Persona identiga numero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Persona Identiga Numero (PIN) estas sekreta numero, per kiu oni povas pruvi identecon al maŝino. En la ĉiutaga lingvo oni uzas la nocion PIN-kodo aŭ PIN-numero.

La plej ofta uzo de PIN-kodoj estas la identigo ĉe monaŭtomato. Tie oni devas tajpi, aldoni kvarciferan numeron por akiri propran monon. La sekreta pin-kodo malebligas por fremdaj personoj eltiri monon el la aŭtomato ekz. ĉe perdo de la plasta banka karto.

Ankaŭ necesas pin-kodo por la interreta banko. Per la PIN kaj la konto-datumoj oni rajtas aliri sian konton, spekti la kontostaton kaj la lastajn librotenadojn.

PIN-numeroj uzatas ankaŭ por enŝalti poŝtelefonojn aŭ uzi telefonojn por propra celo en la laborejo (tiukaze la identiga numero povas esti pli longa).

En komputika terminologio PIN-kodo estas speciala formo de pasvorto, kiu konsistas nur el ciferoj. Por firmigi la protekton oni kutime permesas nur du sinsekvajn malsukcesajn provojn pri la PIN-kodo; tria malsukceso blokas la karton, konton, telefonon ktp.

Ĉe magnetkarto tamen eblas eviti tiun blokad-mekanismon per reskribo de la antaŭa informo sur la magnetstrion.