Adina Mandlová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adina Mandlová
Persona informo
Naskonomo Jarmila Anna Františka Marie Mandlová
Naskiĝo 28-an de januaro 1910 (1910-01-28)
en Mladá Boleslav
Morto 16-an de junio 1991 (1991-06-16) (81-jaraĝa)
en Příbram
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Q122900568 vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioCislajtio vd
Subskribo Adina Mandlová
Memorigilo Adina Mandlová
Familio
Parencoj Antonín Mandl vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adina MANDLOVÁ (28-a de januaro 191016-a de junio 1991) estis eminenta ĉeĥa aktorino.

La vivo de Adina Mandlová ne komencis en malriĉaj rilatoj. Ŝia patro, kiu tre dorlotis ŝin kaj al kiu ŝi estis tre ligita, baldaŭ mortis. La patrino alternigis kunulojn, por ke en la paso de la unua mondmilito ŝi entute vivtenigu la infanojn. Adina pli poste eĉ ne alkutimiĝis al nova duonpatro. La familia medio fariĝis por ŝi tre trista. Estas do nemireble, ke ŝi klopodis kiel eble plej baldaŭ fuĝi el la hejmo. Ŝi alternigis diversajn okupojn. Ŝi venis al konkurso por filmo kun nomo Knabinjo, ne diru ne! kaj ĉi tie ŝi unuafoje renkontiĝis kun Hana Vítová. Ambaŭ ricevis rolon en la filmo – Mandlová en rolo de manekenino kaj Vítová kiel servistino. Per tio komenciĝis ilia amikeco, kiu trairis en la paso de kelke da jaroj tra multaj turniĝoj, en kiuj estis rolanta ankaŭ rivaleco. Sed samtempe tiu ĉi subnivela filmo ekstartis stelan vojon de ambaŭ junulinoj.

Adina katenis atentemon pro la bela vizaĝo kaj la grandaj okuloj, sed ŝi sciis nenion pri aktoreco. Ŝi devis do plej baldaŭ lerni kaj ŝia instruistino fariĝis alia aktorino Růžena Nasková. Pri ŝia plua kariero poste meritis ĉefe aktoro Hugo Haas, kiu ĝuste taksis, ke estos el ŝi bona aktorino. Krom tio, ke ŝi komencis roli afektitajn sinjorinojn el pli bona socio, ŝi havis ankaŭ talenton por komedioj.

Dum la dua mondmilito la gloro de Adina Mandlová kulminis kaj ŝi tute ne zorgis pri tio, kion oni diras pri ŝiaj interrilatoj kun germanoj, pri filmado en germana filmo kaj pluaj skandaloj. Post revolucio en Prago en majo de 1945 ŝi estis arestita, malliberigata kaj dumvive ŝi estis eliminita el vico de ĉeĥaj artistoj pro „la konduto dum la milito nekuniĝanta kun nocio de la nacia kaj civita honoro". Ĉu prave, tio estas tasko por historiistoj. Pli malfrue ŝi elmigris, ŝi vojaĝis tra diversaj ŝtatoj, ŝi verkis memorskribojn, de tempo al tempo ŝi rolis en televido kaj en unu angla filmo. Ŝi revenis nur en la jaro 1991 – la maljuna, malsana kaj netolerema sinjorino, kiu alvojaĝis hejmen morti…

Kelkaj filmoj, en kiuj Adina Mandlová rolis: La vivo estas hundo, Vivu mortinto, Bonmoroj super ĉio, Amikino de sinjoro ministro, Kristiano, Virgulineco, Nokta papilio kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.