Kubaj pinaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kubaj pinaroj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoKubo
Koordinatoj23° 7′ 48″ N, 82° 22′ 59″ U (mapo)23.13-82.383Koordinatoj: 23° 7′ 48″ N, 82° 22′ 59″ U (mapo) [+]

Areo6 400 km² (640 000 ha)

Birdospecioj249
Mamulspecioj34

Kubaj pinaroj (Tero)
Kubaj pinaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Kubaj pinaroj
vdr

La kubaj pinaroj estas ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo grand-antilaj pinaroj kune kun la hispaniolaj pinaroj.

Gran Piedra, Sierra Maestra.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kubaj pinaroj troviĝas en la karibaj insuloj de Kubo kaj Insulo de la Junularo. Ili kovras areon de 6 400 km², troviĝante en diferencaj partoj de orienta Kubo kaj okcidenta Kubo kaj Insulo de la Junularo [1].

La pinaroj primare troviĝas en bone drenitaj, nutraĵ-malriĉaj, acidaj grundoj kiaj kvarcaj sabloj, pseŭdo-podzoloj en la okcidento, kaj lateritaj grundoj. Pinoj kaj kuba kverko (Quercus cubana ) obtenas nutraĵajn elementojn per eksotrofa mikoriza simbiozo kun fungoj, permesante al si atingi arban habiton.

La arbaroj karakteriziĝas per densa kserofita arbeda subarbaraĵo de ĉefe rubiacoj, eŭforbiacoj, mirtacoj, kaj melastomatacoj kune kun herba subarbaraĵo de kelkaj epifitoj, ĉefe el la genro tilandsio (Tillandsia), kaj lianoj. Sekundaraj arbaroj kiuj estiĝas post senarbarigo, havas pli malferman kanopeon kun subarbaraĵo superregata de Comocladia dentata; poacoj, lianoj kaj epifitoj estas malabundaj [1].

Okcidentaj pinaroj[redakti | redakti fonton]

La okcidentaj pinaroj troviĝas en la nordaj kaj sudaj ebenaĵoj kiuj ĉirkaŭas Sierra de los Organos en Pinar del Río kaj en la norda duono de Insulo de la Junularo. Jara precipitaĵo estas malpli ol 1500 mm, kun seka sezono de novembro ĝis aprilo kaj pluva sezono de majo ĝis oktobro. La temperaturo intervalas de 21° ĝis 28[[Celsia grado| °C, kun averaĝo de 25 °C., kaj estas iome malpli je pli altaj altitudoj. Kariba pino (Pinus caribaea var. caribaea), kiu povas atingi altecojn de 30 m, kaj tropika pino (Pinus tropicalis) dominas la kanopeon. Aliaj specioj inkludas Byrsonima crassifolia (malpigacoj), Colpothrinax wrightii (arekacoj), Chrysobalanus icaco var. hellocarpus (krizobalanacoj), kuban kverkon, Calophyllum pinetorum (kalofilacoj) , Erythroxylum minutifolium (eritroksilacoj), Phania cajalbanica, Vaccinium cubense (erikacoj), Hyperbaena columbica (menispermacoj) , Clusia rosea (kluziacoj), Copernicia specioj (arekacoj), Coccothrinax yuraguana (arekacoj), Aristida specioj (poacoj) kaj Andropogon specioj (poacoj).

Fero-entenantaj grundoj en Pinar del Río, kiel en la Kaĥalbana-Altebenaĵo, hejmas Pinus caribaea var. caribaea kaj subarbaraĵo riĉa je endemiaj specioj. Miksaj pinaroj disvolviĝas sur malriĉaj kvarcaj flavaj grundoj en norda Pinar del Río kaj Insulo de la Junularo. Ili karakteriziĝas de Pinus caribaea var. caribaea, P. tropicalis, kaj, eble, Quercus cubana. Sekaj, surrokaj pinaroj troviĝante je la suda flanko de Kaĥalbana-Altebenaĵo ampleksas pinojn, veprejojn, kaj Agave cajalbanenesis, endemian sukulenton [1].

Orientaj pinaroj[redakti | redakti fonton]

Arbareroj de pinaro troviĝas apud Sierra Cristal, Montaroj Nipe-Sagua-Barakoa, kaj Sierra Maestra. Tiuj arbaroj situas je pli altaj altitudoj ol la Okcidentaj pinaroj, ĝis 800 – 1800 m, farante ilin pli malvarmaj kaj humidaj. Pro tio la vegetaĵaro similas tiun de la kubaj humidaj arbaroj, kun abundeco de filikoj. Maestra-pino (Pinus maestrensis) superregas en Sierra Maestra, disvolviĝante je terglitaj areoj sur granitaj rokoj, dum kuba pino superregas en Montaro Nipe-Sagua-Barakoa. Iuj akompanantaj specioj en tiuj arbaroj estas kuba draceno (Dracaena cubensis), Eupatorium spp., Myrtus spp., Baccharis spp. (asteracoj) , Jacaranda arborea ( bignoniacoj ) kaj Eugenia pinetorum (mirtacoj) [1].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Endemiaj birdoj inkludas grizvangan parulion (Dendroica pityophila), Chondrohierax wilsonii, kuban trogonon (Priotelus temnurus), Amazona leucocephala kaj Todus multicolor (Todidae) [1]. La eburbeka pego (Campephilus principalis bairdii) eble postrestas en la orientaj pinaroj, sed estas verŝajne formortinta [2][3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 angle WWF : Cuban pine forests
  2. angle WWF : Greater Antillean Pine Forests
  3. angle National Geographic Society : Cuban pine forests (NT0304)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj  Bahamoj,  Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj  Gvatemalo,  Honduro,  Meksiko,  Nikaragvo,  Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj  Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj  Dominika Respubliko,  Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko