Chuck Wayne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chuck Wayne
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1923 (1923-02-27)
en Nov-Jorko
Morto 29-an de julio 1997 (1997-07-29) (74-jaraĝa)
en Jackson Township
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo banĝisto • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo
vdr
Clyde Lombardi, Barbara Carroll, Chuck Wayne. Downbeat en Novjorko proks. septembron de 1947. Foto de William P. Gottlieb.

Chuck Wayne (* 27-an de februaro 1923 en Novjorko kiel Charles Jagelka; † 29-an de julio 1997 en Jackson, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵazgitaristo.

Wayne konatiĝis en la 1940-aj jaroj kiel membro de la unua bando de Woody Herman en 1946 (estis en 1944 tamen ankaŭ post du jaroj da militservo membro de la bando de Joe Marsala en Hickory House), kie li anstataŭis Billy Bauer, kaj kiel membro de la unua kvinopo de George Shearing (ekde 1949 ĝis 1952). Je la ludado en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato li estis treege allogata de la bibopo kaj estis unu el la unuaj gitaristoj, kiuj alprenis ĉi tiun stilon. En 1945 li surdiskigis kune kun Dizzy Gillespie. En 1946 aperis lia unua surdiska prezentaĵo „The Jazz Guitarist Chuck Wayne“ kun Zoot Sims, Brew Moore, Ed Shaughnessy kaj George Duvivier (reeldonado en 1954 kiel „Tasty Pudding“). Fine de 1947 li akompanis Lester Young (The Complete Aladdin Recordings). En la 1950-aj jaroj li estris en Novjorko proprajn bandojn, akompanis ekde 1964 ĝis 1957 kantiston Tony Bennett je ties vojaĝoj kiel ties muzika direktisto.

Ekde 1959 li estis studiomuzikisto ĉe CBS kaj li ludis ankaŭ ofte en brodvejaj spektakloj. En la 1960-aj jaroj li havis propran triopon en Novjorko kaj komencis instrui. En la 1970-aj jaroj li ofte prezentis en duopo kun gitaristo Joe Puma.

Lester Young: „East of the Sun (and West of the Moon)“, ŝelakdisko de la kunsido ĉe Aladdin kun Gene DiNovi, Chuck Wayne, Curly Russell kaj Tiny Kahn de la 29-a de decembro 1947

Li ankaŭ ludis banĝon (ekz. sur disko el 1963), mandolinon, balalajkon (liaj gepatroj devenis el Ĉeĥoslovakujo) kaj prezentis ankaŭ kiel klasika gitaristo. Li elpaŝis krome kiel komponisto, ekz. de „Sunny“ (Miles Davis uzis ĝin kiel „Solar“ sub propra nomo[1]), nomita laŭ Sonny Berman, kaj estis ankaŭ la fakta komponisto de „Butterfingers“ kaj „Prospecting“ (atribuata al Zoot Sims).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bohländer u. a. „Reclams Jazzführer“ 1989

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Feather, Gitler „Jazz Encyclopedia“