Kupleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurora Jufret, «La Goya», en 1914

Kupleo estas stilo muzika, gaja kaj populara en Hispanio, foje erota kaj ingenia, kantata plej ofte de kantistinoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas el la franca couplet, kiu sisvice devenas de la provenzala cobla. Cobla signifas paro de versoj. Laŭ la lingvisto Émile Littré, la vorto couplet en la 19a jarcento signifis en la ĵargono teatra parolado aŭ parolata parto. La literumado couplet pluis en Hispanio dum la tuta unua kvarono de la 20a jarcento, ĝis kiam oni adoptis la hispanigon de cuplé.

Historio de la kupleo en Hispanio[redakti | redakti fonton]

Raquel Meller en 1928.

Ŝajne ĝi devenas el la hispana teatro de la 17a jarcento, kie abundis la monologoj de virinoj. Fine de la 19a jarcento venis la franca influo kiu markis la karakterojn de la ĝenro. Ŝajne la unua, nome La Pulga (La pulo), estis traduko de franca kanto, kaj estis premierita de Aurora Bergès en 1893. En ĝi oni ludas per konfuzo inter insekto kaj nemenciata organo kiuj pikas al virino.

Samtempe oni disvolvigis varianton de la ĝenro nome la politika kupleo, per kiuj ĉefe liberaloj primokis la konservativulojn.

Post la Unua Mondmilito la kupleo iĝis ne tiom pika kaj iĝis Raquel Meller la plej fama kupleistino; ŝi ekkantis en 1908 sed el 1920 al 1936 estis la plej fama artistino hispana kaj ŝajne enspezis pli ol Maurice ChevalierCarlos Gardel. La pli konataj kupleoj estis El relicario (Relikvujo) kaj La violetera (La violvendistino).

Pastora Imperio estis alia hispana kantistino grandfama, rivalo de Raquel Meller. Ŝi estis andaluza kaj tiele ŝiaj kantoj kliniĝis al la ĝenro de la koplo.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • El último cuplé, de Juan Orduña, 1957, kun Sara Montiel
  • La Violetera, de Luis César Amadori, 1958, kun Sara Montiel
  • Aquellos tiempos del cuplé, de Mateo Cano kaj José Luis Merino, 1958, kun Lilián de Celis
  • Del cuplé al tango, de Julio Saraceni, 1958, kun Virginia Luque
  • Miss Cuplé, de Pedro Lazaga, 1959, kun Mary Santpere
  • Y después del cuplé, de Ernesto Arancibia, 1959, kun Marujita Díaz
  • La Reina del Chantecler, de Rafael Gil, 1962, kun Sara Montiel
  • La Coquito, de Pedro Masó, 1977, kun Iliana Ross
  • ¡Pum!, de José Estrada, 1981, kun Olga Ramos

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • El cuplé (1900-1936), Serge Salaun. Austral. Madrido, 1990. ISBN 84-239-1907-2.
  • Tonadilleras y cupletistas (Historia del Cuplé), Máximo Díaz de Quijano. Cultura Clásica y Moderna. Madrido, 1960.