Elektro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektro
rolulo de helena mitologio
Verko Oferverŝantoj
Elektro
La Dia komedio
Elektra
Idomeneo, Reĝo de Kreto
Elektra
Informoj
Eble sama Laodice
Sekso ina
Patro Agamemno
Patrino Klitemnestro
Gefratoj Chrysothemis • OrestoIfigenia
Edzo/Edzino Pilado
Infanoj Medon • Strophius
vdr

Laŭ la helena mitologio, ElektroElektra (el la greka Ἠλέκτρα, brilasukceno) estis princino de Mikeno, filino de la gereĝoj Agamemno kaj Klitemnestro. Ŝi iĝis fama pro partopreni, kune kun sia frato, la murdon de sia patrino. Krome, la asteroido 130 Elektro ricevis ĝian nomon honore al ĉi tiu elstara rolulino de la helena mitologio.

Elektro ĉe la tombejo de Agamemno, laŭ Ferderic Leighton, 1869.

Origino de la tragedio[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de Elektro laŭ Esĥilo. La tuta dinastio de Atreo suferis malbenon pro la fia agado de ĝia membraro.

Laŭ Homero (kiu nomis ŝin Laodico) Elektro estis filino de Agamemno, reĝo de Mikeno, kaj Klitemnestro, do membro de la dinastio de Atreo, kiu ricevis sin-sekvajn malbenojn pro la fia agado de kelkaj el ĝiaj membroj, kiel TantaloPelopso[1]. Ŝi havis du fratinojn, Krisotemiso kaj Ifianaso (aŭ Ifigenio), kaj fraton nomitan Oresto, kun kiu ŝi planis la murdon de ilia patrino kaj per tio ĉefrolis unu el la plej famajn tragediojn el la greka mitologio[2].

Por la patro de Elektro, reĝo Agamemno, la registraraj celoj iĝis absolutaj prioritatoj, prefere eĉ al tiuj familiaj. Pro tio, li konsentis pri la ofero de sia filino Ifigenio, kiam la divenisto Kalkanto aŭguris ke nur per la murdo de la junulino ili sukcesus trovi favorajn ventoj por atingi Trojon. Tien li ĉefis ekspedicion por venĝi la forkapton de Heleno, sia bofratino, fare de Pariso, el kio devenis la fama Troja milito.

Tamen, la perdo de Ifigenio neniam estis forgesita de ŝia patrino, Klitemnestro, kiu planadis venĝon kontraŭ sia edzo dum la jaroj kiujn li pasigis for de sia hejmo, batalante en Trojo por la honoro de sia frato Menelao. Ŝi kuniĝis al Egisto, kuzo de Agamemno kiu agadis reĝe dum la foresto de la legitima reganto de la urbo. Egisto ankaŭ volis mortigi Agamemno, ĉikaze pro familiaj nesolvitaj malamoj inter la patroj de ambaŭ, Atreo kaj Tiesto.

Do, kiam Agamemno venkinte revenis hejmen li trovis, post hipokritan publikan bonvenon fare de sia edzino, malhonoran morton, tial kial Klitemnestro kaj Egisto murdis lin en banejo. Post tio, la krimuloj geedziĝis, kaj tiel, Egisto atingis la tronon de la urbo. Sed timo posedis lin, kaj li ne kapablis eĉ dormi, ĉar la ideo de posta venĝo fare de la filo de Agamemno torturis lin. Pro tio li intencis murdi ankaŭ la bebon Oresto. Tamen, Elektro mem, aŭ fidelaj servistoj, prenis la infanon kaj portis lin al Focido, kie lia onklo Strofio vartis kaj protektis lin[3].

Venĝo de Elektro[redakti | redakti fonton]

Elektro kaj Oresto renkontiĝas ĉe la tombejo de Agamemno. Ruĝ-pentrita vazo el 340-330 a.K..

