Tourette-sindromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Gilles de la Tourette

La Tourette-sindromo aŭ esperantigite Tureta sindromo estas heredata psika malsano de la centra nerva sistemo, kiu aperas en infanaĝo. Oni priskribas ĝin kiel pluroblajn korpajn tikojn kaj almenaŭ unu voĉan (sonan) tikon.

Antaŭe oni vidis la Turetan malsanon kiel maloftan kaj strangan malsanon, kiu ofte pensigas pri elkrio de malbonaj vortoj aŭ socie nekonvenaj kaj ofendaj diraĵoj. Tamen tiu ĉi simptomo ĉeestas nur ĉe pli malmulto da Turet-malsanuloj. Nuntempe oni ne vidas la Turetan malsanon kiel maloftan malsanon, sed ne ĉiam oni diagnozas ĝin ĝuste, ĉar pli multo da okazoj daŭras facil-maniere. 1-10 infanoj el 1 000 havas la Turetan malsanon; pli multe ol 10 homoj el 1 000 havas tikojn. Turet-malsanuloj havas normalan intelektan nivelon kaj normalan vivdaŭron. La forteco de tikoj de pli multo da infanoj falas, kiam finiĝas ilia pubereco. Forta Tureta malsano estas tre malofta ĉe maturaĝuloj.

Oni ne scias ĝuste la kaŭzojn de la malsano. En preskaŭ ĉiuj okazoj kuracado ne necesas. Ne ekzistas efikaj kuraciloj al ĉiuj tikoj, sed estas kuraciloj kaj kurac-metodoj, kiuj plibonigas la kondiĉon de la malsanulo. Instruado, klarigado de tiu ĉi malsano kaj psika subteno de malsanuloj estas grava parto de la kuracado.

La nomon proponis Jean-Martin Charcot honore al sia lernanto Georges Gilles de la Tourette, franca kuracisto kaj neŭrozisto, kiu publikigis artikolon pri 9 Turet-malsanuloj en 1885.

Kaŭzoj de la malsano[redakti | redakti fonton]

La ĝustan kaŭzon de la Tureta malsano oni ne scias, sed rilato al genetikaj kaj ekologiaj faktoroj ja estas certigita. Genetikaj studadoj montras, ke en pli multo da kaŭzoj la malsano estas heredita, tamen la ĝustan hered-manieron oni ne scias kaj la distinga geno ankoraŭ ne estas trovita. Kelkfoje, la Tureta malsano aperas mem sen heredado. Aliajn malsanojn kun tikoj ne rilatantajn al la Tureta malsano oni nomas turetismo. Homo kun la Tureta malsano havas ĉirkaŭ 50% de probabloj heredigi la geno(j)n al unu el siaj infanoj, sed la malsano havas ŝanĝiĝeman esprimecon kaj neplenan penetrecon. Tial ne ĉiuj, kiuj heredis jenan genetikan difekton, havas simptomojn. La malsano povas esprimiĝi kiel malfortaj aŭ fortaj tikoj kaj/aŭ aliaj simptomoj sen tikoj. Nur malmulto da infanoj heredintaj la geno(j)n havas iujn simptomojn, kiuj bezonas kuracadon. Ankaŭ sekso ŝajne influas esprimecon de la difekta geno: viroj havas tikojn pli ofte ol virinoj.

Ne-genetikaj, ekologiaj, infektaj kaj psik-sociaj faktoroj, kiuj ne kaŭzas la Turetan malsanon, povas influi ĝian fortecon. Aŭtoimunaj procezoj povas kaŭzi tikojn kaj fortigi ilin kelkfoje. Oni supozas, ke la tikojn kaŭzas malĝusta funkcio de korteksaj kaj subkorteksaj strukturoj de la cerbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de motoraj tikoj

Tikoj venas subite kiel pluroblaj, similaj, neritmaj movoj (motoraj tikoj) kaj eldiraĵoj (sonaj tikoj) kun movado de apartaj grupoj da muskoloj. La Tureta malsano estas malsano je tikoj, kiujn oni priskribas laŭ DSM-IV dependante de la tipo (motoraj aŭ sonaj) kaj daŭro (venemaj aŭ ĉiamaj). Venema tika malsano konsistas el pluraj movaj tikoj, sona tiko aŭ ambaŭ daŭrantaj de 1 al 12 monatoj. Ĉiamaj tikoj povas esti solaj aŭ pluraj, motoraj aŭ sonaj (sed ne ambaŭ samtempe), kiuj daŭras pli longe ol unu jaro. Oni diagnozas la Turetan malsanon, kiam pluraj motoraj tikoj kaj almenaŭ unu sona tiko daŭras pli longe ol unu jaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tikoj estas movoj kaj sonoj, "kiuj venas periode kaj subite inter normala mova agado", similantaj al "difektoj de normala konduto". Tikojn rilatantajn al la Tureta malsano oni distingas laŭ kvanto, ofteco, forteco kaj anatomia loko. Emocioj fortigas aŭ malfortigas esprimecon kaj oftecon de tikoj dependante de la malsanulo.

La plej konata simptomo de la Tureta malsano estas eldirado de socie malbonaj vortoj kaj frazoj, sed tio ne estas kaŭzo por diagnozi la malsanon ĉar nur ĉirkaŭ 10% da malsanuloj havas ĉi tiun simptomon. En pli multo da kaŭzoj venas motoraj kaj sonaj tikoj kiel palpebrumado kaj tusado. Ĝi malsamas al patologiaj movoj de aliaj movaj malsanoj, ĉar Turetaj tikoj estas similaj, kelktempe opreseblaj, neritmaj kaj ofte ilin antaŭiras nevenkatebla volo. Ĵus antaŭ la komenco de tikoj plimulto da malsanuloj sentas fortan volon, kiel ni sentas volon terni aŭ grati nin se io jukas. Ili priskribas tion kiel volon tiki por malstreĉiĝi kaj trankviliĝi. Ekzemploj de tia stato: sentado de io fremda en la gorĝo aŭ en la bermoj. Fakte oni sentas tikon kiel sinliberigon de streĉo aŭ sento de juko. Alia ekzemplo estas palpebrumado por malfortigi malplaĉan senton en la okuloj. Ĉar tikojn antaŭiras ĉi tiuj sentoj, ili estas part-propravolaj aŭ propravolaj.