Kaŭkaza neĝokoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŭkaza neĝokoko
Kaŭkaza neĝokoko
Kaŭkaza neĝokoko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tetraogallus
Specio: T. caucasicus
Tetraogallus caucasicus
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tetraogallus caucasicus - MHNT

La Kaŭkaza neĝokoko, Tetraogallus caucasicus , estas neĝokoko, tio estas birdo de la familio de Fazanedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estis inkludata ene de specigrupo, nome malhelventraj neĝokokoj, kun la Kaspia neĝokoko kaj la Himalaja neĝokoko.

Ĝi estas endemia de la Kaŭkaza Montaro (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo), ĉefe ĉe la Okcidenta Kaŭkazo, kie ĝi reproduktiĝas je altitudoj de 2000-4000 m sur nudaj ŝtonecaj montoj. Ili loĝas en la altaj regionoj kaŭkazaj, el norda Kartvelio kaj apudaj regionoj de Rusio borde de la norda areo (Osetio, Ĉeĉenio kaj Dagestano), al norda Azerbajĝano. Forestas en Armenio, sed kelkaj fakuloj informis pri esto en nordorienta Turkio, por kio necesas konfirmo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas 50-60 cm longa birdo kiu pezas 1,932 gr la masklo kaj 1,734 gr la ino. Ties plumaro estas griza, bruna, blanka kaj nigra, sed tiu neĝokoko aspektas griza distance. La brusto estas pli malhela kaj makuleca ol la blanka gorĝareo kaj la flankoj pli ruĝecaj ol la cetero de la korpo. Ĝi havas blankajn gorĝon kaj makulon en kolflanko, ambaŭ kiel strioj elmentona la unua kaj traokula la dua; inter ili estas malhelgrizaj zonostrioj krona kaj mustaĉa. La nuko estas ruĝeckolora.

Dumfluge tiu prudenta birdo montras blankajn flugilplumojn kaj subvoston, kaj ruĝecajn vostoflankojn. La nigreca vosto havas brunecan finan bendon. Maskla kaj ina plumaroj estas similaj, sed junuloj estas iome pli malgrandaj kaj senkoloraj. Maskloj havas mallongajn spronojn.

Tiu palearktisa specio estas monotipa, sed estas kelkaj negravaj geografiaj variantoj, ĉar la birdoj kiuj loĝas en la okcidenta humida parto de sia distribuejo, ĉefe ĉe la sektoro de la monto Elbruso, estas iom pli malhelaj lo tiuj kiu loĝas en la pli arida areo (Dagestano). Tamen tiuj malgravaj diferencoj ne pravigas klasigon en subspecioj.

La Kaŭkaza neĝokoko havas ĝemecan fajfan kanton, iom kiel tiu de la Granda kurlo, suu-luu-liii. La alvokoj inkludas laŭtajn babilaĵojn kaj bolantajn bak-bak-bak-bak-baarrrrr.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas je altitudoj de 2000-4000 m sur nudaj ŝtonecaj montoj en deklivoj super arbolimo. Tie ili vivas inter herbejeroj, neĝeroj kaj ravinoj. Kaze de forta neĝofalo ili povas iom descendi al stepoj de Dagestano.

Ili vivas en paroj aŭ malgrandaj aroj de 3 al 9 individuoj for de la reprodukta sezono. Oni povas observi ilin serĉe de manĝo ĉe rokejoj kaj herbejetoj sub rokaroj. Ili estas timidaj kaj prudentoj kaj kiam ili vidas eventualan predanton aŭ homon, ili piediras aŭ kuras supren al pinto de kie ili ekflugas bruece kaj rapide al valo aŭ tra ravinoj per fortaj flugilfrapoj kaj interdise de longa glitado. Vespere ili grimpas pinten ĝis mateniĝo kiam ili redescendas al la herbejoj. Meztage ripozas ĉe manĝejoj.

Ili estas monogamaj kaj nestumas sur nuda grunda skrapaĵo foje ĉe roko malmulte kovrita kie la ino demetas tipe 5-6 sed eĉ ĝis 8 (kaj malofte eĉ ĝis 15 eble de du inoj) griz-, bluec- aŭ verdecajn ovojn kun iom da bruna makuleteco, kiuj estas kovataj nur de la ino dum ĉirkaŭ 28 tagoj. Probable ankaŭ nur ŝi zorgas la idojn. La reprodukta sezono estas aprile al majo, sed varias laŭ la lokaj kondiĉoj: tiuj de pli altaj lokoj ovodemetas poste.

Ties manĝo estas semoj, bulboj, folioj kaj alia vegetaĵa materialo. Malkiel ĉe aliaj kokoformaj, la junuloj ne manĝas insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]