Danny Barker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danny Barker
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1909 (1909-01-13)
en Nov-Orleano
Morto 13-an de marto 1994 (1994-03-13) (85-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantaŭtoro • banĝisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • kantistokomponisto
vdr

Daniel Moses Barker (* 13-an de januaro 1909 en Nov-Orleano; † 13-an de marto 1994 samloke) estis usona banĝisto, kantisto, komponisto, gitaristo, ukulelisto kaj bandestro de tradicia ĵazo.

Daniel Barker (1909-1994)

La nevo de frapinstrumentisto Paul Barbarin komence sekvis klanetinstruon ĉe Barney Bigard. Post kiam li jam helpe anstataŭis kiel banĝisto en la bando de Kid Rena, li prenis lecionojn pri ĉi tiu instrumento de Lorenzo Stall el la bando de Buddy Bolden. En 1930 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li ŝanĝiĝis al gitaro kaj en 1938 ludis en la bandego de Benny Carter, Lucky Millinder kaj ekde 1939 ĝis 1949 en tiu de Cab Calloway. Ekde 1947 li ludis dum la semajnfinaj ŝipiroj Jazz on the River sur la rivero Hudsono kaj kun pluaj „veteranoj“ dum la tiutempa revigigo de novorleana ĵazo. Li surdiskigis i.a. kun Jelly Roll Morton, Baby Dodds, James P. Johnson, Sidney Bechet, Mezz Mezzrow kaj Red Allen, kaj en 1945 dum kunsido Charles Thompson eĉ kun Charlie Parker kaj Dexter Gordon. En 1960 li muzikis sur Newport Jazz Festival kun Eubie Blake. En 1965 li reloĝiĝis al Nov-Orleano, kie li akompanis sian edzinon, bluskantistino Blue Lu Barker, gvidis paradojn (kiel grandmarŝalo de la Congo Brass Band), decide kunlaboris ĉe Grasa Mardo (ekz. 1994 kiel King of Krewe de Vieux) aŭ ludis kun la bando Fairview Baptist Church Christian Band estrata de li, en kiu ankaŭ ludis juna Wynton Marsalis kaj lia frato Branford Marsalis kaj kiu laŭ la iama bandano Joe Torregano[1]„savis la ĵazon por unu generacio en Nov-Orleano“. Krome li prelegis pri tradicia ĵazo, komentis en radio kaj televido kaj estis helpkuratoro de la New Orleans Jazz Museum. Li verkis ankaŭ memoraĵojn kaj du librojn pri frua ĵazo kaj novorleana ĵazo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mick Burns Keeping the Beat On the Street: The New Orleans Brass Band Renaissance. Baton Rouge: Louisiana State University Press 2006

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Barker, Jack Buerkle (Herausgeber) Bourbon Street Black: The New Orleans Black Jazz Man, Oxford University Press 1973
  • Barker A life in Jazz, Oxford University Press 1986
  • Barker Buddy Bolden and the last days of Storyville, 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]