Kardinalo Nepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Ottoboni, la lasta kardinalo nepo (pentraĵo de Francesco Trevisani)

Kardinalo nepo (latine cardinalis nepos) estas kardinalo kreita de iu papo kiu estu lia onklo aŭ, plej ĝenerale, lia parenco. La kutimo krei kardinalojn nepajn havis originon en Mezepoko, sed atingis la plej altan oftecon dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a [1].

La vorto “nepotismo” origine referencis ĝuste al tiu praktiko, sen iu ajn negativa senco. Ekde el la tempo de la Restado de papoj en Avinjono (1309-1377) ĝis la buleo de papo Inocento la 12-a "Romanum decet pontificem" (1692), kiu malaprobis “nepotismon” (kiu el si mem ne koincidas kun la institucio de kardinalo nepo), papo sen kardinala nepo estis escepto. [2] Ĉiu alia papo enirigis almenaŭ unu parencon en la Kardinalan Kolegion, kaj plejparte temis pri nepo[3]

La institucio de kardinalo nepo evoluis tra la sep jarcentoj de sia ekzisto, pro la ŝanĝiĝoj en la kunteksto de la historio de la papregado kaj de la malsama personeco de unuopaj papoj. Ekde 1566 al 1692, kardinalo nepo rege estris la kurian oficon de superreganto de papŝtato. Tiu kuria ofico kaj ĝia funkcio falis paralele kun la kreskiĝo de la povo de Kardinalo Ŝtatsekretario kaj kun la pliiĝanta perdo de la centreco de la Papa Ŝtato dum la jarcentoj 17-a kaj 18-a.

Estis, sekve, elektitaj papoj 16, kaj eble 18, kardinaloj nepoj. [4]. Pri nepeco de aliaj papoj historiistoj diskutas ĉar foje la nepeco de la kardinalo ne estis konata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1566[redakti | redakti fonton]

Dum la "Restado en Avinjono" la nombro de kardinaloj nepoj rapide kreskis (en la foto, la Palaco de la Papoj en Avinjono).

La kardinaligo de nepoj antaŭis la deklaron pri la distingo, ene la kardinala kategorio, de la malsamaj fukcioj en kardinala kolegio: tiu deklaro datas je 1059 per la buleo In cena Domini (Dum la Vespermanĝo de la Sinjoro) de papo Nikolao la 2-a en kiu estas montrate ke nun la kardinaloj-episkopoj apartenas al la hierarkio de la Katolika Eklezio. En tiu buleo estas ankaŭ establite ke nun la kardinaloj episkopoj devintus elekti la sekvan papon kun la konsento tamen de kardinaloj-pastroj kaj kardinaloj-diakonoj.[5]. La unua kardinalo-nepo eble estis, fakte, Lotario la plejmaljuna, kuzo de Benedikto la 8-a (papo de 1012 ĝis 1024, kardinaligita en 1015. Tiu papo kardinaligis ankaŭ sian fraton, kiu estos papo Johano la 19-a, kaj kuzon Tefilatton kiu estos papo Benedikto la 9-a[6].

Tamen ĝis la fino de la 12-a jarcento alestiĝo de kardinaloj nepoj (aŭ parencoj) estas malofta supozita evento eble pro tio ke ne estas konata la parenceco de la nomumito aŭ ne certas la nomumo. Tamen, certas ke, en 13-a jarcento, la kardinaligo de papaj parencoj jam atingis konstantan kutimon.

Laŭ historiisto John Bargrave, la Koncilio de Bazelo, en la 21-a sekcio establis ke nombro de kardinaloj ne superu la nombron de 24, kaj ekskludiĝu ĉiu nepo aŭ parenco de papo aŭ kardinalo (sekcio 23a)[7]. Klemento la 6-a distingiĝis pro la pli alta nombro de kreitaj kardinaloj nepoj, ses nur en la konsistorio de la 20-a de septembro 1464 (distingo ankaŭ pro la pli alta en unika konsistorio). La decido de la konklavo de 1464 insiste sugestis al la elektita papo Paŭlo la 2-a la limon de unu sola kardinalo nepo, kune kun aliaj kondiĉoj studitaj por kreskigi la influan povon, en la estrado de la eklezio, de la kardinala kolegio[8].

Ranuccio Farnese estis kardinaligita, dekkvinjaraĝa, de la avo, Paŭlo la 3-a.

