Afrika nanofalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika nanofalko
Afrika nanofalko, masklo ĉe Nacia Parko Buffalo Springs, Kenjo
Afrika nanofalko, masklo ĉe Nacia Parko Buffalo Springs, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Polihierax
Specio: P. semitorquatus
Polihierax semitorquatus
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika nanofalko (Polihierax semitorquatus) estas birdospecio de la familio de falkedoj kiu loĝas en orienta kaj suda Afriko, la plej malgranda rabobirdo de la kontinento. Ĝi estas nur 19 al 20 cm longa, kaj predas insektojn, malgrandajn reptiliojn kaj eĉ malgrandajn mamulojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Afrika nanofalko estas blanka sube kaj en vizaĝo, griza supre, kaj la ino havas helbrunan dorson. La beko estas tre dika, mallarĝa kaj hokoforma; kolore estas helgriza kun nigreca pinto. Estas ruĝaj ĉirkaŭokula ringo kaj brido.

Estas blankaj "okulpunktoj" en nuko. Junuloj havas brunan dorson, pli senkolorajn ol ĉe plenkreskaj inoj, kaj ruĝecan nuancon en la brusto. La flugilplumoj estas punktecaj blankanigraj (pli da nigro supre, pli da blanko sube); la vosto estas laŭ strioj blankanigra.[1][2]

La flugo estas malrapida kaj ondeca. Laŭ grando, bildo kaj kutimo ripozi rekte sur elstara branĉo aŭ arbopinto, tiu specio similas al kelkaj lanioj.[1][2]

La alvoko estas "altatona kikiKIK, ripete" (Kenjo)[1] aŭ "ĉip-ĉip' kaj 'kik-kik-kik-kik'" (suda Afriko).[2]

Teritorio, habitato kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Paro ĉe Nacia Parko Serengeti, Tanzanio. Masklo maldekstre kaj ino (bruna dorso) dekstre.

La Afrika nanofalko loĝas en seka arbustaro. La subspecio P. s. castanonotus loĝas el Sudano al Somalio kaj suden al Ugando kaj Tanzanio; P. s. semitorquatus loĝas el Angolo al norda Sudafriko.[2][3] Tiuj teritorioj estas ĉirkaŭkalkulataj je areo de 2.7 milionoj da km2, kaj la totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata inter 100,000 kaj 1 miliono da birdoj.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En Kenjo, la Afrika nanofalko nestumas en nestoj de Blankakapa teksisto, kaj la teritorioj de ambaŭ birdospecioj koincidas.[1] En suda Afriko, ili troviĝas ĉe nestoj de Ruĝbeka teksisto sed hegemonie nestumas en malplenaj lokoj de nestoj de Socia teksisto,[2] kiuj estas grandaj kaj multeĉambraj —eĉ se la Sociaj teksistoj ankoraŭ havas aktivan kolonion en la nesto. Spite esti birdomanĝantoj kaj pli grandaj ol la Sociaj teksistoj, la Afrikaj nanofalkoj multaj respektas tiujn, sed foje kaptas kaj manĝas idojn kaj eĉ plenkreskulojn.[4]

Poliandrio[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio kutime engaĝiĝas en poliandria rilataro, kie estas pli da du plenkreskuloj vivantaj kune kaj zorgante idojn. Estas kvar eblaj tialoj por tiu kutimo: defendo, kooperativa poliandrio, prokrasto de disigo de idaro, kaj termoregulado (varmo). Konfirmo de tiu lasta estas ke vintre la Afrikaj nanofalkoj nestumas ene de la nestoj de la Socia teksisto, kie estas pli bona izoligo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A.; kaj Pearson, David J.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press, p. 90–91, 110–111, 309. ISBN 0-691-01022-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Sinclair, Ian; Hockey, Phil; and Tarboton, Warwick. (2002) Birds of Southern Africa. Princeton University Press, p. 116, 132. ISBN 0-691-09862-1.
  3. 3,0 3,1 BirdLife International (2004). Polihierax semitorquatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Informo pri tio ke tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  4. Covas, Rita; Huyser, Onno; and Doutrelant, Claire (2004). “Pygmy Falcon predation of nestlings of their obligate host, the Sociable Weaver”, Ostrich 75 (4), p. 325–326. doi:10.2989/00306520409485463. ISSN 0030–6525. 
  5. Spottiswoode, Claire; Herrmann, Eric; Rasa, O. Anne E.; and Sapsford, Colin W. (2004). “Co-operative breeding in the Pygmy Falcon Polihierax semitorquatus”, Ostrich 75 (4), p. 322–324. doi:10.2989/00306520409485462. ISSN 0030-6525. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]