IRAS (kosma observatorio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IRAS

Nomo Infrared Astronomical Satellite
Lando Usono - Nederlando - Britio
Organizaĵo NASA, NIVR, SERC
Tipo de misio Astronomiaj observadoj en infraruĝoj
Lanĉdato 25-a de januaro 1983 02:17 UCT
NSSDC ID 1983-004A
Teĥnikaj ecoj
Pezo 1083 kg
Aliaj informoj
Retpaĝaro Retpaĝo de IRAS (angle)
vdr
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 896 km
Periapsido 889 km
Apoapsido 903 km
Discentreco 0,000962
Periodo 103 minutoj
Klinangulo 99,1°

IRAS (angle InfraRed Astronomical Satellite signifante infraruĝa astronoma satelito) estas kosma observatorio funkciante en la infraruĝo, kreita per kunlabora projekto de la NASA (Usono), de la nederlanda kosma agentejo NIVR kaj de la britia esplora agentejo SERC.

Ĝi funkciis inter januaro kaj novembro 1983.

Misio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis lanĉita per la raketo Delta la 25-an de januaro 1983 elde Vandenberg Air Force Base, apud Santa Barbara (Kalifornio, Usono). Ĝi estis metita sur sunsinkronan polusan orbiton, tie estas orbito tia, ke la angulo inter la orbita ebeno kaj la direkto de Suno restu konstanta.

Ĝia misio estis fari observon de la tuta ĉielo (astronomia enketo) en la ondolongoj de 12, 25, 60 kaj 100 mikrometroj. Ĉirkaŭ 250 000 fontoj de infraruĝo estis observitaj.

Por esti sensiva en infraruĝo, ĝia temperaturo estu tre malhalta. Rezervujo de 720 litroj de likva heliumo premesis teni ĝin je 1,6 kelvino. Kiam la tutaĵo de la heliumo estis vaporiĝinta, la satelito ne plu gardis sian malaltan temperaturon kaj ĉesis funkcii, kvankam restante en tera orbito. La misio daŭris ĝis la 25-a de novembro 1983 tie estas dum 10 monatoj.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

La misio IRAS permesi malkovri diskon da kosma polvo ĉirkaŭ la stelo Vego, la unuaj observoj de la centro de nia galaksio (kaŝita pro kosma absorbo en la videbla spektro), pluraj kometojn kaj grandan strion da polvo asociata kun la kometo Tempel 2, kaj tri asteroidojn inter kiuj la apolona asteroido 3200 Faetono, kiu pasas plej proksime de Suno el la nun konataj asteroidoj.

IRAS malkovrigis ankaŭ objekton, kiun oni kredis esti "planedo tiel granda kiel Jupitero en nia sunsistemo[1]". Estas nun opiniita, ke tiu objekto estas juna malproksima galaksio[2].

Malkovritaj asteroidoj : 3
3200 Faetono 11-a de oktobro 1983
3728 IRAS 18-a de aŭgusto 1983
(10714) 1983 QG 31-a de aŭgusto 1983


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]