Lajos Kisgyörgy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

KISGYÖRGY Lajos (pr. kiŝdjoerdj) estis hungara pistolpafisto, trejnisto naskita en Beszterce la 11-an de januaro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de februaro 1976.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kisgyörgy post siaj studoj en la militakademio Ludovika alvenis al aerfortoj (1931). Li estis ano de ĉampionteamo de Honvéd Tiszti Vívó Klub (1942). De 1951 li estis trejnisto pri sportpafado de la Honvéd Sportegyesület de Budapeŝto. Krome li trejnis ankaŭ la la selektitan kvinlutkteamon. De 1963 li laboris kiel gvidtrejnisto de la selektita sportpafadteamo.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Öttusa (kun István László kaj Imre Tóth, Bp., 1953)

Fonto[redakti | redakti fonton]