Slănic (rivero, Buzău)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slănic
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Fonto en Buzău-montaro
Enfluejo Buzău ĉe Sapocă 45° 14′ 4″ N 26° 44′ 1″ O / 45.23444 °N, 26.73361 °O / 45.23444; 26.73361 (mapo)
- Alteco 126 m
Geografio
Trairataj urboj Terca, Lopătari, Vintilă Vodă, Niculești, Aldeni
vdr

Slănic estas rivero en la rumana distrikto Buzău. Ĝi fontas en la Buzău-montaro kaj ĉe Sapocă fluas en riveron Buzău. La provinca vojo 203K akompanas ĝian valon de Lopătari ĝis la riverfino.

Ĝia nomo devenas de slava vorto, kiu signifas "salo". Efektive en tiu regiono troveblas salo (kiu donis la nomon ankaŭ al la samdistriktaj riveroj Sărat kaj Sărata).

La rivero estas grandparte nereguligita kaj fluas en larĝa fluejo, parte en vastaj kurbiĝoj. Post pluvegoj en 2005 oni tamen konsideras firmigi ĝian dekstran bordon ĉe Aldeni[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]