Zuiterjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zuiteriono, ankaŭ nomita zwitter-jono (leg. Cviter-jono) kaj dupolusa-jono, estas dipolusa aminoacida molekulo entenanta kaj pozitivan kaj negativan ŝarĝojn.

      H  O                H H  O
      | //                | | // _
  H2N-C-C-OH   <-->     H2N-C-C-O
      |                   + |
      R                     R
  nejoniĝinta          dupolusa
   aminoacido          aminoacido (zuiteriono)

Aminoacidaj zuiterionoj facile reakcias aŭ kun acidoj aŭ kun bazoj. La reakcio kun acidoj ŝanĝas la karboksilaton, -COO-, en karboksilon, -COOH, dum la reakcio kun bazoj ŝanĝas la amonion, -NH3+, en aminogrupon, -NH2

La kapablo de aminoacidoj reakcii kaj kun H+ kaj kun OH-, kiel montrite en reakcioj permesas al solvaĵoj de aminoacidoj aŭ proteinoj konduti kiel bufroj. La bufra agado de sangaj proteinoj estas unu el ties plej gravaj funkcioj.