Dum sia frato kreskadis en Focido, Elektro pasigis malbonajn jarojn en Mikeno. Egisto malpermesis ŝin edziniĝi, pro timo ke filo ŝia iam venĝu sian avon. Sed eĉ tiel la pezo sur lia konscienco pli kaj pli turmentis lin[4], do Egisto decidis murdi ankaŭ Elektron. Nur la interveno de Klitemnestro, kiu jam spertis la perdon de filino kaj krome ne volis ke la loĝantaro havu pli da kialojn por malami ŝin, salvis la junulinon. Anstataŭ tio, Egisto ordonis Elektron edziniĝi al malriĉa kaj malforta kamparano, kiu neniam kapablos ribeliĝi kontraŭ li.

La kamparano respektis Elektron, kaj neniam postulis siajn edzajn rajtojn[5]. Do, sendidara Elektro translokiĝis al la kabano de sia teoria edzo kaj ne pasigis eĉ unu nokton sen peti al la inferaj gedioj ke sia frato iam revenu kaj venĝu la krimojn de ilia patrino kaj ŝia amanto[6]. Klitemnestro (kiu sentis sin senkulpa) riproĉadis al ŝi tiun konduton kaj konsilis ŝin konduti kiel ŝia fratino Krisotemiso. Laŭ ŝi, la morto de Agamemno estis liberiga nepra ago, sed Elektro ne povis elteni la situacion vidi la murdiston de sia patro uzi lian liton kaj tronon, kaj ĉiam rifuzis la pacigajn proponojn de Klitemnestro. Ŝi publike nomis la gereĝojn adoltaj murdistoj, riproĉis al Krisotemiso ŝian agadon kaj sekrete sendadis mesaĝojn al Oresto por ke li ne forgesu lian devon venĝi la malhonoran finon de ilia patro[7].

Elektro senespere ricevas la supozeblajn cindrojn de sia frato, sen rekoni lin kaj Piladon, kiuj alivestiĝis en heroldojn, laŭ pentraĵo de Jean-Baptiste Joseph Wicar.

Ok (aŭ dudek laŭ kroma versio) jaroj pasis, kiam plenkreska Oresto revenis al Mikeno, akompanata de sia kuzo kaj plej bona amiko Pilado[8]. La orakolo de Delfo ordonis lin mortigi lian patrinon, sed sen uzi armeon, do ili planis kiel eniri la palacon sen veki alarmon: ambaŭ alivestiĝis ilin en focidajn heroldojn kiuj supozeble venis al la urbo por anonci la morton de Oresto dum konkurenco en Delfo kaj porti liajn cindrojn. Espero malaperis por Elektro kiam ŝi aŭdis tiun novaĵon, do ŝi decidis ke senespera vivo ne meritis la penon kaj planis murdi Egiston persone kaj mem-mortigi poste.

La rakonto varias en tiu punkto laŭ la diversaj versioj. Kelkaj asertas ke Pilado kaj Oresto, ene de la palaco, profitis ke Egisto kaj Klitemnestro neglektis la gardon pri la ebla reveno de venĝemulo por murdi ambaŭn: unue Egiston, dum li pretigis oferon al gedioj, kaj poste Klitemnestron, kiu vane klopodis veki kompaton en la koro de sia filo. Elektro rekonis tiam la identecon de sia frato kaj kune festis la plenumadon de la venĝo.

Kroma versio asertas ke Oresto kaj Elektro renkontiĝis antaŭe ĉe la tombejo de ilia patro, kaj ke ŝi rekonis sian fraton per liaj ŝpuroj kaj haroj kiujn li ofere lasis sur la tombo[9], aŭ ĉar li montris al ŝi cikatron, la tunikon kiun li surportis kiam Elektro savis lin kaj portis lin al Focido, dum infanaĝo, aŭ la stampa ringo de Agamemno, farita el osto de Pelopso[10]. Ili tiam interkonsentis, kaj Elektro helpis lin malatentigi ilian patrinon por ke Oresto kapablu trovi Egiston en soleco. Por tion fari, Elektro sendis mesaĝiston al Klitemnestro, kun mesaĝo pri ke ŝi ĵus naskis bebon. La reĝino eliris el la palaco kaj iris al la humila kabeno kie loĝis ŝian filinon, kaj tie, Oresto surprize trafis ŝin.

