ISO/TC 37/SC 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO/TC 37/SC 1 estas subkomitato de la ISO-komitato TC 37 pri terminologio. La subkomitato nomiĝas Principoj kaj metodoj (Principles and methods). Ĝiaj agadkampoj estas ellaborado de ĝeneralaj principoj rilate al terminologio, lingvaj enhavoj, terminologiaj politikoj, organizado de scioj, konsiderante kaj unulingvajn kaj plurlingvajn kuntekstojn. La unua laborrenkontiĝo de SC 1 okazis en 1980 en Moskvo.

Organizaĵoj en oficiala rilato[redakti | redakti fonton]

Internaciaj organizaĵoj aŭ regione gravaj organizaĵoj povas rilati kun la subkomitato kaj ties laborgrupoj.

  • Je la subkomitata nivelo, estas du kategorioj de rilato:
    • Kategorio A: Organizaĵoj, kiuj aktive partoprenas la normigan laboron. Kiam organizaĵo rilatas al subkomitato, ĝi rajtas nomumi spertulojn por aktiviĝo en ties laborgrupoj.
    • Kategorio B: Organizaĵoj, kiuj volas esti informitaj pri la laboro, tamen ne intencas partopreni la normigan laboron.
  • Je la laborgrupa nivelo, estas unu kategorio de rilato:
    • Kategorio D: Organizaĵoj, kiuj aktive kontribuas al la teknika laboro.

Jenas organizaĵoj en oficiala rilato kun la subkomitato:

  • AILA
  • EAFT
  • EC
  • FAO
  • GTW
  • ITTF
  • ISKO
  • Infoterm
  • OMG (Object Management Group)
  • OMG (Business Semantics Ltd)
  • REALITER
  • RIFAL
  • RITerm
  • TERMNET
  • UEA -- en rilato de kategorio A ekde junio 2011
  • UIC
  • UPU