La Kvina laterana koncilio (1514 asertis, eble pro ekrezisto kontraŭ kritikoj pri la sistemo, ke zorgemo por parencoj povas esti, por kristano, karitato, kaj ke la kardinaligo de parencoj ofte koincidis kun tiu devo. [9]. Kardinalo nepo kutime povis esti investita per oficoj kompensitaj per beneficoj: ekzemple Alessandro Farnese, kardinalo nepo de papo Paŭlo la 3-a (1534-1549) samtempe profitis de 64 Ekleziaj beneficoj aldone al la salajrita ofico de vickanceliero [10]. Ĉiuj kardinaloj nepoj distingiĝis per riĉecoj, foje ankaŭ pro asketa vivo foje pro mondumaj vivkondutoj: Karlo Carafa estis akuzita pri ŝtelo dum Karlo Borromeo, kardinalo nepo de Pio la 4-a elspezis ĉiujn siajn havaĵojn por establi kulturajn klerigejon, kaj helpi bezonulojn en sia Milana diocezo. [11]Se foje la kardinala nepo estis indikita per difino “Sekretarius maior” (Unua sekretario), li estis ankaŭ epitetata per “Kardinalo mastro”.

1566-1692[redakti | redakti fonton]

Pio la 5-a, tie-ĉi pentrita de El Greco, kreis la kurian oficon de kardinalo nepo (14-an de marto de 1566).

Post la Koncilio de Trento (1563), papo Pio la 5-a (1566-1572) estigis oficon de Superreganto de la Eklezia Ŝtato, taskigita okupiĝi pri “teraj” aferoj de la papa ŝtato kaj diplomatiaj rilatoj kun la ŝtatoj. Dekomence, sed sensukcese, li provis dividi tiujn taskojn inter kvar kardinaloj al li neparencaj, poste, cedinte al la premoj de la kardinala kolegio kaj de la ambasadoro de Hispanio, levis al tiu superregado sian nepon Michele Bonelli, difinante liajn taskojn per buleo de 4-a de marto 1566. Tamen la papo ĉiam rifuzis delegi al li povon reale aŭtonoman. [12].

Sekve la taskoj de la kardinalo nepo iĝis similaj al tiuj de la hodiaŭa Ŝtatsekretario kiun la historiistoj taksas kiel ĉefministro.

La kardinalo nepo kutime estis nomumita dum la unua konsistorio de la nova papo, kaj lian nomumon oni anoncis ankaŭ per festopafado el Kastelo de Sankta Anĝelo[13].

La kardinalo nepo estis ankaŭ superreganto, politika kaj administra kaj eklezia, de Venecia ĉirkaŭurbo (kun la urbo Avinjono – kies socia-politika rango estis jam pliigita en 1475 de Siksto la 4-a per la transirigo de Avinjono de simpla diocezo al ĉefdiocezo avantaĝe de la beneficulo, ĉi-kaze sia nepo Giuliano della Rovere (estonta papo Julio la 2-a). [14].

Inocento la 10-a kardinaligis sian filon, sian nepon kaj kuzon de sia bofratino Olimpia Maidalchini: la kuzo fakte agadis kiel kardinalo nepo.

La konturoj de la ofico de kardinalo nepo preciziĝis ĉiam pli post Pio la 5-a ĝis Paŭlo la 4-a (1605-1621). La nepo fariĝis ankaŭ la adresito de la korespondado de nuncioj kaj papaj legatoj kaj prefekto de du kongregacioj de la Roma kurio; li krome estis ĝenerala kapitano de la papa ŝtata armeo.

Tamen, tiuj prerogativoj akiradis plenan aplikadon dum la papado de influeblaj papoj: kutime la kardinaloj nepoj ne estis pli ol refleksoj de la regnanta papo.

Ne ĉiuj kardinaloj nepoj, tiaj en la funkcioj, estis tiaj ankaŭ en parenceco. Okazis ke papoj ne havis nepojn aŭ parencojn kompetentajn kaj kiuj, tamen, levis fakte al nivelo de konsilistoj neekleziulajn parencojn aŭ eĉ nepinojn kiel okazis por Inocento la 10-a, pri kiu spritas moto de Ludwig von Pastor: "Malbonŝanco volis ke la unika persono de lia familio kiu havis la taŭgajn kvalitojn por esti kardinala nepo estis virino”, kiu aludas al Olimpia Maidalchini, vera konsilisto de la papo. "[15].

