Karunkla karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karunkla karakaro
Karunkla karakaro
Karunkla karakaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Phalcoboenus
Specio: Ph. carunculatus
Phalcoboenus carunculatus
(Des Murs, 1853)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karunkla karakaroKarunkla karakarao (Phalcoboenus carunculatus) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ĝi troviĝas en paramo en nordaj Andoj de anda Ekvadoro kaj suda (sudokcidenta) Kolombio. Ĝi estas ĝenerale nekomuna al iom komuna. Ĝi estas tre oportunema specio ofte vidata piediranta surgrunde, kie ili manĝas kaj kadavraĵojn kaj se eble iun ajn malgrandan animalon kiun ili povas kapti.

Ĝi estis iam traktata kiel raso de P. megalopterus, kiel P. albogularis; tiuj tri formas superspecion, en kiun kelkaj fakuloj metas ankaŭ P. australis. Tiu genro estas tre rilata al Polyborus, kaj foje eĉ mergita kun ĝi.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas de 51 al 56 cm longaj kaj similas al tre proksime rilata Anda karakaro, tio estas de nigrablanka plumaro, sed malkiel tiu specio ties brusto kaj supra ventro estas nigra kun tre densa blanka strieco, dum la Anda karakaro havas tutnigran bruston. Estas nigraj la krono, nuko, resto de supraj partoj kaj meza zono en vosto, krom la menciata strieco de brusto; estas blankaj la suba ventro, pugo kaj vosto escepte la menciata zono. En flugiloj estas nigraj unuarangaj kaj duarangaj, dum triarangaj estas nigraj. La beko estas dika, hokoforma kaj helgriza. Estas flavoranĝaj nuda vizaĝo kaj kruroj, kun iom pli oranĝeca karunklo mustaĉa, kiu nomigas la specion. Super la bekobazo estas ankaŭ karunkla vaksaĵo kun naztruoj.

Junuloj estas malpli distingaj ol la oranĝavizaĝaj plenkreskuloj kaj estas tutbrunaj kun rozecgrizaj vizaĝaj haŭtaĵoj anstataŭ flavecaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio, tio estas monotipa.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en la tipaj tropikaj aŭ subtropikaj herbejoj de sia distribuado je altitudoj de 3.000 al 4.200 m super la marnivelo. Estas birdo kiu manĝas kadavraĵojn, kiel ĉe la resto de la karakaroj, kaj nutras sin ĉefe el vermoj, semoj, malgrandaj vertebruloj kaj artropodoj (insektoj kaj aliaj senvertebruloj). Ĝi estas grandan parton de la tempo piedire surgrunde serĉe de manĝo.

Ĝi abundas en iaj partoj de sia distribuado. Estas malnomada birdospecio, kiu faras movetojn post la reprodukta sezono.

Ĝi estas vidata en grupoj de 7 al 40 individuoj. Eblas vidi unusolan individuon aŭ paron, sed tendencas grupixgis en nombraj birdaroj de foje ĝis cento da individuoj. La nesto estas konstruita en fendo inter rokoj aŭ konstruita inter branĉoj de arboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]