Zaranĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaranĝ
زرنج
urbo • limurbo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Nimruz
Demografio
Loĝantaro 21 400  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 30° 58′ N, 61° 52′ O (mapo)30.9661.86Koordinatoj: 30° 58′ N, 61° 52′ O (mapo)
Alto 476 m [+]
Horzono UTC+4:30
Zaranĝ (Afganio)
Zaranĝ (Afganio)
DEC
Zaranĝ
Zaranĝ
Situo de Zaranĝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zaranj [+]
vdr

Zaranĝ (perse kaj paŝtoe زرنج, foje ankaŭ latinliterigita Zaranj [kun prononco "Zaranĝ"] aŭ Zarang) estas urbo en la sudokcidento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Nimruz. Laŭ takso en la jaro 2006 Zaranĝ havis proksimume 21 400 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 6 477).

Zaranĝ situas proksimume 725 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo kaj 325 kilometrojn okcidente de Kandahar, proksime de la limo al Irano kaj tutproksime de la irana ĉelima vilaĝo Milak. La urbo estas signifa limpasejo inter Afganio kaj Irano, kaj tra ĝi fluas signifa parto de la komerco inter centra kaj okcidenta Azio.

La Safarida dinastio (perse سلسله صفاریان) estis islama persiigita dinastio el Sistano kiu regis super partoj de orienta Irano, kun ĉefurbo en Zaranĝ.