Rilate nepotismon estis papoj kiuj abundis je beneficoj al la kardinalo nepo, kaj aliaj kiuj limiĝis kaj aliaj kiuj malaprobis tiun sistemon.

Post 1692[redakti | redakti fonton]

Inocento la 12-a abolis la kurian oficon de la kardinalo nepo (22 de junio 1692 kaj pliampleksigis la prerogativojn de la Ŝtatsekretario.

Papo Inocento la 12-a (1691-1700), per la buleo Romanum decet pontificem (Plaĉas al la Roma Pontifiko) de 22-a de junio 1692, abolis la oficon de kardinala nepo, sugestante al siaj posteuloj limiĝi al ununura kardinalo el sia familio, kaj eliminis multajn sinekurojn tradicie rezervitajn al la kardinaloj nepoj fiksante maksimumon de la salajro (12.000 eskudoj). La buleo estis poste enkorpigita en la Kodo de kanona juro de 1917 ĉe la kanonoj 240, 2; 1414, 4; kaj 1432, 1[16]. la Serio de reformoj de Inocento la 12-a en 1694, daŭris per intensa kampanjo por kontrasti la komercajn aspektojn de la oficoj. Tio utilis ankaŭ por ŝtopi la financan krizon estiĝintan ankaŭ pro la papa nepotismo.

Pio la 6-a, de la familio Braschi, kardinaligis sian nepon Romoaldo Braschi-Onesti.

Kvankam ene de tiu normoj kaj spite de la sugestoj de la buleo (kiu abolis la kurian oficon kaj ne la figuron de la kardinalo nepo), nur tri el la ok papoj de la 18-a jarcento rezignis apogiĝi sur la kardinalo nepo, kiu, precipe en la pasinto estis ankaŭ praktika protekto por la papa persono en la ĉiam ribelema roma aristokratio.

Fakte, la kardinalo nepo malaperis kun la kreskiĝo de la rangeco de la ŝtatsekretario. [17]

Rolo de kardinalo nepo dum la konklavoj[redakti | redakti fonton]

Kuris ŝerca, sed realpriskriba, onidiro laŭ kiu “kardinalo nepo mortas du fojojn: la duan kiel ĉiuj homoj, la unuan kiam mortas la onklo”.

Leono la 10-a kun la kuzoj, maldekstre Giulio de' Medici kaj dekstre Luigi de' Rossi, de li kardinaligitaj (fama pentraĵo de Rafaelo.

Tamen kardinaloj nepoj kutime konservis gravan influon ankaŭ en la postaj konklavoj kaj pro aparta scio pri la ekleziaj situacioj kaj pro sekretaj rilatoj kun granduloj de la mondo. Ĉirkaŭ ili facile kuniĝis kardinaloj dezirantaj konservi la status quo (laŭ la antaŭa situacio. Kuris ankaŭ mokaj libretoj priskribantaj la ruzaĵon de la nepo por konservi la privilegiojn kunigante ĉe si la kardinalojn dezirantajn la samon. [18].

Analizo, tamen, de kvin konklavoj inter 1605 kaj 1644 montras ke la kardinaloj nepoj ne ĉiam sukcesis elektigi siajn kandidatojn, ankaŭ se la nova papo estis plejofte kardinalo nomumita de la forpasinta papo.

Jam okazis ke en la konklavo de 1492: eĉ 9 el 23 elektantaj kardinaloj estis kardinaloj nepoj (parencaj).[19].

