Ahanta frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ahanta frankolino
Ahanta frankolino
Ahanta frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. ahantensis
Francolinus ahantensis
(Temminck, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ahanta frankolino (Francolinus ahantensis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Temminck priskribis la tipan specimenon el Ahanta (Ganao) de kie venas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo.

Ĝi formas superspecion kun F. squamatus kaj F. griseostriatus; tiuj tri specioj estis separataj en la genro Squamatocolinus. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. La okcidentaj populacioj estis konsiderataj kiel separata raso nome hopkinsoni, sed variado estas klina kaj oni ne agnoskis subspecion kaj tiele la specio estas konsiderata kiel monotipa.

Ĝi troviĝas en Okcidenta Afriko ĉirkaŭ la Golfo de Gvineo en tri separataj areoj nome en suda Malio, okcidenta Senegalio, Gambio, Gvineo-Bisaŭa kaj norda Gvineo, dua en suda Gvineo, Sieraleono kaj okcidenta Liberio, kaj tria en nordorienta Eburbordo, tra Benino, Ganao kaj Togolando orienten al sudokcidenta Niĝerio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu frankolino estas pli malhelgriza kaj senmarka ĉefe en kapo ol la frankolinoj de la grupoj Francolinus, Peliperdix, Dendroperdix kaj Scleroptila. Ĝi havas ruĝajn bekobazon kaj nudan haŭtaĵon traokule. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. En kolo, brusto kaj supra dorso super la malhelgriza fono estas iom da helgriza strieco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]