Kullaberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kullaberg
Naturrezervejo
kresto [+]

LandoSvedio
Regionosudokcidenta Svedio
SituoMunicipo Höganäs
- koordinatoj56° 18′ 0″ N, 12° 28′ 0″ O (mapo)56.312.466666666667Koordinatoj: 56° 18′ 0″ N, 12° 28′ 0″ O (mapo)

Kullaberg (Svedio)
Kullaberg (Svedio)
DEC
Kullaberg
Kullaberg
Map
Kullaberg
Vikimedia Komunejo:  Kullaberg [+]
vdr
Kullaberg, nordokcidenta marbordo

Kullaberg estas naturrezervejo situanta sur duoninsulo de tero eniranta en Kategato en Municipo Höganäs ĉe la urbo Mölle en sudokcidenta Svedio. La loko en la provinco de Skanio estas areo de konsiderinda biodiverseco enhavanta nombro de raraj specioj kaj deklarata Grava birda areo (GBA) en Svedio same kiel Protektita birda areo (PBA). En la tereno hegemonias krutaj klifoj al la maro kaj rokaj elstaraĵoj supre, kies plej alta loko[1] estas la Monto Håkull de 188 m. Ridgetop vegetaĵaro estas miksa durligna larĝafolia arbaro konsistanta el betuloj, fagoj, kverkoj kaj pinoj kun subkreskaĵaro de kratago, junipero, natura lonicero kaj prunelo. Inter la elstaraj raraj plantoj estas Printempa latiro, Lathyrus sphaericus.[2]

Inter la vivindaĵoj estas arkeologiaj restaĵoj de la Ŝtonepoko, lumturo la plej brila en Svedio en la plej okcidenta parto de la rezervejo kaj padoj por piedirantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lars Pahlsson, Kullaberg Naturteservat, AmuHadar Prepress, Malmö (1997)
  2. C.Michael Hogan, Kullaberg Nature Reserve, Skåne, Sweden, Lumina Technologies Press, Aberdeen (2004). Arkivita el la originalo je 2010-05-28. Alirita 2011-08-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

56° 18′ N 12° 28′ O / 56.300 °N, 12.467 °O / 56.300; 12.467 (mapo)