En ĉiuj papaj instruoj fiksantaj la normojn por la elekto de la nova papo estas evidentigata la neceso, naskiĝanta el la konsciencaj devoj kaj el la ĵuro de unuopa kardinalo elekti “laŭ Dio”, ke oni elektu ĝuste "laŭ Dio" kaj ne "laŭ avantaĝoj de la elektinto, kiel male, foje, aperas el la historio de konklavoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Storia della Chiesa, de Augustin Fliche kaj Victor Martin, itala eldono, 1988, kaj Matthew Bunson, 1995. "Cardinal Nephew". The Pope Encyclopedia. Crown Trade Paperbacks. ISBN 0-517-88256-6.
  2. Ĝis papo Inocento la 12-a, la solaj esceptoj estis la papoj Pio la 3-a, Marcelo la 2-a, Urbano la 7-a, Leono 11-a, kaj Hadriano la 6-a (kiu, tamen, kreis nur unu kardinalon)
  3. John Vidmar, The Catholic Church Through The Ages: A History, Paulist Press, 2005, ISBN 0-8091-4234-1, p. 170. Vidmar signalas escepton estiĝintan ĉe papo Nikolao la 5-a, kiu levis al purpuro duonfraton Filippo Calandrini en 1448 (v. Salvator, 1998 [1].
  4. Iu 19-a mortis antaŭ la anonco pri lia elektiĝo kaj prezentiĝo al la popolo kaj kronado: pro tio li ne estas inkluzivita en la listo de papoj spite de lia nomelekto, (Consistory of 1127)
  5. Miranda, Salvator. 1998. "Essay of a General List of Cardinals (112-2006)".
  6. Miranda, Salvator. 1998. "General list of Cardinals: XI Century (999–1099)".
  7. John Bargrave, Pope Alexander the Seventh and the College of Cardinals, 1867, Camden Society, p. 3.
  8. Francis A. Burke-Young, 1998. "The election of Pope Paul II (1464)".
  9. Reinhard, Wolfgang, Levillain, el. de 2002. "Nepotismo", pp. 1031–1033.
  10. Ekelund et al., 2004, p. 703.
  11. Signorotto e Visceglia, 1998, pp. 173n, 175n.
  12. La corte di Roma tra Cinque e Seicento teatro della politica europea, a cura di Gianvittorio Signorotto e Maria Antonietta Visceglia, Roma, Bulzoni, 1988, p. 141.
  13. Valérie Pirie, "The Triple Crown: An Account of the Papal Conclaves: Preliminary Chapter", Spring Books, 1965.
  14. Catholic Encyclopedia (1913).
  15. Boutry, Philippe, Levillain (zorge de), 2002, "Innocent X", pp. 801–802.
  16. Miranda, Salvator. 1998. "Guide to documents and events (76–2005)".
  17. La kuria ofico de Ŝtatsekretario tiom pligraviĝis kiom pli malgraviĝis la rolo de la kardinaloj nepoj. Okazis ke la du “oficoj” kumuliĝis en la sama persono: ekzemple, kun (Michele Bonelli nepo de Pio la 5-a.
  18. Signorotto e Visceglia, 1998, pp. 63-64.
  19. Francis A. Burke-Young, 1998. "The election of Pope Alexander VI (1492)".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J.M. Brixius, Die Mitglieder des Kardinalkollegiums von 1130-1181, Berlin, 1912.
  • Owen Chadwick, The Popes and European Revolution, Oxford University Press, 1981, ISBN 0-19-826919-6.
  • Eamon Duffy, Saints & Sinners: A History of the Popes, Yale University Press, 2006, ISBN 0-300-11597-0.
  • Robert B. Ekelund, Robert F. Herbert, Robert D. Tollison, The Economics of the Counter-Reformation: Incumbent-Firm reaction to market entry[rompita ligilo], in: "Economic Inquiry", XLII (oktobro 2004), 4.
  • Ronnie Po-chia Hsia, The World of Catholic Renewal, 1540–1770, Cambridge University Press, 2005, ISBN 0-521-84154-2.
  • R. Hüls, Kardinäle, Klerus und Kirchen Roms: 1049-1130, Tübingen, 1977.
  • H.W. Klewitz, Reformpapsttum und Kardinalkolleg, Darmstadt, 1957.
  • Philippe Levillain (a cura di), The Papacy: An Encyclopedia, Routledge, 2002, ISBN 0-415-92228-3.
  • W. Maleczek, Papst und Kardinalskolleg von 1191 bis 1216, Vienna, 1984.
  • Kenneth Meyer Setton, The Papacy and the Levant (1204–1571), 1984, ISBN 0-87169-114-0.
  • Gianvittorio Signorotto, Maria Antonietta Visceglia (zorge de), La corte di Roma tra Cinque e Seicento "teatro" della politica europea, Roma, Bulzoni, 1998.
  • Thomas Adolphus Trollope, The papal conclaves, as they were and as they are, 1876.
  • George L. Williams, Papal Genealogy: The Families and Descendants of the Popes, McFarland, 2004, ISBN 0-7864-2071-5.
  • B. Zenker, Die Mitglieder des Kardinalkollegiums von 1130 bis 1159, Würzburg, 1964.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]