Bornea pavofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bornea pavofazano
Bornea pavofazano
Bornea pavofazano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. schleiermacheri
Polyplectron schleiermacheri
(Brüggemann, 1877)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bornea pavofazano, Polyplectron schleiermacheri estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj endemia de Borneo.

La Bornea pavofazano estis iam inkludata kiel subspecio de la proksima rilata specio samgenra Malaja pavofazano (Polyplectron malacense), sed ili estas sufiĉe distingaj, ĉar la alia ne havas saman brustobildon ekzemple.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda, ĝis 50 cm longa la masklo kaj ĝis 35.5 cm la ino, ruĝecbrune kaj nigre punkteca membro de la grupo de fazanoj kun longeta kresto kaj nukoplumoj, nigra sube kaj nuda ruĝa haŭtaĵo ĉirkaŭ okulo de blueca iriso. Ĉe la masklo la brustoflankoj estas metalece bluverdaj, bordantaj la blankajn gorĝon kaj la centran supran bruston. Estas ruĝecbrunaj la supraj partoj malavare markitaj per malgrandaj verdaj ocelli. Ties 22 vostoplumoj estas ornamataj de grandaj bluverdaj ocelli, kaj povas esti malfermitaj kiel ventumilo por memmontrado. La ino estas pli malgranda kaj pli senkolore bruna ol la masklo. Ŝi havas brunan irison kaj ne havas spronojn en siaj piedoj male al masklo.

La voĉo estas serio de ascendaj laŭtaj, akraj kukladoj, tipaj de la genro. Ankaŭ laŭta dusilaba kuklo, kank kank, preskaŭ kun anaseca kvalito.

Situacio[redakti | redakti fonton]

La Bornea pavofazano estas probable la plej rara kaj certe la malpli konata el ĉiuj pavofazanoj. Tiu kaŝema birdo distribuiĝas kaj estas endemia de sekaj arbaroj de malaltaj teroj (el 0-1,000 m) pli ol ĉe humidejoj de nordorienta, centra kaj ankaŭ sudorienta Borneo. Ŝajne la specio povas toleri iome tuŝitajn arbarojn ekzemple pro incendioj, sed oni ne scias ĝis kioma grado.

Kun la simila Malaja pavofazano - ties frata specio -, kaj la pli malproksime rilata nome Palavana pavofazano ĝi reprezentas bazan grupon en sia genro; ties radiado probable okazis dum la Plioceno (Kimball et al. 2001).[1] Malmulte konata, la Bornea pavofazano estis delonge konsiderata subspecio de la Malaja pavofazano, sed ĝi estas sufiĉe distinga.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Bornea pavofazano estas pritaksata kiel Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estis listita en Apendico II de CITES.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu kaŝema birdo preferas arbarajn areojn, ripozas en arboj aŭ silenteme piediras tra la arbara grundo tage. Maskloj alvokas kaj malfermas spektakle siajn flugilojn kaj vostojn sed ne havas dancejojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Polyplectron schleiermacheri. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Endanĝerita.
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviours. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. HTML resumo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu, ke la molekula mezursistemo uzata de Kimball et al. (2001) estas maltaŭga kaj ĉirkaŭkalkulas malalte la kokoformajn birdojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]