Nigrabrusta milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrusta milvo
Nigrabrusta milvo
Nigrabrusta milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Hamirostra
Specio: H. melanosternon
Hamirostra melanosternon
(Gould, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabrusta milvo (Hamirostra melanosternon) estas granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj de ties monotipa genro Hamirostra. Kvankam ĝi estas plej ofte konata kiel Nigrabrusta milvo, ĝi estas nek milvo nek buteo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigrabrusta milvo estas granda rabobirdo, intermeza laŭ grando inter la Nanaglo kaj la Kojnvosta aglo. Ĝi estas 50 al 60 cm longa kaj havas enverguron de 145 al 155 cm. Inoj estas pli grandaj ol maskloj, kaj pezas plie, ĉar maskloj pezas ĉirkaŭ 1.2 kg dum inoj pezas ĉirkaŭ 1.4 kg. Plenkreskuloj estas relative facile rekoneblaj pro ties ĉefe malhela plumaro kombine kun distingaj blankaj makuloj ĉe flugiloj ĉe la bazoj de la unuarangaj kaj malhelaj flugilpintoj.

Tiu rabobirdo havas fortegan malhelgrizan bekon, nigrecajn kapon, kolon kaj bruston (kio nomigas la specion) kun tre rimarkinda kontrasta helbruna nukareo kaj flavecajn krurojn.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Indiĝena de Aŭstralio, la Nigrabrusta milvo troviĝas ĉefe en la nordaj kaj centraj partoj de la kontinento, kaj loĝas en desertoj, sekaj herbejoj, arbustaroj, disaj tropikaj arbaroj kaj ĉeriveraj arbarzonoj. Ĝi ne loĝas en Tasmanio.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Nigrabrustaj milvoj manĝas kuniklojn, grandajn lacertojn, aliajn birdojn kaj kadavraĵojn. Ili rabas ankaŭ nestojn de surgrundonestantaj birdoj, kaj rompinte grandajn ovojn per ĵetado de ŝtonoj kontraŭ ili danke al ties grandaj bekoj manĝas ties enhavon; simila konduto videblas ankaŭ ĉe la Kadavrogrifo. (vidu suban bildaron).

Dumfluge, Cunnamulla, sudokcidenta Kvinslando.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio nestumas en arboj, ofte laŭlonge de akvofluoj, konstruas platformon el bastonetoj kun centra folikovrita truo por la ovaro de kutime du ovoj. La periodo de kovado daŭras ĉirkaŭ 40 tagojn, kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 60 tagojn post eloviĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Hamirostra melanosternon. Downloaded from http://www.birdlife.org on 3/12/2006
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol. 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]