Endre Jeney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Jeney
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1891 (1891-08-26)
en Iernut
Morto 10-an de aŭgusto 1970 (1970-08-10) (78-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

JENEI Endre estis hungara kuracisto, patologo, higienisto, mikrobiologo, universitata profesoro, laŭreato de Kossuth-premio (1963) naskita en Radnót la 26-an de aŭgusto 1891 kaj mortinta en Debrecen la 10-an de aŭgusto 1970.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Jeney diplomitiĝis en la Universitato de Koloĵvaro (1914), poste li laboris en la instituto ĝenerala pri patologio kaj medecino de la universitato (1914–19), kuracisto de la epidemia instituto (1919–20), poste memstra korpushigienisto, esploristo kaj instruisto en la instituto de la universitato de Segedo (1921–34). Dume 1922 plustudis en instituto de Robert Koch en Berlino. Li ricevis dufoje Rockefeller-stipendion: en 1923 al universitato Columbia (Novjorko), al universitato Harvard (Bostono); poste li studis per esplorstipedioj en Anglio, Germanio, Danio (1928) kaj al instituto Pasteur (1925). En 1925 oni habilitis lin privatprofesoro en Szeged, li estis publika ordinara profesoro de la universitato (1928–34). De 1934 ĝis 1963 prelegis en la universitato de Debrecen, li estis dekano, direktoro de la filio debrecena de la publiksana instituto (Közegészségügyi Intézet), same en 1945 direktoro de la Instituto Mikrobiologia, prezidanto de la Asocio de Hungaraj Higienistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A hygiéne tankönyve (kun Tibor Bakács, Bp., 1960);
  • Alkalmazott bakteriológia és elméleti alapjai (kun Lajos Váczi, Bp., 1966).

Fonto[redakti | redakti fonton]