Improvizado flanken-reen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenny Garrett uzas je siaj solooj improvizadon flanken-reen

Improvizado flanken-reen (an.: Inside-Outside-Improvisation) estas metodo de muzika improvizado aparte en ĵazo, je kiu konvenciaj, harmonie taŭgaj sonsinsekvoj alternas kun harmonie maltaŭgaj.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Laŭ teknika vidpunkto en ĵazo oni nomas improvizadon improvizado flanken-reen, kiam la muzikisto forlasas la antaŭe metitan tonalon aŭ tonalecon, por denove reveni al tiu ĉi je libere de li elektenda momento. Ankaŭ en libera ĵazo improvizado flanken-reen estas regule revenanta apliko. Jen povas ekesti muzikaj ideoj kun klaraj humorbildoj, kiujn oni povas trafe dissolvi kaj poste revivigi je taŭga momento. Kutime tamen ĝenerale estas la improvizado pri akordŝanĝiĝoj. Akordŝanĝiĝoj estas la akordo-sinsekvoj de ĵaza normkanto aŭ de komponaĵo. Ĉi tiuj akordsinsekvoj povas trairi diversajn tonalojn, kies interrilatojn soloisto devas konsideri. Tio signifas, ekzistas fiksaj reguloj, kiuj devigas la improvizanton rilate lian tonselekton. La improvizanto disponas je tio pri limigita selekto de tonmaterialo, kiun li devas apliki pri certaj akordoj.

Harmonia skafaldo (ekzemplo)[redakti | redakti fonton]

Donita estu la akordsinsekvo Amaj 7 - Am7 - G7♭9 - Cm7

Ĉi tiuj akordoj estas plursencaj laŭ sia kovrado per gamoj kaj la improvizanto povas decidiĝi por unu, kio donas al li la eblecon de trafa tonselekto por sia intenco.

Je Amaj 7 oni havas ekz. la eblecon ludi la gamojn A ionia, A lidianA lidian9 (egalas al harmonia minoro sur la sesa ŝtupo)

Je Am7 oni havas ekz. la eblecon ludi A♭ eolian, A♭ dorianA♭ frigian

Je G7♭9 oni havas ekz. la eblecon ludi G miksolidian9/13), G alteraciitanG duontono/plentono,

Je Cm7 ekzistas laŭgame denove la samaj eblecoj kiel je Am7 - do C eolia, C doriaC frigia

Ampleksigo pere de improvizado flanken-reen[redakti | redakti fonton]

Tamen ekzistas ankaŭ la ebleco ampleksigi ĉi tiujn tonrepertuaroj pere de improvizado flanken-reen. La aparta de la tekniko de improvizado flanken-reen konsistas en tio, transpaŝi la naturajn limojn de la harmoniaro.

Por tio ekzistas diversaj selekteblecoj:

  1. Oni forlasas intuicie la antaŭdonitajn tonalojn kaj translokas la melodiajn pezocentrojn sur akordfremdajn tonojn, por ĝustatempe reveni en la elirtonalon.
  2. Oni evoluigas tiel nomatajn "fantomajn akordŝanĝojn" - kiel teoria konstruaĵo - pri kiu oni tiam improvizas, kvankam la pokazaj kunmuzikantoj fakte ludas aliajn - nome la donitajn - akordŝanĝojn.
  3. Oni uzas simetriajn gamojn, ekz. la duontono/plentono-gamon aŭ la plentonan gamon. Ili estas plursencaj kaj ne havas la konsekvencajn harmoniajn progresojn de diatonaj gamoj kaj estas pro tio pli libere uzeblaj.
  4. Oni ludas dutonalajn sonojn pri la donitaj akordoj. Je tio ekestas pli malpli konvenaj dutonalaj sonoj.

Je tio validas la regulo:

Ju pli oni translokas la pezocentron de la ludado ekde la centro flanken, des pli abstrakta ŝajnas la muziko.

Ekzemplo por punkto 2

La antaŭdonitaj akordŝanĝoj estas:
4 taktoj + 4 taktoj + 4 taktoj + 4 taktoj
Am7 B♭♭maj 7 Bm 7♭5 E7♭9
Imagitaj fantomaj akordŝanĝoj por tiuj povus esti:
3 taktoj + 1 takto + 3 taktoj + 1 takto + 3 takto + 1 takto + 3 taktoj + 1 takto
Am7 F7♯9 B♭♭maj 7 C maj 7♯11 Bm 7♭5 F9♯11 E7♭9 B♭♭ 13

Ĉirkaŭtonumado[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭtonumado (an.: Targeting) estas ankaŭ muzika improvizadmetodo de ĵazo. Je tio oni direktiĝas sur la celtonoj de la priskribenda tonaleco kromate aŭ atingas ilin ĉirkaŭlude. Jen ekzemplo: C-maĵora akordo estas ĉirkaŭtonumata per la melodipaso g♯-g♭-g-e♯-e♭-e-c♯-c♭-c. Tiun ĉi metodon ekzemple aplikis Django Reinhardt.

Psikologiaj antaŭkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Sendepende de ĉiuj akademiaj konsideroj improvizado flanken-reen estas rimedo, por fari improvizaĵojn interesaj kaj ekscitaj. La tensio inter malprecizeco kaj ekzakteco proponas al la ludanto multecon da eblecoj, decidiĝi por malsamaj pasoj de la improvizado. Gravas je ĉi tiu improvizadmaniero la akirado de interna sekureco. Ĉi tiu sekureco estas la garantiilo por tio, ke la tonoj aŭ melodioj ne kaŭzas je aŭskultanto la impreson de "malĝusta" sono, sed formas la elirpunkton por novaj ekscitaj tonĉenoj. La frazo de Descartes: "Mi rezonas, do mi ekzistas" jen rolas laŭ ŝanĝita maniero: "Mi improvizas, do mi estas ĝusta". Ekde la komence ĉi tiu kompreno kondukas improvizitan ĵazon al pli kaj pli novaj formoj. Ĉiuj gravaj improvizantoj sekvas ĉi tiun principon, negrave ĉu ili ludas harmonioligitan aŭ liberan ĵazon. [1]

Ekzemplaj muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de ĵazmuzikistoj, kiuj kultivis ĉi tiun improvizadmanieron, estas: John Coltrane, Allan Holdsworth, Woody Shaw, Theo Jörgensmann, Dave Liebman, Christof Lauer, Eric Dolphy, Joe Zawinul, Christopher Dell, Kenny Garrett, John Scofield, Albert Mangelsdorff k. a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theo Jörgensmann & Rolf-Dieter Weyer: Kleine Ethik der Improvisation: vom Wesen, Zeit und Raum, Material und Spontangestalt ISBN 3-924272-99-9
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Inside-Outside-Improvisation » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.