Ĵazritmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino ĵazritmaro priskribas plivastasence la ritmajn ecojn specifajn por ĵazo kaj la muzikstiloj el ĝi eliĝantaj.

Origino de la ĵazritmaro estas la afrika ritma varieco, sed ĝi ne estas almetebla al ĉi tiu. Unu ero de la ĵazritmaro estas la supertavoligo de duumaj ritmoj aŭ ritmomodeloj (dupartaj, parnombraj subdividoj) per triumaj ritmoj (tripartaj modeloj, trioletoj). Ĉefe en modernaj ĵazstiloj eniras pli kaj pli afrikaj elementoj en la ritmaron (pli plurritmajn strukturojn).