Aŭstralia apusfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia apusfalko
Aŭstralia apusfalko, tombejo Samsonvale, Sudorienta Kvinslando, Aŭstralio
Aŭstralia apusfalko, tombejo Samsonvale, Sudorienta Kvinslando, Aŭstralio
Aŭstralia apusfalko
Aŭstralia apusfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. longipennis
Falco longipennis
(Swainson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralia apusfalko (Falco longipennis) estas specio de falko, tio estas rabobirdo el la familio de Falkedoj. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[1] Ĝi troviĝas ĉefe en Aŭstralio. Sed ĝi estas ankaŭ vintra migranto en Indonezio, Timoro kaj Nov-Gvineo. Ĝi estas unu el la aŭstraliaj plej malgrandaj rabobirdoj kaj estas ĉirkaŭ 30–36 cm longa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi similas al la Migra falko, sed ĝi estas multe pli malgranda kaj havas pli malhelan plumaron. Plenkreskulo estas de 30 al 36 cm longa, la ino iom pli granda. La latina scienca nomo devenas el siaj longaj flugiloj, kiuj iom preterpasas la vostopinton ripoze. Tiu specio estas malhelgriza supre kaj sablokolora al helbruna sube kun hela areo en gorĝo kaj nekompleta kolumo kiu supras ĉe nukoflankoj. La piedoj estas flavaj. La kapobildo konsistas je tre malhelgrizaj al nigrecaj krono kaj vizaĝo, kun larĝa stumpo de nigreca strio falanta inter okulo kaj beko kiel mustaĉo; la beko kaj okulringo estas helgrizaj, dum la vaksaĵo estas malmulte rimarkinda.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en malferma arbaro kie ĝi manovras rapide tra foliaro ĉase de aliaj birdoj. Ĝi estas tre adaptebla kaj facile vizitas urbajn parkojn kaj ĝardenojn, kaj restajn arbustarojn. Ili ĉasas malgrandajn birdojn, ĝis preskaŭ sian propran grandon, sed ankaŭ insektojn kaj aliajn senvertebrulojn, kaj estas ofte vidata krepuske ĉasante vespertojn kaj grandajn insektojn.

Por la reproduktado ili uzas abandonitajn (foje perforte) nestojn de aliaj birdoj. La ino kovas dum preskaŭ monato kaj zorgas la idojn dum la masklo ĉasas kaj alportas manĝon.

Tiu adaptebla falko ofte ĉikanas la Koluman paserakcipitron en ĉeurbaj terenoj, kaj profitas el birdoj fuĝigitaj for de densa foliaro fare de la pli vigla akcipitro. Fuginta predo estas rabita de la pli rapida falko. Oni observis apusfalkojn atendantajn la paserakcipitron multe kiel la trejnita birdo de falkadisto, multe por kolero de la akcipitro kiu regule atakas la falkon kaj persekutas ĝin foje per spektakla aera lukto.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Falco longipennis:[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]