkton.

Somere, komence ĉirkaŭ mezmarto, la birdoj pariĝas por formi monogamajn ligojn kun la tujapuda partnero. La nestoloko varias de nuda roka ebenaĵo kun kelkaj disaj arbustoj kaj herbotufoj ĝis malgrandaj dornarbustaro aŭ eĉ terkultivejoj. Nestoj tendencas esti proksimaj al padoj. La nesto estas herbokovrita depresio, foje sen kovraĵo. La tipa ovaro estas de 8-10 brunsablokolorajn ovojn kaj ovodemetado okazas dum majo ĝis junio. La masklo helpas ĉe idozorgado.[3][7][9][10]

La kutima alvoko aŭdata ĉefe matene estas sonorileca sĉerrrrrek- sĉerrrrrek, kaj la flugalvoko estas strida ĉii ĉii ĉii.[11]

En Lhasa tiuj perdrikoj ŝajne preferas rojareojn kun arbustoj kaj vintre ili preferas sudenajn deklivojn kaj malfermajn kampojn. Ili foje ripozas sub arbustoj tage kaj dormas sub densa arbustaro je pli altaj deklivoj nokte. Ili formas parojn dum la reprodukta sezono kaj post tiu ili formas pli grandajn grupojn.[12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oates, EW. (1898) A manual of the Game birds of India. Part 1. A J Combridge, Bombay, p. 191–194.
  2. Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 121.
  3. 3,0 3,1 Hume, AO. (1890) The nests and eggs of Indian Birds. Volume 3, 2‑a eldono, R H Porter, London, p. 438–439.
  4. Blanford WT. (1898) Fauna of British India. Birds. Volume 4. Taylor and Francis, London, p. 142–143.
  5. Xin-kang Bao, Nai-fa Liu, Jiang-yong Qu, Xiao-li Wang, Bei An, Long-ying Wen, Sen Song (2010). “The phylogenetic position and speciation dynamics of the genus Perdix (Phasianidae, Galliformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 56 (2), p. 840–847. doi:10.1016/j.ympev.2010.03.038. 
  6. Hartert, E. (1921-22) Die Vögel der paläarktischen Fauna. Volume 3. Friedlander and Sohn, Berlin, p. 1936–1938.
  7. 7,0 7,1 Baker, ECS. (1928) Fauna of British India. Birds. Volume 5, 2‑a eldono, Taylor and Francis, London, p. 423–426.
  8. iucn
  9. Lu X, Gong G, Ren C (2003). “Reproductive Ecology of Tibetan Partridge Perdix hodgsoniae in Lhasa Mountains, Tibet”, Journal of the Yamashina Institute for Ornithology 34 (2), p. 270–278. 
  10. Hume AO & CHT Marshall. (1880) The Game birds of India, Burmah and Ceylon. Self published, p. 65–68.
  11. Ali, S & SD Ripley. (1980) Handbook of the Birds of India and Pakistan. Volume 2, 2‑a eldono, Oxford University Press, New Delhi, p. 35–36.
  12. Lu X, Ciren S (2002). “Habitat Selection and Flock Size of Tibetan Partridge Perdix hodgsoniae during Autumn-Winter”, J. of the Yamashina Institute for Ornithology 33 (2), p. 168–175. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]