Maoz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maoz
ĉeno de rapidmanĝejoj vd
Dum 1991 - nekonata/nuntempe
Sidejo Amsterdamo
TTT Oficiala retejo
vdr
Maoz Vegetara restoracio en Parizo
Pita pano kun falaflo kaj aldonaĵoj

Maoz aŭ entute Maoz Vegetarian estas ĉeno de falaflorestoracioj, kiu devenas el Amsterdamo, Nederlando. La unua Maoz malfermiĝis en 1991 en la Reguliersbreestrato en Amsterdamo kaj sukcesis, ankaŭ pro tio ke la klientoj povas senlime aldoni piklojn, salaton kaj saŭcon.

La fondintoj estas la geedzoj, Nahman Milo kaj Sima Bar-On, israelanoj, kiuj vivis en Amsterdamo.

En 2007 Maoz havis filiojn en i.a. Nijmegen, Roterdamo, Leiden, Zaandam kaj Groningen. Ekde 1996 ankaŭ en Aŭstralio (Perth), Francio (Parizo), Germanio, Britio (Londono), Hispanio (Barcelono kaj Madrido), Usono kaj Barato (Mumbajo). Oni uzas la franĉizan sistemon. Mondvaste en 2007 troviĝis 22 restoracioj. Oni atendas ke la nombro plialtiĝos en la estonteco. En 2006 oni malfermis filion en Germanio (Munkeno) sed en februaro 2008 oni devis fermi ĝin pro malbona vendosumo.[1]

En 2022 Maoz troviĝas en 8 lokoj en Nederlando, Usono, Brazilo, Hispanio kaj Francio.

La unua Maoz vendis nur falaflon, sed nuntempe ankaŭ akireblas pomfritojn, frititajn melongenojn kaj humuson. Oni tamen nur vendas vegetarajn manĝaĵojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]