Vomaĵo (ornitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vomaĵo el Orelstrigo.
La digesta sistemo de birdo.
Birda vomaĵo (1 bar = 1 cm).
Vomaĵo de Orelstrigo kaj rodulaj ostetoj elakiritaj el sekigitaj vomaĵoj (1 bar = 1 cm).

Vomaĵo estas ĉe ornitologio la maso de nedigestitaj partoj de la manĝo de birdo kiun kelkaj birdospecioj eventuale vomas. La enhavo de birda vomaĵo dependas de ties dieto, sed povas inkludi la ekzoskeletojn de insektoj, nedigesteblan plantan materialon, ostojn, haŭtaĵojn, plumojn, bekojn, ungojn kaj dentojn. Tiu sistemo permesas al birdoj konservi sanon per forpelo de neutilaj sed damaĝaj, vundigaj aŭ malsanigaj partoj de la predo.

Ornitologoj povas kolekti vomaĵon de ia specio en diversaj epokoj por analizi la sezonan variadon en ties manĝokutimaro. Avantaĝo kolekti vomaĵojn estas ke ĝi permesas determinadon de la dieto sen mortigi la birdon por rigardi ene de la stomako. Vomaĵoj troviĝas en diversal lokoj, depende de la specio. Ĝenerale ripozejoj kaj nestoj: ĉe plej parto de akcipitroj kaj gufoj, sub koniferoj; ĉe turstrigoj baze de klifoj kaj ĉe grenejoj; ĉe aliaj specioj de gufoj, ĉe ties nestotruoj, ĉe marĉoj kaj herbokampoj (Terres, 1980).

Vomaĵoj de akcipitroj kaj gufoj estas grizaj aŭ brunaj, kaj gamas laŭforme el sferaj al oblongaj aŭ kun formo de ŝtopiloj. Ĉe grandaj birdoj vomaĵoj povas esti kvaroble grandaj de tiuj de kantobirdoj. Multaj aliaj specioj produktas vomaĵojn, inkluzive grebojn, ardeojn, kormoranojn, mevojn, ŝternojn, alcionojn, korvojn, garolojn, cinkledojn, laniedojn, hirundojn, kaj plej parto de vadbirdoj.

Ornitologoj ekzaminante vomaĵojn malkovris foje malkutimajn erojn kiaj ekzemple birdorringoj de la malgrandaj specioj konsumitaj de la predanta birdo. En Usono vomaĵoj de Malgrandaj orelstrigoj enhavis ringojn de Dukolora paruo, Nigrakrona paruo, kaj de Amerika kardelo. En 1966, vomaĵo de Reĝa aglo en Oregono enhavis ringon de Amerika fajfanaso ringita antaŭ kvar monatoj 1600 km for en suda Kalifornio (Terres, 1980).

La haroj, ostoj kaj aliaj korpopartoj (kiaj membroj, haŭtaj fragmentoj, kaj eĉ fekaĵoj) de roduloj en gufaj vomaĵoj enhavis rodulajn virusojn kaj bakteriojn. Pro tio konsileblas steriligi vomaĵojn per mikroondilo antaŭ studo. Tio ĉefe gravas en lernejoj. Ĵuse Smith et al. (2005) priskribis du elvomaĵajn aperojn de Salmonella typhimurium en publikaj lernejoj. Ne surprize roduloj tendencas eviti gufajn vomaĵojn, ŝajne pro ties infekteblo (Sike & Rozsa 2006).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]