Ferenc Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kováts
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1888 (1888-03-03)
en Sibiu
Morto 23-an de novembro 1983 (1983-11-23) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo kuracisto • pulmonologo
vdr

KOVÁTS Ferenc pli aĝa (pro. kova:ĉ) estis hungara kuracisto, ftizologo, universitata profesoro naskita en Sibio la 3-an de marto 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de novembro 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kováts diplomitiĝis en la Universitato de Koloĵvaro. Komence li laboris en kliniko Dollinger de Marosvásárhely, poste li estis distriktkuracisto en Radnót. Pli poste en Szeged li establis la unuan provincian instituton por tuberkulozuloj. Li faris studvojaĝon en Germanio kaj Francio, kie li laboris en instituto Pasteur kaj ĉe Dumarest en Besançon li faris klinikan praktikon. Li estis rektoro en Universitato Ferenc József en la studjaro 1930. Li ankaŭ pentris, skulptis, faris reliefaĵojn verkis popularigantajn librojn pri sano (Egészséges élet-derűs öregség. Használati utasítás az élethez Bp., 1976).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Lungenerkrankung der Paprikuspalter (Bp.-Leipzig, 1937);
  • A gümős mellhártyalob (Bp., 1944);
  • Hogyan gyógyítjuk a tüdővészt? (Bp., 1946);
  • A gümőkór (Bp., 1954);
  • A tüdőgümőkór (2. átdolg. kiad., Bp., 1956);
  • Die Toxomycose der Lunge (Bp., 1965);
  • A hörgők betegségei (kun Géza Nyiredy, Bp., 1966);
  • Occupational myotic diseases of the lung (Bp., 1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]