Eddie Locke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eddie Locke
Eddie Locke en 1977
Eddie Locke en 1977
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1930 (1930-08-02)
en Detrojto
Morto 7-an de septembro 2009 (2009-09-07) (79-jaraĝa)
en Ramsey
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Edward „Eddie“ Locke (* 8-an de februaro 1930 en Detrojto; † 7-an de septembro 2009 en Ramsey, Nov-Ĵerzejo) estis usona frapinstrumentisto de ĉeftendenca kaj moderna ĵazo.

Eddie Locke fariĝis konata en la detrojta ĵazmondeto fine de la 1940-aj kaj en la 1950-aj jaroj. Ekde 1948 ĝis 1953 li laboris kun Oliver Jackson en varietea spektaklo nome Bop & Locke. En 1954 Apollo Theater en Novjorko dungis ĝin. Locke restis en la urbo, kie li laboris kun Dick Wellstood, Tony Parenti, Red Allen, Willie „The Lion“ Smith], Teddy Wilson, Roy Eldridge, Kenny Burrell (Bluesy Burrell, 1962) kaj kun Coleman Hawkins (Today and Now, 1962), en kies bando li restis ĝis 1969. En la 1970-aj jaroj li estis membro en la sesopo de Eldridge kaj dom-frapinstrumentisto en Jimmy Ryan’s; li muzikis kun Lee Konitz, Tiny Grimes kaj Earle Warren. Krome li registroludis kun mit Roy Eldridge, Oscar Peterson, Joe Pass kaj Ray Brown por la albumo Happy Time; en 1977 li sonregistris por la albumo Jivin' With the Refugees from Hastings Street por Chiaroscuro Records. En la 1980-aj jaroj li direktis propran triopon kun Roland Hanna, en 1999 li kunlaboris ĉe la albumo de Warren Vaché What Is There to Say?; ankaŭ li regule koncertis en Eŭropo kaj Japanujo. En 2008 li prezentis kun Dick Hyman sur la JVC-Festivalo en Novjorko. Krome li estis instruisto ĉe la Highschool of Performing Arts kaj de Trevor Day School en Novjorko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]