Servio mildigas la agadon de Oresto, tial kial laŭ lia versio li nur disponigis Klitemnestron al la decido de tribunalo, kiu komdamnis ŝin al morto-puno[11].

Postaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo de Oresto kaj Elektro, de Marcus Cossutius Menelaos.

Post la morto de Klitemnestro kaj Egisto, Oresto ne ricevis la tronon de Mikeno, tial kial la Erinioj turmentis lin ĝis frenezo. Aldone, la gefratoj estis juĝitaj de la argolandanoj, kiuj kondamnis ilin al morto-puno, instigitaj de Tindareo. Ili petis al sia onklo Menelao interveni, sed tial kial li rifuzis uzi sian povon (pro timo al Tindareo), ili decidis devigi lin tion fari, kaj planis la forkapton de lia edzino, Heleno. Tiu afero povintus deveni en tragedio, se la gedioj ne decidintus interveni, kaj nur per ilia decido Heleno savis sian vivon, kaj Oresto kaj Elektro sukcesis ekskapi el certa morto fare de Menelao[12].

Tamen, Elektro sukcesis forkapti Hermionon (filino de Menelao), kiu estis reveninta el la tombejo de Klitemnestro por lasi oferon de ŝia patrino, tial kial Heleno ne volis aperi publike pro timo al venĝo de la loĝantaro kaj Elektro rifuzis helpi ŝin honori Klitemnestron. Menelao ordonis tiam la morto de Elektro kaj Oresto responde intencis bruligi la palacon kie ĉiuj enfermiĝis, por ke ĉiuj (inkluzive li) mortu, sed denova interveno de la dioj, ĉefe Apolono evitis novan tragedion, ordonis Oreston edziĝi al Hermiono kaj ĉiujn forgesi la morton de Klitemnestro, tial kial la gedioj konsentis pri tio.

Tamen, la Erinioj daŭrigis la persekutadon de Oresto, kiu vagadis tra la tuta Grekio, klopodante liberiĝi el la turmento. Dume, aperis onidiro pri morto de Pilado kaj Oresto en Taŭrido. Pro tio Aleto, filo de Egisto kaj Klitemnestro, pensis ke la atrida familio jam malaperis kaj akiris la tronon de Mikeno[13]. Elektro iĝis denove la sola voĉo kiu protestis kontraŭ uzurpado de la krono, ĉifoje fare de ŝia duon-frato. Ŝi vojaĝis al Orakolejo de Delfo por ĝin demandi pri la cirkonstancoj de la morto de sia frato, kaj ĝuste tie ŝi renkontiĝis kun Oresto kaj Ifigenio, ĵusrevenintaj el Taŭrido. Artemiso ne permesis la oferon de la filino de Agamemno kaj trompis ĉiujn, portante Ifigenion al tiu regiono kaj anstataŭante ŝin per cervino. La destino faris ke multajn jarojn poste Oresto trovis kaj portis ŝin hejmen. Tamen, falsa aŭguristo (la sama kiu kreis la onidiron pri la morto de Oresto, kaj eble Eakso, elstara malamiko de Elektro kaj Oresto) diris al Elektro ke ŝia frato estis murdita ĝuste de ilia fratino Ifigenio (ŝi kutime mortigis ĉiun fremdulon alvenintan al Taŭrido). Elektro ne plu eltenis la situacion kaj prenis torĉon por blindigi ŝin. Nur la ĝustatempa alveno de Oresto, Pilado kaj Ifigenio klarigis ĉion kaj la tri gefratojn feliĉe kuniĝis denove.

