Kvadratvosta milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvadratvosta milvo
Kvadratvosta milvo
Kvadratvosta milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Lophoictinia
Specio: L. isura
Lophoictinia isura
(, )
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Square-tailed Kite pair 10-1-12 (6678181369).jpg
Paro

La Kvadratvosta milvo, Lophoictinia isura, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu inkludas multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj la milvojn, aglojn kaj cirkuojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda rabobirdo 50 al 56 cm longa kun enverguro de 131–146 cm kaj pezo de 660-680 gr. Ĝi havas sveltan konturon, malgrandan kapon kun fajna beko kaj mallongan kreston. Ties kruroj estas fajnaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la la ino preterpasas la masklon je 8% laŭ grando kaj ĝis 25% laŭ pezo. La junuloj estas facile diferenceblaj el plenkreskuloj ĉar ili ne akiras tutan plenkreskan plumaron ĝis la tria jaro.

Ĉe plenkreskuloj vizaĝo kaj frunto estas kremokoloraj. La nuko kaj subaj partoj estas ruĝecaj kun strieco nigra, plej abunde bruste. La supraj partoj estas ĉefe malhelbrunaj, escepte la centro de flugilplumoj kie estas hela makulo. La vosto estas svage grizbrune strieca. Ĉe plenkreskuloj la irisoj estas flavecaj, dum la vaksaĵo kaj kruroj estas blankecaj. Junuloj havas brunajn irisojn kaj kremokolorajn krurojn.

Tiu rabobirdo estas ofte silentema, eĉ dum la ceremoniaj flugadoj. Vere bruas nur dum interagado kun aliaj specioj. Ĉefe dum ĉikanado fare de malgrandaj paserinoj aŭ kiam eventualaj predantoj kiaj korvedoj klopodas eniri al ties teritorio. Tiu kaze ĝi elsendas akrajn kaj ripetajn "jik-jik". Dum nestado ĉe alveno al la loko, la paro elsendas "jip jip" antaŭ komenco de materialkolekto.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas en malfermaj arbaroj kies arboj havas densan foliaron adaptitajn al sekeco. Ĉefe ĉe eŭkaliptoj, angoforoj, en arbustaroj kaj terkultivejoj najbaraj. Interne videblas ĉe ĉeriveraj arbarareoj kaj montetoj aŭ ravinoj arbarecaj. Pli rare ili okupas ankaŭ pluvarbarojn kaj klarejojn. Pli ĵuse ili koloniigis ankaŭ ĉeurbajn areojn kun multa vegetaĵaro. Ili ŝatas ĉefe la foliojn de la pinto aŭ de la supra tavolo de la arboj. Ili vivas el marnivelo al ĉirkaŭ 1000 m de altitudo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas endemia de la aŭstralia kontinento. Observeblas ĉefe ĉe la regionoj proksimaj al marbordo kaj forestas el la centro de la lando kiu apenaŭ havas arbojn. Tiu specio estas migranta, ili nestumas en Suda Novkimrio, Viktorio kaj en sudaj partoj de la kontinento. Dum la sudhemisfera vintro ili troviĝas en Kvinslando, en la Norda Teritorio kaj en la nordaj regionoj de Okcidenta Aŭstralio (ebenaĵo de Kimberley).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kvadratvosta milvo vivas ĝenerale solecaj, sed ili formas malgrandajn familiajn grupojn de 3 aŭ 4 individuoj. Se ili estas pli nombraj, estas ke ili asociiĝis kun Fajfomilvoj (Haliastur sphenurus). Revene de migrado, malgrandaj grupoj de 5 birdoj ankoraŭ videblas. Ili kutime faras cirklajn flugojn. Maskloj persekutas inojn kaj flugomerĝas en ties direkto. Ili ne akceptas intervenon de aliaj specioj ene de sia ceremoniaro.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono daŭras el junio al decembro en Kvinslando kaj de septembro al januaro en la sudaj ŝtatoj. La nesto estas granda strukturo konstruita ĉefe el ligneroj, 50 al 85 cm longa kaj 25 al 60 cm profunda. La interno estas kovrita el verdaj folioj. Foje ili uzas malnovan abandonitan neston de rabobirdoj. Tiukaze la nesto povas esti pli grandaj ĝis 1 m de diametro kaj 75 cm profonde. La nesto situas ĉe la forko de branĉo en eŭkalipto, angoforo aŭ alia granda arbo, 8 al 34 m supergrunde, interne sed je malpli de 100 m el akvofluo.

La ino demetas 2 al 3 ovojn kaj kovado daŭras 37 al 42 tagoj. La idoj estas nestoloĝantoj kaj elnestiĝo okazas 59 al 65 tagojn post eloviĝo. Poste la idoj restas depende de la gepatroj dum kelkaj monatoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kobble Creek, Sudorienta Kvinslando

Ili konsumas grandan varion de malgrandaj predoj. Insektoj, ovoj kaj birdidoj, malgrandaj paserinoj, arbaj ranoj, lacertoj, serpentoj, musoj kaj kunikletoj formas parton de la dieto. Malofte kadavraĵo. Inter insektoj, akridoj, griloj, koleopteroj, fasmoj, mantoj kaj formikoj estas aprezataj.

Plejparto de predoj estas kaptataj inter foliaro, kaj malmulte surgrunde. Ili kaptas per diversaj metodoj: dumfluge, ŝvebe, post gvatado sur elstara ripozejo. Surgrunde ĉefe por akridoj. Foje ĉe akvo. Foje detruas nestojn. Foje ĉe incendioj kie ili facile povas trovi insektojn kaj aliajn predojn.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

La Kvadratvosta milvo ne estis listata kiel minacata ĉe la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999. Tamen ties konservostatuso varias el ŝtato al ŝtato ene de Aŭstralio. Ekzemple:

  • La Kvadratvosta milvo estis listata kiel minacata en la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[1] Laŭ tiu Act, ankoraŭ ne prepariĝis Action Statement por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[2]
  • En la provizora listo de minacataj vertebruloj en Viktorio en 2007, la Kvadratvosta milvo estis listata kiel vundebla.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  2. Department of Sustainability and Environment, Viktorio
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.
  • Oiseaux En franca
  • BirdLife International (2004). Lophoictinia isura. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05a Majo 2006. Kriterioj por konsideroj kiel Malplej Zorgiga.
  • Birds of Asia and Australia, David Alderton
  • Birds of Australia, Peter Rowland
  • Raptors of the World, a field guide, Ferguson-Lees James kaj Christie David
  • Vol. 2 - Handbook of the Birds of the World, Josep del Hoyo-Andrew Elliot—Jordi Sargatal
  • Avibase, Lepage Denis
  • BirdLife International, BirdLife International
  • Global Raptor Information Network,