Post tio, ili revenis al Mikeno. Oresto resaniĝis kaj liberiĝis el la persekutado de la erinioj, mortigis Aleton, kroniĝis reĝe kaj permesis la geedziĝon en Ateno de Elektro kaj Pilado, sia plej bona amiko kaj de tiam aliancano[14]. Ili havis du infanojn, Medono kaj Strofio la Dua, pri kiuj oni scias nenion pli. Oni ne scias kiel Elektro mortis, sed laŭ Paŭzanio, ŝia tombejo liatempe videblas en Mikeno[15].

Nuntempa interpretado[redakti | redakti fonton]

La mito de Elektro inspiris multajn kaj diversajn artistojn, verkistojn kaj film-direktorojn de ĉiuj epokoj. Ekzemple Sofoklo, Sartre, Esĥilo, StraussTheodorakis.

Friedrich Engels mencias tiun miton en sia Origino de la familio, la posed-rajto kaj la ŝtato. Tie, li asertas ke per la historio de Elektro oni simbole prezentas la transformiĝon de matriarka socio (kutima en ĉiuj antaŭ-ŝtataj popoloj) en tiun patriarkan. Tiel, la erinioj, kiuj pledas por la pervirinaj hered-rajtoj, persekutadas Oreston por la murdo de lia patrino, sed ne Klitemnestron kiam ŝi mortigis Agamemno, ĉar ili ne konsideras lin parenco ŝia. Tamen, la diaro kaj la atena tribunalo fine pardonis Oreston. Laŭ Engels, tiel oni montras la ŝanĝon konsideri unue la patrinon kiel nura certa parenco kaj poste agnoski la patran linion.

Krom tio, psikologoj uzis la historion de ĉi tiu princino por difini la tiel nomitan Konflikton de Elektra.

Elektro en literaturo kaj belartoj[redakti | redakti fonton]

La mito de Elektro inspiris, inter aliaj, la jenajn verkojn:

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • La tragedio de Oresto kaj Elektro (La tragédie d'Oreste et Électre), albumo de la brita grupo Cranes, bazita sur La Muŝoj de Sartre.

Bild-rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • En la bild-rakontaro de Marvel Comics, la rolulino Elektra Natchios estas iomete inspirita de Elektro. En la komiksoj, Elektra iĝas murdistino post ĉeesti la murdon de sia patro. Pliaj roluloj, kiel ŝia pliaĝa frato Oresto kaj lia hundo Agamemno pravigas tiun inspiradon. Tamen, Marvel eldonis du kontraŭdirajn historiojn pri tiu rolulino, unu el kiu rakontas pri la murdo de ŝia patrino fare de Oresto.

Videoludoj[redakti | redakti fonton]

  • Elektra estas rolulino en la ludo Dante´s Inferno, en kiu la ludantoj povas elekti ĉu kondamni ĉu absolvi ŝin.

Aliaj rolulinoj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Elektro estis ankaŭ unu el la plejadoj, ĉi tie pentritaj de Elihu Vedder.

Krom la antaŭa, Elektro estis ankaŭ la nomo de diversaj mitologiaj rolulinoj:

Elektro, la plejado[redakti | redakti fonton]

Elektro estis unu el la sep plejadoj, filino do de Atlaso kaj Plejono. Ŝi estis amata de Zeŭso, kun kiu ŝi havis faman idaron: Dardano, Emationo, Jasiono[16] kaj (laŭ Diodoro Sicila[17]) Harmonio. Laŭ rakonto priskribita de Servio ŝi edziniĝis al la itala reĝo Korito, kiu laŭ tiu versio estis la patro de Jasiono[18]. Elektro ĉeestis la faman nupto-feston de Kadmo kaj Harmonio, al kiu ŝi instruis la ritaron de la Granda Diino[19].

La historio de tiu Elektro rilatis ankaŭ al la legendo pri la Paladio: kiam ŝi venis petegante al la Paladio, Zeŭso aŭ Ateno ĵetis ĝin sur la landon de Iliono, ĉar pro Elektro ĝi iĝus malpura per tuŝado de nevirgulino[20]. La reĝo Ilo prenis ĝin kaj konstruis templon dediĉitan al Zeŭso[21]. Alia versio asertas ke Elektro estis tiu, kiu portis la paladion al Iliono, por donaci ĝin al sia filo Dardano[22]. Jarojn poste, kiam ŝi vidis la bruligadon de la urbo de sia filo, ŝi elŝiris sian hararon pro doloro, kaj transformiĝis en ĉielan kometon, la stelo Elektro, en la nebulozo Plejadoj[23].

Tamen, laŭ aliaj verkistoj, Elektro kaj siaj ses fratinoj estis metamorfoziitaj en steloj fare de Zeŭso kompense pro la bedaŭrinda fino de ilia patro aŭ de iliaj fratinoj, la hiadoj. Elektro perdis sian brilon pro la detruo de Trojo[24], kvankam aliaj versioj asertas ke la malpli brila stelo ĉe la Plejadoj estas MeropoSteropo. Laŭ Apolodoro el Rodiso, la fiktiva insulo Elektriso ricevis ĝian nomon el ŝi[25].

Elektro, oceanidino[redakti | redakti fonton]

Elektro estis oceanidino, do filino de Oceano kaj Tetiso. Kun Taŭmanto ŝi estis la patrino de Iriso, la Harpioj[26] kaj laŭ kelkaj versioj ankaŭ de la rivera dio Hidaspo[27].

Elektro, fratino de Kadmo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de la fenicaj gereĝoj Agenoro kaj Telefaso, do fratino de Kadmo, la fondinto de Tebo. Honore al ŝi, Kadmo donis ŝian nomon al unu el la famaj sep pordoj de la urbo[28].

Elektro, servistino de Heleno[redakti | redakti fonton]

Tiel nomita servistino de Heleno, edzino de Menelao, estis pentrita de Polignoto sur la Lesko de Delfo. Ŝi surgenue laĉas la sandalojn de sia mastrino[29].

Elektro, la danaidino[redakti | redakti fonton]

Laŭ Apolodoro, Elektro estis unu el la danaidinoj, filino de Danao kaj Polikso. Laŭ ordonoj de ilia patro, ŝi kaj siaj fratinoj mortigis siajn edzojn dum nupto-nokto. La malfeliĉa edzo de Elektro estis Peristeno, filo de Egipto kaj Kaliadno[30].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero. Iliado, 9.145.
  2. Homero. Iliado, 9.142.
  3. Apolodoro. Epitomo, 6.24.
  4. Eŭripido. Elektro, 33.
  5. Eŭripido. Elektro, 19.
  6. Sofoklo. Elektro, 110.
  7. Higeno. Fabloj, 122.
  8. Homero. Odiseado, 3.306.
  9. Esĥilo. Petegantinoj.
  10. Sofoklo. Elektro, 326.
  11. Servio. Pri la Eneido de Vergilio, 11.286.
  12. Eŭripido. Oresto.
  13. Higeno. Fabloj, 6.122.
  14. Eŭripido. Oresto.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.5.
  16. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.1.
  17. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 48.
  18. Servio. Pri la Eneido de Vergilio, 7.207.
  19. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.49.
  20. Ovidio. Festoj, 6.420.
  21. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.3.
  22. Skolioj pri Fenicaj virinoj, de Eŭripido, 1136.
  23. Servio. Pri la Eneido, 10.272.
  24. Servio. Pri la Georgiko de Vergilio, 1.138.
  25. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.916.
  26. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.6.
  27. Heziodo. Teogonio, 266.
  28. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.8.3.
  29. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.25.2.
  30. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.